Titelillustration: Dirk Wieczorek

Aussprache Grammatik Lektion 2 Lektion 3 Übersetzungen zu Lektion 3 Grammatik zu Lektion 3 Lektion 4

Lektion 3 / leciono tri


Für diese Lektion brauchen Sie immer wieder das Bild Familio (Familie).
Öffnen Sie es in einem eigenen Fenster, dann können Sie es sich immer mit einem Klick anschauen. Und nun geht der Kurs weiter ...


<1.0> Vorübungen

Kiel oni elparolas ej?

Oni elparolas ej kiel "e" kaj "j" en unu silabo. (Sed ne kiel aj!)

Elparolu nun vi:
plej 'am meisten': (unu silabo; ne: "plaj")
hejmo 'Heim, Zuhause': hej-mo (du silaboj)
kontraŭ:
nei 'verneinen': ne-i (du silaboj)
feino 'Fee': fe-i-no (tri silaboj)


<-ig->
La kurso daŭras plu.
... und so sagt man,
dass jemand die Lektion usw. "andauern lassen" = fortsetzen soll:

Bonvolu daŭrigi la lecionon!

Merken Sie sich außerdem: So fragt und sagt man, wer an der Reihe ist:
Kies vico estas?
Estas nun la vico de Beate.
Ne, estas mia vico.

Eltern mit Sohn und Baby

<1.1> <Betonung> <-et->

Jen estas unua teksto pri la bildo:
Moderna eduko

Kion oni vidas ĉi?
Oni vidas bildon, sur kiu agas kvar homoj:
viro, virino, malgranda knabo kaj alia infano en lito.

Tiu ĉi infano estas tre malgranda, estas bebo.
Ĝi kuŝas en malgranda lito, en liteto.
Estas ĝia propra liteto, ĉar estas speciala lito: estas bebolito, kiu staras sur radoj.


<1.2> <ge->
La kvar personoj sur la bildo tie estas familio.
Ĉe la bela lito staras la patro kaj la patrino.
La familia nomo de ili estas Bolte.
Estas do gesinjoroj Bolte, s-ro Bodo Bolte kaj s-ino Bettina Bolte.

La bebo estas iom simila al ili, ĉar ili estas la gepatroj de la infaneto.

La patrino aspektas beleta.
Ŝi surhavas mallongan robon.
Kiun objekton ŝi tenas en sia dekstra mano?
La objekto estas malgranda botelo, boteleto.
En tiu boteleto certe estas lakto por doni al la bebo.

Ankaŭ la patro havas simpatian aspekton.
Lia pantalono estas bruna, lia ĉemizo estas blanka kaj liaj ŝuoj estas grizaj.


<1.3> <-il->
Kion faras la patro sur la bildo ĉi tie?
Li ludas kun la bebo.
Kiun ilon li havas en sia dekstra mano?
Estas ludilo por la bebo.
Tial la infaneto iom ridas, ĝi ridetas.
Ges-roj Bolte estas ankoraŭ junaj.
Ĉu ili rigardas al la bebo?
Ne, ili rigardas simpatie al sia fileto Udo, la frato de la infaneto en la bebolito.

<1.4>
Tiu knabeto staras antaŭe sur la bildo.
La malgrandulo surhavas brunan pantalonon kaj ĉemizon kun pluraj koloroj.
Li havas blondajn harojn kaj bluajn okulojn.

Ankaŭ lia patrino havas blondajn harojn, kaj la patro havas bluajn okulojn.

Do, la fileto similas siajn gepatrojn, tio estas fakto.


<1.5> <pli> <-ebl->
Kaj kion oni vidas pli?
La frateto montras al la bebo.
Kion volas la malgranda blondulo?
La pli aĝa frato de la infaneto kritikas tiel:
"He, vi diras, ke moderna telefono en mia poŝo ne estas ebla,
ĉar por tio ne estas mono en la domo.
Sed por tio ŝajne jes."
Ĉu la gepatroj eble koleras pro la kritiko de sia fileto?
Ne, ili ne estas stultaj kaj aŭskultas la parolon de sia unua infano.
La kritika ago de la knabo amuzas ilin, tio estas komprenebla.
Tial ili respondas ĝin nur per malgranda rideto.

2.
Fragekette

Fragen Sie jemanden, nachdem Sie die Frage durch das richtige Fragewort ergänzt haben. Der Gefragte beantwortet die Frage und wendet sich an irgendeine andere Person in der Runde.

<2.1> {?} personoj estas en la ĉambro?

<2.2> {?} estas en la boteleto?

<2.3> {?} surhavas brunan pantalonon?

<2.4> {?} la malgranda knabo estas la frateto de la bebo?

<2.5> {?} estas la persona nomo de la knabo?

<2.6> {?} estas la nomoj de la gepatroj?

<2.7> Sur {?} staras la bebolito?

<2.8> {?} frato estas la knabo?

<2.9> {?} la patrino estas maljuna?

<2.10> {?} estas la botelo?

<2.11> {?} faras la patro?

<2.12> {?} estas la familia nomo de la gepatroj?

<2.13> {?} la ĉemizo de la knabeto estas ruĝa?

<2.14> {?} ŝuoj estas grizaj?

<2.15> {?} la frato estas por aŭ kontraŭ la bebo?

<2.16> {?} eble koleras pro la kritiko de la malgrandulo?

<2.17> {?} kritiko amuzas la gepatrojn?

<2.18> {?} la gepatroj pardonas al sia fileto?

<2.19> Per {?} la gepatroj respondas la kritikan agon de Udo?

<2.20> {?} vico estas nun en la Esperanto-kurso?


<3.0>
Moderna eduko (daŭrigo)
(jen dua teksto pri la antaŭa bildo)

Rufen Sie eine andere Person auf mit:
Bonvolu legi plu (en dialogo)!
oder mit:
Bonvolu daŭrigi (legi)!
Wenn Sie allein lernen, müssen Sie sich selbst aufrufen!


<3.1> <-an->
Kiom estas la anoj de la familio sur la bildo?
Estas kvar familianoj.
Kiom da infanoj estas inter ili?
Inter la familianoj estas du infanoj: malgranda knabo kaj infaneto en bebolito.
Kial la bebo ridetas?
La infaneto ridetas, ĉar la patro ludas kun ĝi per ludilo.
Ĉu la ludilo estas pilko?
Ne, pilko kuŝas dekstre sur la bildo. La ludilo, kiun tenas la patro, estas pupo.
Ĉu la pupo aspektas kiel homo?
Ne, la pupo aspektas kiel besto.

<3.2>
Por kiu estas la boteleto, plena de dolĉa lakto?
Ĝi estas kompreneble por la infaneto en la bebolito.
Beboj trinkas multan lakton, ĉar ili rapide kreskas.
Kial la patrino ankoraŭ ne povas doni la lakton el la botelo al la bebo?
Ĉar la lakto estas tre varma, por la bebo ankoraŭ tro varmega.

<3.3>
Ĉu la bebo estas knabo knabino?
Tion ni ne scias. Tial ni diras "ĝi".

Se la bebo estas vira, ni diras "li": tiam la frato kaj li estas fratoj.
Se la bebo estas ina, ni diras "ŝi": tiam la frato kaj ŝi estas gefratoj
kaj la gefiloj de gesinjoroj Bolte.

Kia estas la lito, en kiu la bebo kuŝas?
Ŝajne estas speciala bebolito.
Tia estas tute ne granda, sed eta kaj bela.
Kiu estas la koloro de tiu ĉi liteto?
Flava, ĝi estas flava.
Kaj kiun koloron havas la vesto de la bebo?
La vesto estas verda kun blankaj punktoj.

<3.4>
La plenkreskuloj estas la gepatroj de la bebo.
Kiel ili aspektas?
Ili aspektas simpatie.
Ĉu la patro estas griz-harulo?
Ne, li havas brunajn harojn.
Kia estas la patro?
La patro estas juna, kun simpatia vizaĝo.
Ĉu li estas dika?
Ne, tute ne, li ne estas dika.

<3.5>
Kia estas la patrino?
Ŝi estas beleta kaj maldika.
Kian robon surhavas la blondulino?
Ŝi surhavas mallongan robon, robeton.
Kian koloron havas la robeto?
La koloro estas hela kaj verda, s-ino Bolte surhavas hel-verdan robeton.
Ĉu ŝia pantalono ankaŭ estas verda?
Jes, sed malhela. Estas malhel-verda pantalono.

<3.6>
Ĉu estas plia homo en la ĉambro tie?
Jes, plia infano: Udo, la frato de la bebo.

La bebo estas malpli granda ol sia frato,
ĉar tiu estas ja pli aĝa ol la infaneto.

Kial la knabeto similas la gepatrojn?
Ĉar li havas bluajn okulojn kiel sia patro
kaj blondajn harojn kiel sia patrino.

<3.7>
Ĉu la ĉemizo de la knabeto estas blanka?
Ne, ĝi estas kolora.
Ĉu unu-kolora?
Ne, kun pluraj koloroj, aŭ pli mallonge: plur-kolora.
Ĉu ankaŭ la pilko dekstre sur la planko estas plurkolora?
Ne, ĝi estas ruĝa kun pli helaj punktoj.
Kaj kio pendas de la plafono?
Tio estas ludilo kun bestoj.
Bonvolu diri detalojn!
Kiuj bestoj estas? Ĉu fiŝoj?
Ne estas fiŝoj, estas birdoj, kiuj flugas.
Kaj ĉu la birdoj estas plurkoloraj?
Ne, unukoloraj, sed la koloroj estas diversaj:
unu birdo estas blua, alia estas flava kaj tria estas bruna.

Dankon, nun mi konas sufiĉajn detalojn.


<3.8>
Kio okazas sur la bildo tie ĉi?
La pli aĝa frato kritike parolas.
Kaj kion diras li?
La malgranda knabo kritikas,
ke nur por nova infano estas mono en la domo
kaj tial por moderna aparato ne plu.
Kion la malgrandulo deziras havi, ĉu aparaton por televidi?
Ne! Ne televidilon!
La knabo diras, ke li bezonas modernan poŝ-telefonon anstataŭ bebo.

<3.9>
La plenkreskuloj aŭdas la kritikon de sia fileto.
Kaj kiel ili reagas? Ĉu ili eble koleras kontraŭ la knabo?
Ne, tio estas malmoderna eduko.
Ili estas bonvolaj kaj nur iom ridetas al la malgranda blondulo.

Ŝajne rideto estas fakta metodo de moderna eduko.


<4.0>
Demandoj

Bonvolu demandi la subajn demandojn al alia persono;
la alia persono bv. respondi.


<4.1>
Kiom da personoj agas sur la bildo?

Kiuj personoj estas?

Ĉu la homoj estas junaj aŭ maljunaj?

Kiom estas la infanoj?

Kies gefiloj ili estas kompreneble?


<4.2>
Ĉu la infanoj estas knaboj knabinoj?

Kion ni diras, se ni ne scias, ĉu bebo estas knabo knabino: ĉu "li", "ŝi" "ĝi"?

Kion ni diras, se ni scias, ke la bebo estas ina?

Kie estas la infanoj?

En kia liteto kuŝas la bebo?

Al kiuj la knabeto estas simila?

Kial la infaneto ridetas?


<4.3>
Ĉu la ludilo de la patro estas pilko?

Kiel la pupo aspektas, ĉu kiel homo aŭ ĉu kiel besto?

Kiuj aliaj ludiloj estas sur la bildo?

Kie en la ĉambro ili estas?

Kiujn kolorojn ili havas?

Kion faras la birdoj ŝajne?


<4.4>
Kiuj estas la nomoj de la gepatroj?

Kia estas la patro?

Ĉu li havas nigrajn harojn?

Kiajn okulojn havas la patro?

Kiun (!) koloron havas la robo de la patrino?
(Es wird nach der einzelnen Farbe gefragt, nicht nach der Eigenschaft der Farbe!)

Al kiu rigardas la patro?


<4.5>
Kion tiu ĉi knabo surhavas?

Kies pli aĝa frato estas li?

Ĉu li estas plenkreskulo?

Al kiu la knabo similas?

Kion faras la frateto?


<4.6>
Kion s-ino Bolte havas en sia dekstra mano?

Kies boteleton ŝi havas en sia mano?

Kio ŝajne estas en tiu plena boteleto?

Kia estas tiu dolĉa lakto?

Kial estas tiel multa lakto en la botelo?


<4.7>
Kiajn harojn s-ino Bolte havas?

Ĉu s-ino Bolte estas dika?

Kian pantalonon ŝi surhavas?

Ĉu ŝi rigardas al la knabeto?


<4.8>
Kiu surhavas ĉemizon kun pluraj koloroj?

Ĉu la knabo similas sian patron, ĉar li kaj lia patro surhavas brunan pantalonon?

Kiajn harojn la patro havas?


<4.9>
Ĉu la ĉemizo de la knabo estas unu-kolora?

Kiuj havas blondajn harojn?

Ĉu la viro kaj la virino estas patroj?

Ĉu la knabo kaj la bebo estas gefratoj?


<4.10>
Ĉu s-ino Bolte estas malpli aĝa ol s-ro Bolte?

Ĉu oni scias, ĉu familio Bolte havas televidilon?

Ĉu oni scias, ĉu familio Bolte havas poŝ-telefonon en la domo?

Sed kion la familio certe havas?


<4.11>
Kio okazas sur la bildo tie?

Kiuj personoj parolas?

Kion la knabo deziras anstataŭ bebo?

Kiel la plenkreskuloj reagas?

De kia eduko rideto ŝajne estas fakta metodo?


5. Komposita


<5.1> Komposita bilden
Bilden Sie zusammengesetzte Wörter, indem Sie für jedes Wort der ersten Gruppe einen passen zweiten Teil in der zweiten Gruppe suchen. Geben Sie auch die deutsche Übersetzung für Ihr neues Wort an.

Hinweise:
Jedes Wort darf nur einmal verwendet werden!
Sie müssen teilweise die Wortklasse verändern, also z.B. ein
-i in ein -o verwandeln. Überlegen Sie ferner, wann Sie ein -o am Ende des ersten Wortteiles weglassen können.

antaŭ, bebo, bela, blua, ĉambro, ĉe, dekstra, eduki, Esperanto, kontraŭ, kurso,
kuŝi, lakto, legi, longa, ludi, muro, pli, re, sub, sur, tablo, televidi

-agi, -aĝulo, -angulo, -aparato, -boteleto, -ĉemizo, -daŭrigi, -esti, -gazeto,
-harulo, -havi, -lampo, -leciono, -libro, -lito, -manulo, -metodo, -okululo, -pupo, -seĝego, -silabo, -ulo, -ulino


<5.2> <Aufspalten von Komposita>
Zur abwechslungsreichen Ausdrucksweise des Esperanto gehört auch die Möglichkeit, ein zusammengesetztes Wort, das aus zwei Substantiven besteht, aufzuspalten. Dabei wird aus dem ersten Substantiv ein Adjektiv.

Beispiel:

dialogokurso
=> dialoga kurso
Dialogkursus
(Kursus in Form von Dialogen)

Spalten Sie nach dem vorstehenden Beispiel die Ergebniswörter des Abschnitts 5.1 auf.
Warum geht das in manchen Fällen nicht?
Versuchen Sie auch, die Aufspaltung im Deutschen wiederzugeben.
Meist ist das nicht möglich. Esperanto ist eben flexibler.


<6.0> Ripeto kaj daŭrigo:
Subjekto kaj objekto

Donu al objekto ĝian markon -n! Subjekto restu sen marko.

Wenn Sie noch unsicher sind, lesen Sie die allgemeinen Regeln unter dem entsprechenen Grammatikteil zu Lektion 2, insbesondere welche Wortarten eine n-Markierung erhalten können.

Vervollständigen Sie dann die Sätze in diesem Abschnitt.
Aber aufgepasst: Nicht überall, wo Pünktchen stehen, muss auch wirklich eine n-Markierung eingesetzt werden. Sonst wäre es ja zu einfach!

Achten Sie auch darauf, dass das Objekt in Esperanto-Sätzen durchaus auch am Anfang eines Satzes stehen kann, also sogar vor dem Subjekt.

Neben dieser Wiederholungsübung noch etwas Neues: Zum ersten Mal tauchen im Text Verbformen des Präteritums (Vergangenheit) auf -is und des Futurs (Zukunft) auf -os auf. Man möge sich schon langsam an sie gewönen. - Und nun viel Spaß beim Einfügen der Objektendungen!


<6.1> <-is> <sia>
Ana kaj ŝia patro

Antaŭ tri tagoj… la patro de Ana sidis en sia ĉambro kaj skribis.
Lia malgranda filino… staris antaŭ lia skrib-tablo kaj rigardas ĝi… .
Ana diris al sia… patro… :

Saluto… , patro! Kio… vi faras tie?
Saluton, Ana! Mi laboras.
Mi estas ja laboristo.
Kaj kiel vi laboras?
Mi skribas pri libroj… kaj aliaj… tekstoj…, kiuj… mi legis.
Kaj kio… vi skribas?

Mi skribas kritikoj… por gazeto… .
Kaj kial vi estas laboristo?
Mi laboras, ĉar nia familio bezonas pano… .
Pano ne estas laŭ mia gusto… .
Bele! Fakte mi laboras ne por pano, sed por mono… .
Por kio… ni bezonas la monon?
Por havi iom por manĝi kaj trinki.

<6.2> <-os>
Ana kaj ŝia patro (daŭrigo)

Patro, se ni ne manĝos kaj ne trinkos, ĉu vi tiam ne laboros?
Ankaŭ tiam mi laboros. Ni ja bezonas ankaŭ vestoj… .
Kaj se ni tute ne surhavos vestojn?
Ĉu tute sen vestoj? Tio… ne estas ebla, Ana.
Plie ni bezonas ankaŭ aparatojn.
Vidu tie en la angulo sur la malgranda tablo:
tio ne estas aparato… por aŭskulti radion, sed por televidi.
Jes, mi scias, tio estas televidilo… . Kaj kiu aparato estas tiu ĉi?
Tio ĉi estas telefono… . Per ĝi… mi parolas kun aliaj homoj.
Malmoderna! Kaj kio… faras tiu… apud… maŝino… ?
Hm, ĝi, hm, estu atenta, ĝi povas, hm, komputi, estas komputilo… .
Certe vi ne komprenas, kio estas tio… .
Sed jes! Mi havas ja moderna… poŝtelefono… , kaj tiu estas multe pli malgranda… komputilo… .
Atentu: Mi montros al vi, kio… ĝi faras.
Kion? - Ho, ne, danko…, Ana!
Kaj nun bonvolu ne plu ĝeni min!
Mi havas ankoraŭ tro multan laboron.

<6.3>
Antaŭ domo, en kiu okazas Esperanto-kurso…

Ĉu estas la unua… fojo…, ke vi estas en Esperanto-kurso… ?
Kompreneble ne, mia unua fojo estis antaŭ ses tagoj… .
Ho jes, tio… mi ne sciis, ĉar mi estas ja nova… kursano….
Tiam ni lernis la dua… ĉapitro… de la unua… leciono… en nia lernolibro.
Hm, mi ripetos tio… , kio… vi ĝis nun lernis.
En kiu… ĉapitro… de kiu leciono vi nun estas?
La kursanoj lernas nun la ĉapitro… kvin… de leciono… tri.
Do, tiu ĉi Esperanto-kurso estas fakte tre intensa.
Ĉu vi konas la aliaj… anoj… de via kurso?
Vidu atente la du geknaboj… tie!
La knabino estas Maria, sed mi ne konas tiu… knabo… apud ŝi… .
Ĉu li estas amiko… de Maria?
Kiu? Ĉu tiu… junulo… kun la flava ĉemizo?
Ne, tiu knabo kun la longaj haroj dekstre de la griz-harulo… .
Ho, nun mi scias, pri kiu… vi parolis.
Ne, tiu long-harulo ne estas amiko… de Maria, li estas ŝia frato Bruno.
Ĉu Bruno kaj lia fratino bone parolas Esperanto… ?
Jes, iom, sed ankoraŭ ne tro bone.
Kiam ni jam lernis ankaŭ lecionon kvar, tiam ĉiu kursano certe pli bone parolos.

Tio… mi komprenas, tio… estas en ordo.


<6.4>
En la domo de la kurso

Kurs-estro:
Bv. aŭskulti! Ni daŭrigos la kurso… .
Sed antaŭe diru al mi, ĉu vi scias, kiom da lecionoj… havas la kurso?
Kurs-ano:
La kurso havas kvar lecionoj… , mi kredas.
Ĝis kiu leciono… ni jam lernis? Diru la numero… !
La numero de tiu ĉi leciono… estas tri.
Kiom da paĝoj… havas ĝi?
La leciono havas naŭ paĝoj… .
Beate, bonvolu legi la sekcio… kvar sur paĝo… sep
kaj la sekcion kvin sur paĝo ok de la tria leciono… !
Beate:
Mi ne volas! Ne estas mia… vico… ! Estis la vico… de Hugo.
Hugo, legu tiuj… ĉi du sekcioj… !
Hugo: Bone, Beate, sed vi ripetos la tuto… !
Beate: Tio estas inteligent… reago… ! (ridetas) En ordo.

<7.0>
Inviti Esperantistojn el aliaj landoj


<7.1>
Aŭskultu, amiko: Kiuj ebloj ekzistas por mi, por paroli Esperanton?
Simpla metodo estas, vojaĝi tra fremdaj landoj.
Tie vi renkontos tiajn homojn, kies gepatra lingvo estas alia ol via, sed kiuj parolas Esperanton.
Sed mi ĝis nun havis la kutiman problemon, ke mi por tio,
ne havis la tempon, ne havis la necesan monon.
Tiam por vi do restas nur la ŝanco, sendi al fremdaj Esperantistoj en aliaj landoj skriban inviton, viziti vin kiel gastoj en via hejmo.

<7.2>
Jes, interparoli en Esperanto estas jam bona bazo por kompreno inter si.
Sed estu atenta: Sama lingvo ne estas sufiĉa.
Inter homoj el diversaj landoj ofte ne nur malsamaj lingvoj estas kaŭzo por problemoj, sed ankaŭ aliaj.
Mi scias. Inter tiuj estas la fremdaj principoj de eduko, laŭ kiuj oni kulturas siajn gefilojn.
Bone! Kiam vi do je la unua fojo invitis anon de alia kulturo
kaj se tiu sendas jesan respondon, ke li kun danko akceptas vian inviton,
tiam bone preparu vin al tiu renkonto, ĉar aliaj popoloj havas aliajn kutimojn.

<7.3>
Kiel mi organizu tion?
Bona ideo estas, ke vi jam antaŭ persona renkonto de iu demandu la eventualan gaston en via letero pri iuj kutimoj de li:
ĉu li malakceptas trinki alkoholon,
ĉu li manĝas ankaŭ viandon aŭ ĉu li akceptos nur vegetarajn manĝojn.
Mi komprenas. Ĉu vi havas pliajn ideojn?
Jes. Demandu la gaston, ĉu lin ĝenos fumo de cigaredo,
ĉu aparta ĉambro estos necesa por li,
kaj tiel plu.
Ĉu mi informu lin pri pliaj detaloj?
Se li bezonas tion, desegnu por li
laŭ deziro simplan bildon de la vojo, kiu gvidas al via domo.

<7.4> <nomi>
Kiel mi povas informi aliajn homojn, ke mi estas preta, inviti ilin?
Ekzistas libro, kiu enhavas reton de homoj, kiuj pretas akcepti fremdan gaston.
Ĉar la reto servas kiel pasporto al gastoj, kiuj vojaĝas al alia lando,
oni nomas la servon Pasporta Servo.
Ĉu ĝi estas nur por Esperantistoj?
Jes, sed ĉu ili estas aktivaj kaj laboras por Esperanto,
pasivaj kaj nur uzas ĝin, tio estas egala.
Ĉu en la libro estas ankaŭ kondiĉoj?
Jes:
- kiom da gastoj oni povas akcepti,
- ĉu ili pagu iom,
- kiam ili povas gasti,
- kiel longe ili povas resti,
kaj tiel plu.

<7.5> <-uj->
Ĉiu familio ja havas multajn hejmajn kutimojn kaj regulojn.
En nia familio oni fermu la pordon de la domo,
kaj ni kolektas restojn kaj rubon en apartaj ujoj.
Plie ĉe ni oni malfermu fenestron por havi freŝan aeron,
se en la ĉambro estas tro intensa varmo; sed ne, kiam falas pluvo,
k.t.p.
Jes, vi skribu en via invitilo, ke gasto bonvole atentu tion.

<7.6> <-um->
Sed la gasto certe havas ankaŭ rajtojn.
Kion mi atentu, kiam gasto estas kun ni?
Jen pluraj informoj:
Pli bone gasto ne kaŝu, kion li deziras, kiam li soifas:
En iu lando oni ne trinkas kafon, en alia ne teon ne lakton,
kaj por iuj ruĝa vino ne estas bona, por resti sanaj.
Laŭ siaj ebloj oni bonvole provu, plenumi la dezirojn.

Jes, bone, en ordo!
Tiel ambaŭ flankoj multe lernas pri fremdaj landoj,
kaj kiam mi persone renkontos la alikulturanon je la dua fojo,
tiam ni jam estos amikoj.


<8.0>
Ni ripetu la novan tekston:
De fremda gasto al amika homo

Uzu la subajn demandojn kun aliaj personoj por demandi kaj respondi inter si.

Demandoj:


<8.1> (demandoj pri la teksto-partoj 7.1 kaj 7.2)
Kion vi faru, anstataŭ vojaĝi al aliaj landoj, por paroli Esperanton?

En kiu okazo vi havas lingvan bazon por kompreno,
sen paroli la gepatran lingvon de la gasto?

Kial povas esti problemo, se fremda gasto volas viziti vin en via hejmo?

Ĉu inter homoj nur la diversaj landaj lingvoj povas esti malsamaj?

Kion oni pli bone faru antaŭ la unua persona renkonto?


<8.2> (demandoj pri la teksto-parto 7.3)
Kion oni antaŭe skribe demandu al fremda gasto por prepari lian akcepton?

Kial la manĝoj povas kaŭzi problemojn?

Kian ĉambron deziras gastoj foje?

Ĉu estas necese demandi, kion la gasto kutime trinkas?

Kiel vi informu, se la gasto bezonas scii la vojon al via domo?


<8.3> (demandoj pri la teksto-parto 7.4)
En kio oni kolektas la nomojn de homoj, kiuj pretas akcepti gastojn hejme?

Kio estas la Pasporta Servo? Ĉu servo por Esperantisto, kiu bezonas pasporton?

Ĉu nur aktivaj Esperantistoj, do aktivuloj uzu la Pasportan Servon?

Ĉu la servo nomas regulon pri eventuale necesaj pagoj de la gasto?

Ĉu estas egale, kiel longe gasto restas?

Kiuj aliaj kondiĉoj ekzistas?


<8.4> (demandoj pri la teksto-parto 7.5)
Ĉu gasto rajtas fari, kion li deziras?

Kion oni atentu pri la domopordo?

Kiam oni ne malfermu fenestron?

Ĉu oni kolektu ĉiun rubon en la sama rubujo?

Kial necesas scii, ĉu gasto fumas?


<8.5> (demandoj pri la teksto-parto 7.6)
Kion instruas invito de fremda gasto al vi?

Ĉu gasto rajtas diri, kion li bezonas, aŭ ĉu li kaŝu tion?

Kion gasto rajtas malakcepti, ĉar li ne volas esti malsana?

Kio estas malsama inter popoloj?


<8.6> <-ism->
Demando: Per kiu vorto oni nomas ...
... la ideon, neniam manĝi viandon?

Respondo: Oni nomas la ideon, neniam manĝi viandon, vegetarismo.

Respondu nun en simila maniero,
kiel oni nomas per nur unu Esperanto-vorto ...
... homon, kiu manĝas nur vegetare
... homon, kiu ne estas sana
... anon de alia kulturo
... virinon, kiu estas kun vi
... viron, kiu estas el la sama lando
... anon de la sama ideo

<9.0> <Vergleiche>
Vergleiche im Esperanto

Für Vergleiche benutzt man im Esperanto folgende Wörter:

Beispiele:
Gleichheit: Mia fratino Lea estas same aĝa kiel mi. Meine Schwester Lea ist ebenso alt wie ich.
Ungleichheit: Mia frato estas pli aĝa ol mi. Mein Bruder ist älter als ich.
maximaler Grad: Li estas la plej aĝa el ni gefratoj. Er ist der Älteste von uns Geschwistern.


Formen Sie aus den folgenden Stichwörtern jeweils einen Satz,
den Sie mit
kiel oder pli ... (ol ...) bzw. malpli ... (ol ...) ergänzen.

Beispiel:
(mi, sama, inteligenta, frato, sed, li, havi, pli, mono, mi) =>

Mi estas same inteligenta kiel mia frato, sed li havas pli da mono ol mi.
Ich bin ebenso intelligent wie mein Bruder, aber er hat mehr Geld als ich.


<9.1>
(knabo, aspekti, gepatroj)

<9.2>
(patro, havi, bruna pantalono, sia fileto)

<9.3>
(deziro de la knabo, moderna aparato, poŝ-telefono)

<9.4>
(s-ro Bolte, tiel, inteligenta, s-ro Majer)

<9.5>
(alkoholo, mi, sama, ĝeni, fumo, cigaredo)

<9.6>
(aparta, ĉambro, povi, sama, necesa, vegetara, manĝo)

<9.7>
(bona edukistino, sama, amika, patrino)

<9.8>
(frateto, aĝa, bebo)

<9.9>
(agi, bone, nur, paroli)

<9.10>
(pantalono, knabo, koloroj, plurkolora ĉemizo)

<9.11>
(frateto, deziri, bebo, poŝ-telefono)


Formen Sie aus den folgenden Stichwörtern jeweils einen Satz,
den Sie mit
plej ... (el ...) ergänzen.

<9.12>
(Uzi, Esperanto, bona, metodo, kompreno)

<9.13>
(inter, homoj, diversa, lando, malsama lingvo, granda, problemo)

<9.14>
(Esperanto, simpla, fremdaj, lingvoj)

<9.15>
(Bodo, paroli, Esperanto, bone, kursano)


<10.0> <Objektform bei Eigennamen>
Zusatzregel: <Eigennamen hinter Objektformen> erhalten keine Objektmarkierung -n.


Pliaj dialogoj (Ergänzen Sie die Sätze)

<10.1>
Simila, do simpatia

Ĉu vi konas la maljunulo… en la seĝego?
(montras al persono) Ĉu vi parolas pri tiu… malantaŭ la tablo… ?
Ne, pri tiu… pli dekstre, sur la apuda seĝo tie.
Ne, mi ne scias, kiu… estas tiu… . Kial vi demandas tio… al mi… ?
Ĉar ŝajnas al mi, ke mi konas li… .
Li havas simpatia… aspekto… , ĉu?
Mi ne scias. Sed nun ŝajnas ankaŭ al mi… , ke mi konas li… .
Atentu, kiel li ridetas kaj parolas ...
Aŭ li nur similas mia… patro… Hugo… , kaj tial li estas simpatia.
Jes, certe estas tial.

<10.2>
Ĉu faktaj personoj aŭ ne?

Rigardu, ŝajne mi vidas tie ges-roj… Pilo… , en tiu blanka ĉambro.
Kial vi diras tio… ? Al mi ges-roj… Pilo… ne estas simpatiaj. Mi ne bone vidas ili… .
Rigardu pli atente, kio… ili surhavas!
Vidu s-ino… Pilo… : Ŝi surhavas blanka… robo… kaj blankaj… ŝuoj… .
Mi ne komprenas vi… . Kio… vi volas?
Kial s-ino… Pilo… ne surhavu blankaj… robo… kaj ŝuoj… ?
Certe, tio… ĉi mi ne kritikas. Sed atentu pliajn detalojn: vidu s-ro… Pilo… apude!
Nun mi komprenas. Jes, tiu havas ankaŭ blankaj… ĉemizo… kaj pantalono…
kaj plie ankaŭ blankaj… ŝuoj… kiel s-ino… Pilo… .
Jes, ili surhavas nur blankajn vestojn.
Ili estas maljunaj kaj tial havas ankaŭ blankajn harojn.
Kaj plie ges-roj… Pilo… sidas sur blankaj… seĝoj… antaŭ blanka tablo
sur blanka planko kun blanka muro malantaŭ si… .
Do, en blanka ĉambro blankaj personoj, kiujn oni tial nur malbone povas vidi.
Tiam oni eble ne povas esti tute certa, ĉu estas estas faktaj… personoj… , ĉu ne?
(Ili ridas.)

<10.3>
Oni ne scias, kion diri

Bonan tagon, Anjo! Mi iom koleras. Diru mi… : Ĉu mi estas tro malmoderna?
Bona… tago… , Viola! Ho, kiel vi aspektas!
Ĉu malmoderna? Kio… estas kun vi? Pluparolu pri tio… !
Aŭskultu! Ĉu vi konas la moderna… metodo… por eduki geknabojn?
Ne, diru ĝi… al mi… !
Mi aŭdis, ke oni ne plu kritikas la infanoj… , ne, oni ne faru tio… ,
sed oni respondas nur per malgranda rideto al ili… .
Ne diru! Ĉu tio estas la moderna… eduko… ?
Kaj kiel reagas la infanoj… ?
Ĉu tia eduko estas bona por ili… ?
Tio… mi ne certe scias.
Ŝajne estas geknaboj… , por kiuj tiu eduko estas en ordo,
sed multaj aliaj restas malbonaj kiel antaŭe kaj faras, kio… ili volas.
Tio… estas komprenebla.
Mi ne scias, kio… diri.

<10.4>
Ŝi konas ĉiu…

Bona… tago… , s-ino Bolte! Ĉu vi konas mi… ?
Bonan tagon! Kompreneble mi konas vi… , vi estas Ute… , la filino… de ges-roj Majer.
Ĉu vi ankaŭ konas miaj… gepatroj… ?
Jes, mi konas ili… kaj ankaŭ viaj… fratoj… Hugo… kaj Rolfo… .
Ĉu vi konas ankaŭ Hugo… kaj Rolfo… ? Tio estas ja bela!
Kaj Maria…, via… pli juna… fratino… . Ŝi… mi konas pli longe ol vi… .
Ho, kiel bele! Vi konas mia… tuta… familio… !

<10.5>
Udo kaj lia fratineto

knabo, kiu kritikas Bona… tago…, sinjorino Bolte! Ho, ĉu vi havas bebo… ?
Mi salutas vi…, sinjoro Majer. Jes, nia fileto Udo havas malgranda… fratineto… Ana… .
Kaj kio… diris via filo? Ĉu li multe ludas kun sia… fratino… ?
Ne, li kritikis ni… .
Li diris, ke li pli deziras moderna… poŝ-telefono… ol bebo… .
Ne diru! Li deziras poŝ-telefonon anstataŭ bebo… !
Kaj kio… vi respondis?
Ni diris, ke la bebo… estas dolĉa kaj ke li ludu kun ŝi… .
Al kiu… la bebo estas simila?
Tio… ni ankoraŭ ne scias, ŝi similas iom sia… patro… Bodo… , iom mi… .
Blondaj… haroj… kiel mi… , sed bluaj… okuloj… kiel sia… patro… Bodo… havas ankaŭ nia… fileto… Udo… .

<11.0>
Der Unterschied zwischen kia und kiel (Im Deutschen beides "wie")


Fragen mit Kia ('Wie [beschaffen, geartet]?')

Kia fragt nach einer Eigenschaft, die Antwort darauf ist ein Adjektiv.
Beispiel:
Kia estas la Esperanto-kurso?
La Esperanto-kurso estas intensa.

Schöpfen Sie bei den Antworten aus folgenden Ihnen schon bekannten Adjektiven
evtl. mit
mal-Bildung!):

bona, intensa, dekstra, longa, juna, inteligenta, nigra, blanka, blua, verda, flava, bruna, blonda, dika, mola, simpla, granda, moderna, simpatia, bela, speciala, dolĉa, varma, atenta, diversa, vegetara, aparta, necesa, preta, egala, aktiva, pasiva, freŝa, ruĝa, sama, sufiĉa, fremda, klara


<11.1>
Kia estas la bebo?

<11.2>
Kian koloron havas la bebolito?

<11.3>
Kia estas la robo de la patrino?

<11.4>
Kian robon surhavas la patrino?

<11.5>
Kiaj estas la haroj de la patro?

<11.6>
Kiajn harojn havas la patro?

<11.7>
Kiajn lingvojn parolas homoj el aliaj landoj?

<11.8>
Kia povas esti ruĝa vino por iuj homoj?

<11.9>
Kiaj estas Esperantistoj, kiuj ne estas aktivaj?

<11.10>
Kia estas la aero, kiam falas pluvo?

<11.11>
En kiaj rubujoj oni kolektu rubon?

<11.12>
Kia estas la manĝo de homoj, kiuj ne manĝas viandon?

<11.13>
En kia okazo oni uzu sian ŝancon?

<11.14>
Per kia rideto ges-roj Bolte reagas al la kritiko de sia filo?


Fragen mit Kiel ('Wie?' 'Auf welche Weise?')

Unterscheiden Sie:
Kia estas la patrino?
Inteligenta.
Kiel respondas la patrino?
Inteligente.
Formen Sie Fragesätze mit dem Fragewort Kiel sowie die Antwort darauf.
Beispiel:
(patrino, respondi) (inteligenta) =>
Kiel respondas la patrino?
La patrino respondas inteligente.

Demandoj kaj respondoj pri la bildo antaŭe en la leciono:

<11.15>
(patro, aspekti) (simpatia)

<11.16>
(gepatroj, eduki) (moderna)

<11.17>
(patro, rigardi, al, fileto) (bonvola)

<11.18>
(patrino, agi) (simila)

<11.19>
(knabo, reagi) (alia)

<11.20>
(gepatroj, rideti) (iom)

<11.21>
(bebo, aspekti) (dolĉa)


Aliaj demandoj kaj respondoj:

<11.22>
(viro, paroli) (longa)

<11.23>
(patro, legi, gazeto) (intensa)

<11.24>
(vi, paroli, Esperanto) (bona)

<11.25>
(oni, eduki, infanoj) (bonvola)


<12.0>
Fragesätze mit dem Fragewort Kies?

Formen Sie Fragesätze mit dem Fragewort Kies? und beantworten Sie sie.

Beispiel:
(bebo, kuŝi, lito) =>
Kies bebo kuŝas en la lito?

Estas la bebo de gesinjoroj Bolte.

<12.1>
(patro, stari, ĉe, flava lito)

<12.2>
(fileto, ni, vidi, sur, bildo)

<12.3>
(botelo, s-ino Bolte, teni, mano)

<12.4>
(verda robo, esti, mallonga)

<12.5>
(aspekto, esti, simpatia)

<12.6>
(parolo, esti, kritika)

<12.7>
(en, botelo, esti, lakto)

<12.8>
(haroj, esti, blondaj)

<12.9>
(pantalono, esti, bruna)

<12.10>
(ĉemizo, esti, plurkolora)

<12.11>
(gepatroj, esti, gesinjoroj Bolte)

<12.12>
(okuloj, esti, bluaj)

<12.13>
(en, domo, ne, mono, por, poŝ-telefono)


<13.0>
Ergänzen von Fragewörtern

Ergänzen Sie die folgenden Fragesätze mit dem passenden Fragewort und fügen Sie dann die Antwort dazu.
Beispiel:
{?}
povas esti? (Esperantisto, havi, tempo, vojaĝi) =>
Kio povas esti?
Povas esti, ke Esperantisto ne havas tempon por vojaĝi.

<13.1>
{?} oni povas vojaĝi? (tra, fremda, lando)

<13.2>
{?} Esperantistoj vojaĝas al diversaj landoj? (ĉar, povi, renkonti, Esperanto-amiko, tie)

<13.3>
{?} ŝancon havas homoj, kiuj ne povas vojaĝi? (akcepti, gasto, hejme)

<13.4>
{?} homoj ofte havas malsamajn lingvojn? (diversa, lando)

<13.5>
{?} oni preparu sin por la unua fojo? (lerni, Esperanto)

<13.6>
{?} oni skribu al gasto? (jam, antaŭ, persona, renkonto)

<13.7>
{?} oni demandu skribe ? (pri, kutimo, gasto)

<13.8>
{?} estas klare, ke gastoj manĝas viandon? (ne, vegetare)

<13.9>
{?} estas unu el viaj kutimoj? (havi, speciala, rubujo, por, diversa, rubo)

<13.10>
{?} ĉambro povas esti necesa por gasto? (aparta)

<13.11>
{?} ekzistas servo por gasti en aliaj domoj? (jes, Pasporta Servo)

<13.12>
{?} la nomo estas Pasporta Servo? (ĉar, servi, gasto, pasporto)

<13.13>
{?} ekzistas nur aktivaj Esperantistoj? (ne, pasiva)

<13.14>
{?} faras pasiva Esperantisto? (nur, uzi, lingvo)

<13.15>
{?} povas esti kondiĉoj por gasto? (esti, viro, ne, fumi)

<13.16>
{?} estas la nomoj de homoj, kiuj akceptas gastojn? (speciala, libro)

<13.17>
{?} da gastoj Esperantistoj kutime akceptas? (unu aŭ du)

<13.18>
{?} oni pagu iom por la libro? (ne, scii)

<13.19>
{?} povas esti regulo en la domo? (fermi, domopordo)

<13.20>
{?} ekzistas pliaj reguloj? (kutime, jes)

<13.21>
{?} oni malfermu fenestron? (por, freŝa, aero, intensa varmo)

<13.22>
{?} oni ne malfermu fenestron? (pluvo, fali)

<13.23>
{?} nur gasto lernas multe? (ambaŭ, flanko)

<13.24>
{?} povas ekzisti problemoj inter homoj el diversaj landoj? (ĉar, havi, diversa, kulturo)


<14.0> Ripeto:
Akcepti gaston el fremda lando

Fügen Sie die richtigen Endungen ein (soweit notwendig!):


<14.1>
Saluton, Birgit, ki… vi faras?
Saluton, Beate. Aŭdu, mi lernas Esperanto… el libro.
Ĉu multaj hom… parolas Esperanton?
Ne multaj, sed iom da homoj en multaj divers… land… .

<14.2>
Kaj ĉu vi havas ŝancon renkonti ili…?
Jes, ekzistas speciala… servo… por tio, la Pasporta Servo.
Ankaŭ mi havas pasporton, sed mi ne renkontas Esperantistoj… .
Pasporta Servo fakt… estas la nomo… de libro, en kiu estas homoj, kiuj pretas, akcepti gastojn en si… hejm… .
Mi kompren… . Sed ĉu vi havas monon kaj tempon por vojaĝ… al aliaj landoj?
Ne, sed tio… ĉi mi ankaŭ ne bezonas.
Kiel tio… povas esti? Pluparol… !
Estas ja mi… , kiu invitas homojn kaj akceptas ili… hejme.

<14.3>
Mi ne scias … Oni foje aŭdas, ke akcepto de fremda homo kaŭzas problemoj… .
Kiujn problemojn? Ni ja parolas ambaŭ Esperanton kaj tiel bon… komprenas nin.
Lingv… jes, sed tio ne estas sufiĉa: la gasto estas alikulturano kaj havas tut… aliajn kutimojn ol vi… .
Kaj kio… povas okazi?
Povas okazi, ke gasto havas multan tempon kaj restas tro long… .
Ne, en la libro de la Pasporta Servo estas inter la kondiĉoj ankaŭ tiu, kiel long… oni povas resti.
Bon… . Kaj certe, kiuj… eventualaj… manĝokutimoj… oni povas atenti, ĉu ne?
Ne, tio estas tro speciala… .

<14.4>
Kiel vi organizas la akcepto… de fremda gasto?
Mi antaŭ… jam en la skrib… invito demandas, ĉu li eventual… estas vegetarano,
ĉu li fumas kaj multa… alia… punkto… .
Tio… mi nomas bona ideo. Ĉu ankaŭ mi povas uzi la Pasporta… Servo…?
Ĉu vi parolas Esperanto…?
Ne, sed nun ankaŭ mi estas ano… de la ideo.
Tio ne estas sufiĉ…: estas necese, pov… paroli Esperanton por esti „samideano“.
Bone, mi vidas la bezonon, ke ankaŭ mi lern… Esperanton.
<15.0> <indirektes Objekt>

Im Deutschen antwortet das indirekte Objekt auf die Frage "Wem?"
Im Esperanto kann das "indirekte Objekt" (mit Präposition
al ) oft durch die Form des (direkten) Objekts mit Markierung -n ersetzt werden, sofern nicht beides im selben Satz vorkommt.

Ergänzen Sie die folgenden Vorgaben zu zwei alternativen Sätzen, einmal mit "indirektem Objekt" (mit Präposition al), einmal mit (direktem) Objekt (mit Markierung -n).

Beispiel:
(gepatroj, demandas, knabo) =>
La gepatroj demandas al la knabo.
La gepatroj demandas la knabon.


<15.1>
(S-ino Majer, saluti, s-ro Majer)

<15.2>
(Kompreneble, mi, pardoni, vi)

<15.3>
(Tiu infano, ŝajni, mi, stulta)

<15.4>
(patro, demandi, patrino, kaj, ŝi, respondi, li)

<15.5>
(Mi, danki, vi, ke, vi, respondi, miaj, demandoj)

<15.6>
(Se, vi, pardoni, aliaj, ili, ankaŭ, pardoni, vi)

<15.7>
(Tiu bebo, simili, vi)

<15.8>
(Pasporta Servo, servi, multaj homoj)

Manchmal zeigen die beiden Versionen aber auch einen Bedeutungsunterschied an:

<15.9>
(La frateto, montri, bebo, kaj, kritiki)

<15.10>
(La infanoj, rigardi, televidilo)


Wann eine n-Markierung für das indirekte Objekt nicht möglich ist

Manchmal kommen sowohl indirektes als auch direktes Objekt vor.
Da im Esperanto niemals beide Objekte mit
-n markiert werden dürfen, um die Satzstruktur durchsichtig zu halten, kann dann das indirekte Objekt nicht die n-Markierung bekommen, sondern muss mit der Präposition al gekennzeichnet werden.

Ergänzen Sie die folgenden Vorgaben entsprechend zu einem ganzen Satz.

<15.11>
(virino, montri, libro, viro)

<15.12>
(patro, diri, respondo, filo)

<15.13>
(gepatroj, pardoni, sia fileto, kritiko)

<15.14>
(virino, pagi, mono, sia filo)

<15.15>
(patro, servi, kafo, gasto)

<15.16>
(instruisto, instrui, Esperanto, kursanoj)

<15.17>
(Esperantisto, sendi, invito, gasto)


<16.0>
Ĉu vi jam komprenas la subajn vortojn?


<16.1>
pluvi, re/esti, vegetar/ano, skribo, en/havo, Inter/reto, kritik/isto, uzo, pag/ilo, regul/i, kolekto, mon/ujo, falo, bezono, re/pago, vizit/o, pord/ego, atent/o, kaf/ujo, re/send/i

<16.2>
ruĝo, mal/san/ulo, povo, pord/isto, manĝ/ilo, sam/tempe, inter/tempe, mal/ferm/ilo, nun/tempo, mal/amiko, tiam/a, ekzisto, bon/ŝanco, invit/ilo, mult/kolora, re/vojaĝi, mal/atento

<16.3>
skrib/ilo, neceso, jam/a, baz/a, ali/lingv/ano, pluv/ego, re/foje, unu/foje, unua/foje, mal/jam, preparo, organizo, ĝeno, mal/freŝa, lingv/isto, alkohol/ulo, vin/kultur/isto

Die kursiv geschriebenen Wortformen und -ableitungen sind Einmalbildungen, die nicht wieder vorkommen. Die übrigen kann man sich schon einmal merken.

Außerdem sind die folgenden Ausrufe nützlich:

<16.4>
Atentu!
Atenton!
Sufiĉas!


<17.0>
Ni ripetu novajn vortojn

Betrachten Sie das Bild familio und führen Sie dazu folgende wiederholende Dialoge.
Zunächst genügt Ablesen und Übersetzen der deutschen Wörter.
Sobald Sie die Dialoge vom Inhalt her auswendig wissen, sprechen Sie sie frei,
wobei Sie die Formulierungen beliebig abwandeln dürfen (wie im normalen Sprechalltag).

Beachten Sie:
Wenn sich die Gesprächspartner duzen sollen, haben die deutschen Verbformen die entsprechende Form. Im Esperanto sind Duzen und Siezen ja nur an der Anrede zu unterscheiden.


<17.1a>
{Was} vi {siehst} sur la bildo?
Mi vidas {vier} homojn.
Kiuj personoj {sind es}?
{Es sind} unu patro, unu patrino, unu bebo kaj ĝia {Brüderchen}.
Ŝajnas, {dass} estas tuta familio.
Ne nur {scheint}; estas fakto.
Kiel {aussieht} la familio?
La {Eltern} aspektas simpatie; ili {noch} estas junaj.
Kaj {wie} aspektas la infanoj?
La bebo estas {süß} kaj {lächelt} iom, sed la pli {alt} frato ne ridetas.
{Warum} la {Junge} ne ridetas?
Li kritikas, {dass} la familio havas {Baby}, sed ne {modernen} aparaton por li.
{Welchen} modernan {Apparat} li ne havas, ĉu televidilon?
Li ne havas modernan {Mobiltelefon}.
{Was für eine} ago!
Ankaŭ mi {überhaupt nicht} komprenas tion ĉi.

<17.1b>
{Was} vi vidas sur la bildo?
Mi {sehe} kvar {Menschen}.
{Welche} personoj estas?
Estas {1} patro, unu {Mutter}, unu bebo kaj {sein} frateto.
{Es scheint}, ke estas {ganze} familio.
Ne {nur} ŝajnas; estas {eine Tatsache}.
{Wie} aspektas la {Familie}?
La gepatroj aspektas {sympathisch}; ili ankoraŭ estas {jung}.
Kaj {wie} aspektas la {Kinder}?
La {Baby} estas dolĉa kaj ridetas {etwas}, sed la {ältere} frato ne ridetas.
{Warum} la knabo ne {lächelt}?
Li {kritisiert}, ke la familio havas {ein Baby}, sed ne {einen modernen Apparat} por li.
{Welchen} modernan aparaton li ne havas, ĉu {einen Fernseher}?
Li ne havas modernan {Mobiltelefon}.
Kia {Handlung}!
Ankaŭ mi {überhaupt nicht} komprenas {dieses hier}.

<17.2a>
Ĉu vi vidas la {Bild}?
Jes, {sicher}, sed mi ne {kennen} tiujn personojn.
Dekstre staras {ein Babybett} kun radoj; en {ihm} kuŝas la bebo.
{Gut}, kaj kiu estas la viro, {der} staras ĉe la flava {Bettchen}?
Estas la {sympathische} juna patro.
Kies patro {er} estas?
De la bebo kaj de la {Junge}, kiu staras {links} antaŭe.
Ĉu tiu {Kind}, kiu {zeigt} al la bebo?
{Genau [= in der Tat]} tiu ĉi. Ĉu vi vidas ankaŭ {eine Frau}?
Jes, {sie} staras {links} de la patro. {Welches} estas la familia nomo de la gepatroj?
{Ihr} familia nomo estas Bolte, ili estas {Herr und Frau} Bolte.
{In Ordnung}, mi komprenas. - Plia demando: Ĉu oni {sagt} "li" al bebo?
Se la bebo estas vira {Kindchen}, oni fakte diras "li".
Kaj se la bebo estas ina, ĉu oni diras "{sie}"?
Jes, {das} vi komprenas bone. Ĉu vi havas plian {Frage}?
Jes. {Was} oni diras, se {man} ne {weiß}, ĉu la bebo estas vira {oder} ina?
Se oni ne scias {das}, oni diras "ĝi", sed nur al beboj kaj {kleinen Kindern}.
{Gut}, mi komprenas.

<17.2b>
{Ob} vi vidas la bildon?
Jes, certe, {aber} mi ne konas {diese Personen}
{Rechts} staras bebolito kun radoj; {darin} {liegt} la bebo.
Bone, kaj {wer} estas la viro, kiu staras ĉe la {gelben} la liteto?
Estas la simpatia {junge} patro.
{Wessen} patro li estas?
{Von dem Baby} kaj de la knabo, {der} staras maldekstre {vorne}.
Ĉu tiu infano, {das} montras {zu} la bebo?
Fakte {dieses}. Ĉu vi vidas {auch} virinon?
Jes, ŝi staras maldekstre {von} la patro. Kiu estas la {Nachname} de la {Eltern}?
Ilia {Nachname} estas Bolte, ili estas {Herr und Frau} Bolte.
{In Ordnung}, mi komprenas. {Eine weitere} demando: Ĉu oni diras "{er}" al bebo?
Se la bebo estas {ein männliches} infaneto, {man} fakte diras "li".
Kaj se la bebo estas {weiblich}, ĉu oni {sagt} "ŝi"?
Jes, {das} vi komprenas bone. Ĉu vi havas {eine weitere} demandon?
Jes. {Was} oni diras, {wenn} oni ne {weiß}, ĉu la bebo estas {männlich}{weiblich}?
{Falls} oni ne {weiß} tion, oni diras "{es}", sed {nur} al {Babys} kaj infanetoj.
{Gut}, mi komprenas.

<17.3>
Birgit havas Esperanto-gaston. Estas Beate, kiu deziris apartan ĉambron.
Birgit montras la ĉambron al Beate, kiu diras:

<17.3a>
Ho, ĉu {hier} estas mia ĉambro, Birgit?
Jes, ĉu {es} estas en ordo, Beate?
Jes, dankon, tute en ordo. Sed mi havas {Fragen}.
{Gut}, demandu! Ne kaŝu viajn {Wünsche}!
Ne estas deziroj. Mi nur bezonas {wissen}, kion mi faru aŭ ne faru.
Kaj kion vi volas scii?
Kiam mi {kann} malfermi la fenestron en mia ĉambro, por havi {frische} aeron?
Kiam vi {willst}, kompreneble.
Nur {wenn/sobald} falas pluvo, bonvole {schließe} la fenestron.
Ĉu vi fumas en {deinem Haus}?
Ne, tute ne. {Rauch} de cigaredo tre ĝenas min. Ni restu sanaj, {nicht wahr}?
Klare! - Ĉu estas problemo, ke mi {esse} nur vegetare?
Ne, mi kutimas {an einen Gast}, kiu estas vegetarano.
Ĉu vi {hast} rubujon?
{Sicher}, mi havas {getrennte} rubujojn por diversaj ruboj.
Ho, klare, tiam tio estas {wie} en mia domo.
Ĉu mi nun servu kafon {für} vi?
{Danke, ja}, bonvolu.
Aŭ ĉu vi kutimas trinki {Tee}?
Ne, kafo estas por mi {in Ordnung}.
<17.3b>
{Oh}, ĉu jen estas {mein Zimmer}, Birgit?
Jes, ĉu ĝi estas {in Ordnung}, Beate?
Jes, dankon, {völlig} en ordo. Sed mi havas demandojn.
Bone, demandu! Ne {verberge} viajn dezirojn!
Ne estas {Wünsche}. Mi nur {brauche} scii, kion mi {tun soll}{nicht tun soll}.
Kaj kion vi volas scii?
{Wann} mi povas {öffnen} la fenestron en mia ĉambro, por havi freŝan aeron?
Kiam vi volas, {natürlich}. Nur kiam {es regnet}, {"gutwillig"} fermu la fenestron.
Ĉu vi {rauchst} en via domo?
Ne, tute ne. Fumo de cigaredo tre {stört} min. Ni restu {gesund}, ĉu ne?
{Klar}! - Ĉu estas problemo, ke mi manĝas nur {vegetarisch}?
Ne, mi {bin gewöhnt} al gasto, kiu estas vegetarano.
Ĉu vi havas {Abfalleimer}?
Certe, mi havas apartajn rubujojn por diversaj {Abfälle}.
Ho, klare, {dann} tio estas kiel en mia domo.
Ĉu mi nun {soll servieren} kafon por vi?
Dankon, jes, {bitte}.
Aŭ ĉu vi {bist gewöhnt} trinki teon?
Ne, kafo estas {für} mi en ordo.

<17.4>
Sinjoro Bolte kaj sinjorino Majer renkontas sin antaŭ la domo de sinjoro Bolte.

<17.4a>
Bonan tagon, sinjoro Bolte! Mi vidis fremdan homon tra la fenestro de via domo.
Ĉu estas eble {Freund}, kiu vizitas vin?
Bonan tagon, {Frau} Majer! Ankoraŭ ne estas amiko, estas gasto el fremda lando.
{Ein "Fremdling"}! El fremda lando! Kaj kiel vi parolas kun li?
Ni parolas inter ni Esperanton, ĉar ni {beide} estas Esperantistoj.
{Sagen Sie bloß}! Kaj kiel oni povas {organisieren} tian renkonton?
Mi havas libron pri {speziellen Dienst} por Esperantistoj, la nomo estas Pasporta Servo.
Ĉu oni povas {lesen} en tiu libro la nomojn de homoj, kiujn oni povas {einladen}?
Ne, {so} ne estas. La libro enhavas la nomojn de homoj, kiuj {bereit sind}, akcepti gaston.
Ho, tiel! {Also}, en tiu libro estas ankaŭ via nomo. Ĉu la servo estas nur por {aktive} Esperantistoj?
Ne nur por aktivuloj, sed ankaŭ por homoj, kiuj nur {benutzen} Esperanton kaj ne aktivas por {es}.
Ĉu vi ne havas {Probleme} kun alikulturano?
Ne, antaŭ la {Einladung} oni per letero {informiert} la gaston pri siaj ebloj kaj demandas,
al kio li {gewöhnt ist} kaj kion li bezonas.
Mi komprenas, aliaj {Völker} havas ja aliajn landajn kutimojn.
Kompreneble, sed oni eĉ povas nomi {Bedingungen}, ĉu la gasto pagu manĝojn,
{wie lange} li restu, kaj pliajn detalojn.
Bone, certe oni {soll aufpassen}, ĉu la gasto estas vegetarano, ĉu ne?
Jes, sed mia gasto manĝas ankaŭ {Fleisch}, ne fumas kaj akceptas {Wein} nur sen alkoholo.
Tiam oni restas sana, jes. Do, laŭ tio, kion mi aŭdas, {anscheinend} ne ekzistas problemoj.
Jes, kaj ni lernas {beide} multe pri niaj diversaj kulturoj.

<17.4b>
Bonan tagon, sinjoro Bolte! Mi vidis fremdan homon {durch} la fenestro de via domo.
Ĉu estas {vielleicht} amiko, kiu {besucht} vin?
{Guten Tag}, sinjorino Majer! {Noch} ne estas amiko, estas gasto el fremda lando.
Fremdulo! El fremda lando! Kaj {wie} vi parolas kun li?
Ni parolas {unter/zwischen uns} Esperanton, ĉar ni ambaŭ estas Esperantistoj.
Ne diru! Kaj {wie} oni povas organizi {eine solche Begegnung}?
Mi havas libron {über} speciala servo por Esperantistoj, la nomo estas Pasporta Servo.
Ĉu oni {kann} legi en tiu {Buch} la nomojn de homoj, {welche} oni povas inviti?
Ne, tiel {ist es nicht}. La libro {enthält} la nomojn de homoj, kiuj pretas, {empfangen} gaston.
{Ach, so!}! Do, {in jenem Buch} estas ankaŭ via nomo. Ĉu la servo estas {nur} por aktivaj Esperantistoj?
Ne nur por {Aktivisten}, sed ankaŭ por homoj, kiuj nur uzas Esperanton kaj ne {aktiv sind} por ĝi.
Ĉu vi ne havas problemojn kun {einem Angehörigen einer anderen Kultur}?
Ne, {vor} la invito oni per {Brief} informas la gaston pri siaj {Möglichkeiten} kaj demandas,
al kio li kutimas kaj kion li {benötigt}.
Mi komprenas, aliaj popoloj havas ja aliajn landajn {Gebräuche}.
{Natürlich}, sed oni {sogar} povas nomi kondiĉojn, ĉu la gasto pagu manĝojn, kiel longe li {bleiben soll}, kaj {weitere} detalojn.
Bone, {sicherlich} oni atentu, ĉu la gasto estas {Vegetarier}, ĉu ne?
Jes, {aber} mia gasto manĝas ankaŭ viandon, {raucht nicht} kaj akceptas vinon nur {ohne} alkoholo.
{Dann} oni restas {gesund}, jes. Do, {gemäß} tio, kion mi aŭdas, ŝajne ne {existieren} problemoj.
Jes, kaj ni lernas ambaŭ {viel} pri niaj {verschiedenen} kulturoj.

<17.5>
Antaŭ leciono de Esperanto-kurso Beate parolas kun {ihrem} amiko Bruno.
Do, jen la interparolo inter Beate kaj {ihrem} amiko Bruno.

<17.5a>
Ĉu vi {kannst} bone elparoli la Esperanto-vorton "hejmo"?
Jes, kun "e" kaj "j" en unu silabo, sed ne kiel "aj" en "kaj".
En ordo, kaj ĉu vi scias ankaŭ {lesen} la lecionon?
Jes, kaj mi {verstehe} la tuton.
La leciono {scheint} esti tre longa, {nicht wahr}?
Jes, estas {eine sehr} longa leciono, sed {wenn} mi multe legas, mi scias {viel} paroli.
Ĉu vi bone {sprichst} Esperanton?
Ne tute bone, mi {spreche} iom, ne multe. {Aber} mi komprenas multe.
{Das} estas bona. Ĉu {dein} frato {spricht} tiel bone kiel vi?
Mi ne scias. {Mir} ŝajnas, {dass} li parolas pli bone {als} mi.
Ĉu vi vidas la {jungen Menschen}, kiu {sitzt} malantaŭ la {Tisch}?
Jes, {warum} mi atentu {den}?
Li similas {dir}, {auch} li havas blondajn harojn kaj {blaue} okulojn.
Kaj la persono {neben} li similas al vi.
Ĉu {sicher}? Kial?
Ŝi estas dika kaj {sympathisch}, tial!
Ho jes, se vi diras {das}.
Jes, ŝi {sieht aus} simpatie.

<17.5b>
Ĉu vi povas bone {aussprechen} la Esperanto-vorton "{Zuhause}"?
Jes, kun "e" kaj "j" en unu {Silbe}, sed ne kiel "aj" en "kaj".
En ordo, kaj ĉu vi {weißt} legi la {Lektion}?
Jes, kaj mi komprenas la {Ganze}.
La leciono {scheint} esti {sehr} longa, ĉu ne?
Jes, estas tre {lange} leciono, sed {wenn} mi {viel} legas, mi scias multe {sprechen}.
Ĉu vi {gut} parolas {Esperanto}?
Ne {ganz} bone, mi parolas {etwas}, ne {viel}. Sed mi komprenas multe.
Tio estas {gut}. Ĉu via frato parolas {so} bone {wie} vi?
Mi ne scias, al mi {scheint}, ke li parolas {besser} ol mi.
Ĉu vi vidas la junulon, {der} sidas {hinter} la tablo?
Jes, kial mi {soll beachten} tiun?
Li {ähnelt} vin, {auch} li havas {blonde} harojn kaj bluajn {Augen}.
Kaj la persono {neben} li similas al vi.
Ĉu certe? {Warum}?
Ŝi estas {dick} kaj simpatia, {darum}!
{Oh ja}, se vi diras {das}.
Jes, ŝi aspektas {sympathisch}

<17.6>
Du malpli simpatiaj uloj interparolas.

<17.6a>
Ĉu vi havas monon? Ĉu ankaŭ modernan {Haus}?
{Sicherlich}, kun {viele} modernaj {Apparate}.
Ĉu ankaŭ kun {Fernseher}, komputilo kaj poŝtelefono?
Kompreneble kun televidiloj kaj {weitere} aparatoj,
jes, poŝtelefonoj, ankaŭ komputilo.
Pli ol unu televidilo, {also}! Kiom estas ili?
Tri, ne, {vier}! Estas {vier} televidiloj.
Ne diru! Kaj ĉu via {Computer} enhavas {viele} modernajn ludojn?
Jes, ankaŭ miaj poŝtelefonoj.
Mi multe {spiele}, mi ludas kaj {spiele nochmals}.
Vi estas granda {Spieler}, ĉu ne?
Jes, sed mia {Familie} estas kontraŭ tio, ĉar mi ludas {sehr} longe.
Ili diras, ke mi ludas tro {lange} kaj ke mi estas {schon} malsana.
Estas {besser}, se vi ludas, anstataŭ nur {liegen} en la lito.
Jes, sed ili {kritisieren}, ke necesas multa laboro por {tun} en la domo.
He, atentu! Via familio edukas {Sie}! Kaj kiel vi {reagieren}?
Mi ne koleras, diras "jes", sed {bleibe} antaŭ la {Fernseher} por trinki.
Certe ne {Milch}, ĉu ne?
Klare, {gar nicht}, mi {nicht mehr} estas eta bebo.
Foje estas {besser}, ne agi {als} reagi.
Ho, jes, vi {können} vidi tion ankaŭ {so}. Tio amuzas min. (Ili ridas.)

<17.6b>
Ĉu vi havas {Geld}? Ĉu ankaŭ modernan {Haus}?
Certe, {mit} multaj modernaj aparatoj.
Ĉu {auch} kun televidilo, {Computer} kaj poŝ-telefono?
{Selbstverständlich} kun {Fernsehgeräten} kaj pliaj aparatoj,
jes, poŝtelefonoj, ankaŭ komputilo.
Pli {als} unu televidilo, do! {Wie viele} estas ili?
{Drei}, ne, kvar! Estas kvar televidiloj.
{Sagen Sie bloß!} Kaj ĉu via komputilo {enthält} multajn modernajn {Spiele}?
Jes, ankaŭ miaj {Mobiltelefone}.
Mi {viel} ludas, mi ludas kaj reludas.
Vi estas granda {Spieler}, ĉu ne?
Jes, sed {meine} familio estas {gegen} tio, ĉar mi ludas {sehr lange}.
Ili diras, ke mi ludas {allzu} longe kaj ke mi estas jam {krank}.
Estas {besser}, se vi ludas, {anstatt} nur kuŝi en la {Bett}.
Jes, sed ili kritikas, ke {ist notwendig} multa {Arbeit} por fari en la domo.
He, {aufpassen}! Via familio {erzieht} vin! Kaj {wie} vi reagas?
Mi ne {bin zornig}, diras "jes", sed restas {vor} la televidilo {um zu} trinki.
{Sicher} ne {Milch}, ĉu ne?
{Klar}, tute ne, mi {nicht mehr} estas eta bebo.
{Mal/Zuweilen} estas pli bone, ne {handeln} ol {reagieren}.
{Oh ja}, vi povas vidi tion ankaŭ tiel. Tio {amüsiert} min. (Ili {lachen}.)

Wörterbuch Esp.-Deutsch: a... al.. an.. ar.. b... bo.. c... ĉ... d... di.. do.. e... ek.. er.. f... fi.. fr.. g... ĝ... h... ĥ... i... in.. io.. j... ĵ... k... ki.. kl.. kon.. kr.. ku.. l... li.. m... me.. mo.. n... ni.. o... p... pe.. po.. pr.. r... ri.. s... se.. si.. so.. su.. ŝ... t... ti.. to.. u... v... vi.. vo.. z...
Wörterliste Deutsch-Esp.: Hinweise A.. B.. C.. D.. E.. F.. G.. H.. I.. J.. K.. L.. M.. N.. O.. P.. Q.. R.. S.. T.. U.. V.. W.. X Y Z..
Startseite Grammatik Lektion 2 Lektion 3 Übersetzungen zu Lektion 3 Grammatik zu Lektion 3 Lektion 4