Titelillustration: Dirk Wieczorek

Aussprache Grammatik Lektion 4 Lektion 5 Übersetzungen zu Lektion 5 Grammatik zu Lektion 5 Lektion 6

Lektion 5 / leciono kvin


<1.0>
Einleitung

Wir beginnen diese Lektion mit einem kleinen Liedchen, das allen gewidmet ist,
die zeitweilig an einem Anfall von Arbeitswut leiden. Nehmen Sie es als Ermunterung,
wenn Sie beim Durchgehen der folgenden Übungen einmal etwas geistig ermatten.
Tipp: Wenn Sie zu mehreren lernen, lässt sich das Lied auch als Kanon singen
(die Abschnitte sind nummeriert).


La kanto de la mallaboremuloj

(1) Labor' ne estas ran',
labor' ne estas ran':
(2) Ne saltas, saltas, saltas, saltas,
ĝi ne saltas for.

Aus: Singsang zur Drehorgel und Zupfgeige, 1912


Sie sind nun schon sehr weit ins Esperanto eingedrungen und sollten schon ohne Schwierigkeiten
einfache Fragen und Antworten formulieren können.

In dieser Lektion lernen Sie den Rest der wesentlichen Grammatik, nämlich

Damit haben Sie schon alles zusammen, was man für ein Gespräch oder einen Text wissen muss.
Aber um alles zu verstehen und sich elegant ausdrücken zu können, muss Ihr Wortschatz noch wesentlich weiter ausgebaut werden.

Dazu gibt es mehrere Möglichkeiten:

Sie können

Aber im Prinzip haben Sie nach den vorliegenden 5 Lektionen den sprachlichen Einstieg ins Esperanto hinter sich gebracht. Am Ende der Lektion 5 sind Sie nicht mehr komencanto 'Anfänger', sondern
schon
progresinto 'Fortgeschrittener'.

Doch zunächst heißt es, dazu die nun folgenden Übungen der Lektion 5 wie gewohnt sorgfältig und gründlich zu studieren.


<1.1>
Bona kaj malbona (ŝerca dialogo)
(Hugo estu viro, Toni povas esti viro aŭ virino)


<1.2>
Hugo: Saluton, Toni!
Toni: Saluton, Hugo! Kiel vi fartas?
Hugo: Mi sentas min ne tro bona. Mia tuta korpo doloras min, mi povus krii.
Toni: Tio estas malbona, Hugo.
Hugo: Nome, mi manĝis hieraŭ kukon, multajn pecojn de grandega kuko.
Toni: Tio estas bona, Hugo.
Hugo: Sed la kuko estis ne plu freŝa.
Toni: Tio estas malbona, Hugo.

<1.3>
Hugo: Ĉar hieraŭ en la mateno estis varmege en la tuta domo.
Toni: Tio estas bona, Hugo.
Hugo: Eble dum vintro, Toni, aŭ dum printempo!
Sed hejti dum somero kaŭzas domaĝon.
Toni: Tio estas malbona, Hugo.
Hugo: Sed mi trovis la kaŭzon por la forta varmego:
ŝajne unu el niaj hejtiloj malbone funkciis.
Toni: Tio estas bona, Hugo.

<1.4> <-ec->
Hugo: Por havi certecon, unu el mia familio tuŝis la hejtilon kun la tro alta temperaturo.
Toni: Tio estas malbona, Hugo.
Hugo: Tiu familiano estis mia bopatrino.
Toni: Tio estas bona, Hugo.
Hugo: Sed la hejtilo vundis la fingrojn de ŝia mano ...
Toni: Tio estas malbona, Hugo.

<1.5> <-ant-> <fi-> <dis-> <mis-> <Partizipien> <Adverbformen der Partizipien>
Hugo: Kiam ŝi pro la vundoj de la fingroj kriante faris grandajn saltojn, de unu angulo al alia, mi ridis.
Estis vere ridinda vido.
Toni: Tio estas bona, Hugo.
Hugo: Sed ŝi vokis: "Fiulo" kaj batis min forte,
tiel ke mi falis sur la plankon kaj ekhavis vundon en la kapo.
Toni: Tio estas malbona, Hugo.
Hugo: Tial mi diris al ŝi, ke ni pli bone dis-iru, kaj postulis, ke ŝi tuj for-iru el nia domo.
Toni: Tio estas bona, Hugo.
Hugo: Sed tion mia edzino miskomprenis.
Ŝi estis kolera kaj for-iris ankaŭ, anstataŭ helpi min.
Toni: Tio estas malbona, Hugo.

<1.6> <-aĉ->
Hugo: Jes, unue mi ne trovis tion agrabla situacio.
Sed tiam mi pensis, ke mi nun tamen povas permesi al mi, fari ĉion, kion ajn mi ŝatas; neniu kritikos min.
Toni: Tio estas bona, Hugo.
Hugo: Do, por tagmanĝi, mi trinkis ses botelojn da biero,
tranĉis tiun grandegan kukaĉon kaj manĝis la pecojn unu post la alia.
Toni: Tio estas bona, Hugo.
Hugo (ekkrias): Stultulo!
Ne, Toni, tio ne estas bona. Tio estas bedaŭrinda!
Ĉar nun kaptis min akraj doloroj en la korpo, kruelaj internaj doloroj.
(kolere kaj forte kriante) Tio estas malbona, ĉu vi aŭdas?
Toni (timante): Bone, bone, ne, ..., malbone, mi diru.
Kompreneble tio estas malbona, Hugo. Tio estas vere malbona.
(Li kuras el la ĉambro.)

Wenn Sie zu zweit oder zu mehr Personen lernen, so spielen Sie diesen Dialog nach.
Zugegeben, er ist etwas einfältig, aber hier geht es ja um das Lernen mit Spaß
und nicht um hochgeistige Literatur.

Haben Sie sich die neuen Wörter schon durch mehrmaliges lautes Wiederholen eingeprägt?
Dann sollten Sie die folgende Übung mühelos bewältigen.


<2.0>
Respondu demandojn

Sekvas nun vico de demandoj.
Respondu ilin per kompletaj frazoj.


<2.1>
Kiuj personoj aperas en la dialogo supre?

<2.2>
Kiu salutas kiun?

<2.3>
Kiel fartas Hugo?

<2.4>
Kion respondas Toni ĉiam?

<2.5>
Kion manĝis Hugo?

<2.6>
Kia estis la kuko?

<2.7>
Kiel estis en la domo?

<2.8>
Kiam en ĉiu jaro varmega domo estas bona?

<2.9>
Kia estas subita varmego en la domo dum la somero?

<2.10>
Kio kaŭzis la tro altajn gradojn?

<2.11>
Kion faras hejtilo, kiu bone funkcias?

<2.12>
En kiu stato estas hejtilo de Hugo bedaŭrinde?

<2.13>
Kion ekhavis la bopatrino?

<2.14>
Kion ŝi tial subite faris?

<2.15>
Ĉu Hugo helpis al sia bopatrino?

<2.16>
Kio la bopatrino nomis Hugon?

<2.17>
Kiu poste batis kiun?

<2.18>
Kaj kion kaŭzis tiu bato?

<2.19>
Kie Hugo ekhavis vundon pro la falo?

<2.20>
Kion postulis tiam Hugo de la bopatrino?

<2.21>
Ĉu lia edzino komprenis, kion Hugo diris?

<2.22>
Ĉu Hugo ĝojis, ĉar ŝi for-iris?

<2.23>
Kion Hugo pensis tiam?

<2.24>
Ĉu li trinkis tiam nur unu glason da biero?

<2.25>
Kion faris Hugo krom tio?

<2.26>
Kiel Toni reagas al tio?

<2.27>
Kial tio estis stulta?

<2.28>
Ĉu Hugo tial diras "Multan dankon!" al Toni?

<2.29>
Kion faras Toni fine?


<3.0>
Ekzercu vin
Formu demandon kun "kial" el la sekvantaj vortoj kaj respondu ĝin uzante "ĉar".


<3.1>
(tuta, korpo, dolori, Hugo)

<3.2>
(kuko, kaŭzi, doloro)

<3.3>
(domo, varmega)

<3.4>
(varmego, kompreneble, malbona)

<3.5>
(unu, hejtilo, varmega)

<3.6>
(bopatrino, vundo, fingro)

<3.7>
(Hugo, ridi)

<3.8>
(Hugo, fali, planko)

<3.9>
(bopatrino, tuj, for-iri)

<3.10>
(ankaŭ, edzino, Hugo, for-iri)

<3.11>
(Hugo, ne ĝoji)

<3.12>
(trinki, botelo, biero, tranĉi, kukaĉo, manĝi, peco)

<3.13>
(kapti, forta, doloro)

<3.14>
(Hugo, kolera, krii, al Toni)


<4.0> <Großschreibung> <Partizipien> <-at->
Ĉapitro pri la nomoj de la landoj kaj ties loĝantoj en la mondo

La nomoj de landoj kaj loĝantoj estas formataj en Esperanto
laŭ du diversaj reguloj.


<4.1> <-ad-> <-uj-> <Ländernamen>
Unua regulo:
"El la nomo de la loĝanto oni formadas la landnomon per la sufikso -uj-."

Tial apliku la supran regulon jene:
Germano loĝas en Germanujo,
Franco loĝas en Francujo,
Slovako loĝas en Slovakujo;
kaj tiel plu
por Svedo, Finno, Norvego, Dano, Anglo, Skoto, Belgo, Sviso, Hispano, Portugalo, Italo, Greko, Albano, Bulgaro, Rumano, Polo, Ĉeĥo, Hungaro, Aŭstro, Ruso, Estono, Latvo, Litovo, Ukraino, Koreo, Ĉino, Japano, ktp.


<4.2> <-an-> <Einwohnernamen>
Dua regulo:
"El la nomo de lando oni formadas la vorton por la loĝanto per la sufikso -an-."

El la apliko de la supra regulo sekvas do jeno:
En Nederlando loĝas la Nederlandanoj.
En Irlando loĝas la Irlandanoj.
En Kanado loĝas la Kanadanoj,
en Usono la Usonanoj,
en Brazilo la Brazilanoj,
en Indonezio la Indonezianoj,
en Luksemburgio la Luksemburgianoj.
Sed la anoj de la urbo Luksemburgo estas la Luksemburganoj.

Bedaŭrinde oni devas lerni, kiun regulon oni devas uzi.


<4.3>
Ekzercu:
Ĉu aldoni -an- al la radiko de la landonomo aŭ ne?

Jen sekvas listo kun nomoj de landoj.
Decidu laŭ ties strukturo, ĉu vi devas apliki la supran duan regulon.
Se jes, metu -an- malantaŭ la radikon por ricevi la nomon de la loĝanto.
Se ne, simple prenu la landonomon sen -uj-.

Peruo =>
Belgujo =>
Estonujo =>
Bulgarujo =>
Bosnio =>
Albanujo =>
Aŭstrujo =>
Latvujo =>
Svisujo =>
Aŭstralio =>
Litovujo =>
Rusujo =>
Ukrainujo =>
Argentino =>
Irano =>
Hungarujo =>
Tanzanio =>
Finnujo =>
Islando =>
Ĉinujo =>
Alĝerio =>
Kameruno =>
Japanujo =>
Ĉilio =>
Portugalujo =>
Koreujo =>
Peruano
Belgo
{?}
{?}
{?}
{?}
{?}
{?}
{?}
{?}
{?}
{?}
{?}
{?}
{?}
{?}
{?}
{?}
{?}
{?}
{?}
{?}
{?}
{?}
{?}
{?}

Se vi resumas:
Ĉu vi havis bonan sukceson?
La ekzerco estis plej ofte facila, ĉu ne?


<5.0>
La nasko de la "interna ideo": De kie Esperanto devenas


<5.1>
Multaj homoj demandas pri la deveno de Esperanto.
La lingvon Esperanto elpensis Ludwig Lazarus Zamenhof en la 19a (dek-naŭa) jar-cento.
Li vivis en Białistok, tiu-tempe urbo en la ŝtato Rusujo, hodiaŭ en Polujo.
Tie loĝis homoj el multaj nacioj: Rusoj, Poloj, Litovoj, Germanoj,
inter ili ankaŭ Judoj kiel la familio Zamenhof.
Tiuj ĉi homoj kompreneble havis diversajn lingvojn kaj ne komprenis unu la alian.
Kiu povis uzi sian gepatran lingvon kiel komunikilon, estis en la situacio de superulo,
dum la aliaj plej ofte sentis sin subuloj.
Des pli ofte okazis, ke ili koleris inter si kaj tial foje estis malamikoj, kiel Zamenhof rimarkis.


<5.2>
<-it-> <-ont-> <Partizipien>
La juna Zamenhof esperis, ke komuna lingvo povos solvi tiun problemon.
Nome, ju pli bone ĉiu komprenas la aliajn, des pli facile oni povas vivi kune en paco.

Li tamen demandis sin: Kiun lingvon oni prenu kiel estontan komunan?
Por komuniki inter diversaj nacioj, li pensis,
certe taŭgos nur neŭtrala lingvo, kiu estas la gepatra lingvo de neniu.
Tial nur elpensita lingvo povas esti pli-malpli neŭtrala lingvo.

Do, jam kiel junulo, Zamenhof komencis la projekton, konstrui novan lingvon kiel bonegan komunikilon.
Laŭ lia plano tiu ligu homojn kun diversaj kulturoj,
tiel ke ili sentu sin anoj de la homaro. Tion li nomis "interna ideo".


<5.3> <-int-> <Partizipien>
Tamen Zamenhof ne studis lingvojn, sed medicinon, do, kiel kuraci homojn;
tial la studinta Ludwig fine tute ne estis lingvisto, sed kuracisto.
Ĉar li kuracadis ankaŭ tiujn homojn, kiuj ne povis pagi lin, li ne havis multan monon.
Bonŝance lia amata edzino havis bonvolan patron.
Kiam Zamenhof eldonis la unuan Esperanto-libron, lia riĉa bopatro donis la necesan sumon.
La tiel nomata Unua Libro aperis en la jaro 1887 (mil okcent okdek sep).
Ekde la eldono de tiu unua Esperanto-libro la Esperantistoj informis pri sia internacia lingvo.
Tial multaj homoj volonte lernis Esperanton - ĝis hodiaŭ.


<6.0> <Buchstabieren>
Respondu jenajn demandojn pri la supra teksto:


<6.1>
Kiu estas la nomo de la viro, kiu elpensis Esperanton?

<6.2>
En kiu jarcento li vivis, kaj kiun profesion li havis?

<6.3>
Ĉu Polo, Ruso, Judo? Kio estis L.L. (elparolu: Lo-Lo) Zamenhof laŭ sia pasporto kaj kio laŭ sia kulturo?

<6.4>
Kiun problemon havis la urbo Białistok, en kiu L.L. Zamenhof loĝis?

<6.5>
Kial homoj el diversaj nacioj estis foje malamikoj inter si?

<6.6>
Kio laŭ la plano de Zamenhof estas la solvo por la homaro, kiel facile interkomuniki en la mondo?

<6.7>
Kian lingvon li konstruis?

<6.8>
Kion sentu la homoj, kiuj lernos tiun lingvon?

<6.9>
Kiel Zamenhof nomis tiun celon de Esperanto?

<6.10>
Ĉu li jam estis kuracisto, kiam li komencis?

<6.11>
Ĉu li kiel kuracisto estis bone pagata kaj riĉa?

<6.12>
Kial Zamenhof kiel eldonisto de la unua Esperanto-libro ne pagis la eldonon mem?

<6.13>
De kio vi scias, ke Zamenhof havis edzinon?

<6.14>
Kia estis lia bopatro?

<6.15>
Kion faris la bopatro?

<6.16>
Kiam do la unua Esperanto-libro povis aperi?

<6.17>
Ĉu Esperanto estis poste lernata de nur malmultaj homoj?


<7.0>
Formu kompletajn frazojn el jenaj vortoj:


<7.1>
(Ludwig Lazarus Zamenhof, elpensi, Esperanto)

<7.2>
(en la 19a jarcento)

<7.3>
(deveni, familio, anoj, Ruso, pasporto, Judo, kulturoo)

<7.4>
(urbo, homo, multa, nacio)

<7.5>
(pensi, ke, komuna, lingvo, solvi, problemo, internacia, komuniki)

<7.6>
(elpensi, lingvo, pli-malpli, neŭtrala)

<7.7>
(junulo, komenci, konstrui, nova)

<7.8>
(Zamenhof, havi, profesio, kuraci)

<7.9>
(kuraci, ankaŭ, homo, povi, pagi)

<7.10>
(tial, havi, mono, sed, bopatro, riĉa)

<7.11>
(unu, libro, aperi, jaro, 1887)

<7.12>
(ekde, multaj, lerni, Esperanto)


<8.0> <Maßangaben>
Temo: Indiko de mezuro

Regulo: La finaĵo -n estas ankaŭ la marko por indiki mezuron
(do la sama kiel por gramatika objekto kaj indiko de direkto).

Ekzempla frazo:
La bofrato estas 33 jarojn aĝa.

"33 jarojn" estas indiko de mezuro: Kiom da jaroj aĝa estas la bofrato? - 33 jarojn!

Informu vin pri detaloj en la gramatiko de tiu ĉi leciono!

Formu nun mem kompletajn frazojn el la sekvantaj vicoj de apartaj vortoj,
uzante nombrovortojn por nombroj.

Ekzemple: (mia, domo, 7,50 m, alta) =>
Mia domo estas sep metrojn kaj kvindek centimetrojn alta.


<8.1>
(haro, pezi, malpli, ol, 1, gramo)

<8.2>
(maŝino, povi, pezi, 300, kilogramo)

<8.3>
(maro, povi, esti, 12.000 m, profunda)

<8.4>
(vojo, preskaŭ, 6,50 m, larĝa)

<8.5>
(nia filo, studi, urbo, 130, kilometro, for, de, familio)

<8.6>
(hieraŭ, mia avo, iri, 2 m, preter mi, sen vidi min)

<8.7> <-ej->
(mia nepo, iri, 3 km, lernejo)

<8.8>
(ludo, kun, tuta, familio, daŭri, hieraŭ, 3, horo, 30, minuto)

<8.9>
(mi, veturi, preskaŭ, 15 km, mia laborejo)

<8.10>
(kuirejo, nia domo, 3,40 m longa, 3,20 m larĝa, 2,60 m alta)

<8.11>
(laŭ, regulo, poŝto, tiu ĉi, letero, ne, rajti, pezi, pli ol, 20, gramo)

<8.12>
(ĉiu, kvara, dimanĉo, bo-gepatroj, inviti, edzino, mi, komuna, tagmanĝo)

<8.13>
(tiu ĉi, skatolo, dolĉaĵo, kosti, 12,75 €)

<8.14>
(en, Italujo, mi, jam, 3, fojo, esti, sed, nur, 1, fojo, viziti, Romo)

<8.15>
(ankaŭ, loke, uzi, telefono, kosti, kelka, mono, tamen, plej ofte, nur, kelkaj, monero)

<8.16> (fiśo, salti, pli ol, 1 m, alte, el, akvo)

<8.17> (mia patrino, naski, mi, 30, tago, antaŭ, dato, kuracisto, diri)

<8.18> (geknaboj, lerni, po, 5, horoj, dum, 1 tago, lernejo)

<8.19> (ĉambro, kosti, po, 30 €, por, persono, nokto)

<8.20> Nun estu atenta:
Mezur-indiko kompreneble ne ricevas la markon -n, se ĝi estas la subjekto aŭ alia frazo-parto,
kiu neniam havas markon.

<8.21> (15 km, estas, longa vojo, laborejo)

<8.22> (alto de Bruno, esti, pli ol, 190 cm)

<8.23> (prezo, skatolo, dolĉaĵo, esti, 12,75 €)

<8.24> (rano, fari, salto, de preskaŭ, 2 m)

<8.25> (37 gradoj, plej, alta, korpa, varmo, sana, homo)

<8.26> (ordinara, letero, ne, rajti, havi, pezo, de, pli, ol, 20 gramoj)


<9.0> <Zeitangaben>
Temo: Indiko de tempo (punktodaŭro)

Indiko de tempo respondas al la demandoj "Kiam?" (tempopunkto) kaj "Kiel longe?" (daŭro).
Oni indikas tempon per "je", "en", "dum", ... aŭ per marko -n, ekzemple:

En la antaŭa ekzerco jam aperis la ekzemploj:

- "Kiam / Kiel ofte miaj bo-gepatroj invitas mian edzinon kaj min al komuna tagmanĝo?"
- "En ĉiu kvara dimanĉo / Ĉiun kvaran dimanĉon ..."

- "Kiel longe daŭris la ludo hieraŭ?"
- "La ludo daŭris hieraŭ
dum tri horoj kaj tridek minutoj / tri horojn kaj tridek minutojn."

Por povi respondi al ĉiaj demandoj pri la tempo, informu vin pri


<9.1> La tempo-unuoj

La temp-unuoj estas:
sekundo, minuto, horo, tago, semajno, monato, jaro, jar-deko, jar-cento, jar-milo,
kaj aliaj.


<9.2> La tagoj de la semajno

La nomoj de la tagoj de la semajno estas tre similaj al la Francaj vortoj:
dimanĉo, lundo, mardo, merkredo, ĵaŭdo, vendredo kaj sabato.


<9.3> La monatoj

La nomoj de la monatoj de la jaro estas tre simplaj por homoj, kiuj konas la Germanajn vortojn:
januaro, februaro, marto, aprilo, majo, junio, julio, aŭgusto, septembro, oktobro, novembro, decembro.


<9.4> <Datum und Tageszeit> <-on->
Indiko de tempopunkto: dato kaj tagotempo

Daton oni indikas kiel en jenaj ekzemplaj frazoj:

La unua [tago] de majo estas ferio en multaj landoj.
Je la unua [tago] de majo / La unuan [tagon] de majo
oni ankaŭ en Hispanujo ne laboras.
La someraj ferioj estas de la dek-kvina de junio ĝis la dudeka de aŭgusto.
La Unua Libro aperis la dudek-sesan de julio mil okcent okdek sep post Kristo.

Tagotempon oni indikas jene:

- Kioma horo estas?
- Estas la sesa [horo] kaj dudek minutoj.

Unu tago daŭras de la nula [horo] ĝis la dudek-kvara [horo].

Nia tagmanĝo ĉiam estas je la dek-dua horo kaj tridek minutoj / ... kaj duona [horo].

Ni ekveturos per nia aŭto je la sepa horo kaj dek kvin minutoj / ... kaj kvarona [horo].
Ni ekveturos per aŭto la okan horon kaj kvardek kvin minutojn / ... kaj tri-kvaronan [horon].


<10.0> <Datum und Tageszeit>
Ekzerca teksto kun diversaj indikoj de tempo, kompletigu la sekvajn frazojn!

Temo: Anonco de Esperanto-kurso


<10.1>
{Vom 3.1. bis 27.3.} okazos Esperanto-kurso en la universitato.
Ĝi estas por freŝaj komencantoj, do sen jamaj scioj de Esperanto.

{Jeden Donnerstag} la instruo havos kvin partojn de duoblaj instru-horoj.
Ĉiu parto daŭros do dufoje tri-kvaronan horon.

<10.2>
La unua parto de instruo ekos je {8:15 Uhr = die 8. Stunde und 15 Minuten},
la dua parto la {10:15 Uhr = 10. Stunde und 15 Minuten}.
Inter la partoj estos paŭzo de {eine halbe Stunde}.

{Nach dem Mittagessen} en la studenta manĝejo
komenciĝos la instruo kun la tria parto je la unua [horo] kaj kvarona [horo],
la kvara parto estos je {3:15 Uhr = die dritte (Stunde) und eine Viertel(stunde)},
kaj la kvina parto same {2 Stunden} poste, do je {5:15 Uhr = die fünfte und eine Viertel[stunde]}.

<10.3>
Instruos profesoro doktoro Robert Hanzen, tre sperta Esperanto-instruisto.
Se vi la tutan tempon ĉe-estis, la kurs-estro pretas,
ekzameni vin post la kurso, kaj poste komunikos skribe, ĉu vi estis sukcesa.

La kurso kostas entute 120 (cent dudek) eŭrojn,
de kiu sumo oni trionon antaŭpagu {1 Woche} antaŭ la komenco.

<10.4>
Bonvolu anonci vin baldaŭ al la suba adreso!
Ju pli frue vi aliĝas, des pli bone, ĉar estas nur dek kvin lokoj.

Adreso:
Prof. (lies: profesoro) d-ro (lies: doktoro) Robert Hanzen,
ret-adreso: <hanzen@uni-urbo.eo>


<10.5>
Bv. respondi la sekvantajn demandojn pri la supra teksto!

Unua demando: En kiuj monatoj okazos la supre anoncita kurso?

Dua demando: Kie okazos la kurso?

Tria demando: Ĉu la kurso estas por jamaj Esperanto-parolantoj?

Kvara demando: En kiu tago de la semajno okazos la kurso?

Kvina demando: Je kioma horo ekos la unua parto de la instruo?

Sesa demando: Dum kiom da partoj oni lernos ĉiun ĵaŭdon?

Sepa demando: Kaj kiel longe daŭros unu parto?

Oka demando: Kiel longa estos la paŭzo inter du partoj?

Naŭa demando: Kie la kursanoj tagmanĝos?

Deka demando: Ĉu instruos iu stultulo?

Dek-unua demando: Kiom kostas la kurso? Ĉu 120 cendojn?

Dek-dua demando: Kio estas la kondiĉo, kiom kaj kiam oni antaŭpagu por la kurso?

Dek-tria demando: Kiom da lokoj havas la kurso?

Dek-kvara demando: Ĉu sufiĉas, se oni anoncas sin maljam post longa tempo?

Dek-kvina demando: Kian eĥon oni ricevos post eventuala ekzameno?


<11.0> Ripeto:
Konstru-radikoj de Esperanto, kiujn vi jam konas

Vi lernis jam tridek tri specialajn vorterojn por konstrui novajn vortojn en Esperanto.
Kiel vi jam scias, "Esperanto en dialogo" nomas ilin "konstru-radikoj",
ĉar ili ne nur estas vorteroj, sed ankaŭ radikoj.
Konstruradikoj povas esti, antaŭsilaboj, sufiksoj.

Antaŭsilaboj estas: bo-, ĉef-, dis-, ek-, fi-, ge-, mal-, mis-, re-
Sufiksoj estas: -aĉ-, -ad-, -aĵ-, -an-, -ar-, -ebl-, -ec-, -eg-, -ej-, -em-, -er-, -estr-, -et-, -id-, -il-, -in-, -ind-, -ism-, -ist-, -obl-, -on-, -uj-, -ul-, -um-

Enmetu nun en la sekvantajn frazojn la ĝustan konstruradikon ĉie (!), kie estas truo, indikata per {?}:


<11.1>
Granda, hejm{?}a seĝo estas seĝ{?}o.

<11.2>
Riĉa homo estas riĉ{?}o.

<11.3>
Por manĝi oni bezonas manĝ{?}on, kaj ĉiuj manĝ{?}oj kune estas la manĝ{?}{?}o.

<11.4>
Malgranda kato estas kat{?}o.

<11.5>
La familio de mia edzo estas mia {?}familio.

<11.6>
Kiam aŭto komencas veturi, tiam ĝi {?}veturas.

<11.7>
Homo, kies profesio estas eduki, estas eduk{?}o.

<11.8>
Via deziro bedaŭr{?}e ne estas plen{?}{?}a.

<11.9>
Iu, kiu ne havas bonan koron, estas {?}bonkor{?}o.

<11.10>
La fratoj kaj fratinoj de mia edzino estas miaj {?}{?}fratoj.

<11.11> <vir- bei Tieren>
La hundino havis tri vir-hund{?}ojn kaj du hund{?}{?}ojn.

<11.12>
Tridek minutoj estas du{?}a horo.

<11.13>
Esperanto estas ne nur pli rapide lern{?}a, sed ankaŭ pli facile instru{?}a ol aliaj fremdaj lingvoj.

<11.14>
La sonoj de muziko venas el la aŭd{?}o, kaj oni parolas en la parol{?}on.

<11.15>
Botelo taŭgas kiel lakt{?}o.

<11.16>
Homo, kiu vivas en urbo, estas urb{?}o.

<11.17>
Libroj aper{?}as en eldon{?}o.

<11.18>
Se vi je la unua fojo ne sukcesas, peti iun pri helpo en {?}facila afero, simple {?}petu lin.

<11.19>
Dum mono estas pag{?}o, lingvo estas komunik{?}o.

<11.20>
Lakto estas senalkohol{?}o.

<11.21> Tre malmulte estas iom{?}e.

<11.22>
Dua ekzempl{?}o de skrib{?}o estas du{?}{?}o.

<11.23>
Kiu ĉiam emas manĝi, estas manĝ{?}{?}o.

<11.24>
Kiu neniam {?}as labori, estas {?}labor{?}{?}o.

<11.25>
La instru{?}o {?}donas en la lern{?}o tekston al ĉiuj lern{?}{?}oj.

<11.26>
Kiam iu agas aŭ parolas kiel {?}ulo, la ĉeestantoj vokas "Fi! Fi!".

<11.27>
Atentu, ke oni facile {?}komprenas vin, se vi elparolas la Esperantan sonon "z" kiel "c"!

<11.28>
Homo, kiu vivas inter kampoj, loĝas en la kamp{?}o kaj do estas kamp{?}{?}o.

<11.29>
Kelkaj fremd{?}oj iras piede preter la multaj vid{?}{?}oj tra la vizit{?}a urbo.

<11.30>
Unu vorto por "punkto de la programo" estas "program{?}o".

<11.31>
La {?}o de iu urbo estas la urb{?}o.

<11.32>
Ĉevalo en malbona stato estas ĉeval{?}o.

<11.33>
La alkohol{?}o rompis la ten{?}on de la glaso.

<11.34>
La instruo de la vegetar{?}o rekomendas, manĝi nur vegetare.


<12.0>
Formu frazojn per "Kiam - tiam"

Ekzemple:
(vol, telefon) (ĉiam, hav, nur, malĝust, moner)
=> Kiam oni volas telefoni, tiam oni ĉiam havas nur malĝustajn monerojn.


<12.1>
(vintr) (varm, dom, bon)

<12.2>
(parenc, vizit) (mi, ĝoj)

<12.3>
(vund, fingr) (malĝoj)

<12.4>
(mi, dorm, lit) (surhav, noktovest)

<12.5>
(oni, demand) (oni, ricev, respond)

<12.6>
(lakt, en, botel, varm) (beb, pov, trink)

<12.7>
(patr, lud, kun, beb) (ĝi, ridet)

<12.8>
(bopatrin, salt, kriant) (Hugo, rid)

<12.9>
(bopatrin, Hugo, bat) (li, fal, plank)

<12.10>
(Hugo, dir, al, bopatrin, ke, tuj, for-ir, el, dom) (ankaŭ, edzin, for-ir)

<12.11>
(Zamenhof, est, jun) (loĝ, en, urb, viv, an, mult, naci)

<12.12>
(Zamenhof, est, kuracist) (kurac, ankaŭ, hom, kiu, ne, mult, mon)

<12.13>
(Zamenhof, ne pov, pag, unua, Esperant, libr) (bopatr, pag)

<12.14>
En kiuj frazoj taŭgas ankaŭ "se"?
En kiuj certe ne?
Ĉu vi povas diri, kial (ne)?


<13.0> <indirekte Rede>
Ripeto: Rekta kaj nerekta paroloj

El frazo kun rekta parolo formu frazon kun nerekta parolo.
Atentu la tempon!

Ekzemploj:

Toni diris: "Tio estas malbona." =>
Toni diris, ke tio estas malbona. (im Deutschen: ... sei)

Hugo diras: "Bopatrino, tuj for-iru el nia domo!" =>

Hugo vokas kolere, ke lia bopatrino tuj for-iru el ilia domo. (im Deutschen: ... solle)

Kaj nun estas via vico:


<13.1>
Hieraŭ mi demandis al Esperanto-amiko: "Ĉu vi jam konas mian novan Esperanto-vortaron?" =>
Hieraŭ mi demandis al Esperanto-amiko, ĉu ...

<13.2>
La edzino de Hugo diris: "Tiam ankaŭ mi for-iros el la domo!" =>
La edzino de Hugo diris, ke ...

<13.3>
Hugo pensis: "La bopatrino estas vundita, ĉar śi tuśis la hejtilon." => ...

<13.4>
Hugo ne timis: "Mi ricevos kruelajn dolorojn, post kiam mi manĝis malfreŝan kukon." => ...

<13.5>
Duonan horon antaŭe mi aŭdis: "La telefono eksonas." => ...

<13.6>
Kiam mi venis hejmen, mi vidis: "Mia patro jam venis kaj sidas en la kuirejo." => ...

<13.7>
Morgaŭ mia edzino certe repetos min: "Bv. meti la manĝilaron sur la tablon!" => ...


<13.8>
Nun al pli alta nivelo! Formu rekte frazojn kun nerekta parolo:

<13.9>
La eta knabo kritikis, ke (familio, ne, povi, pagi, poŝtelefono, por, li). => ...

<13.10>
Mia amiko komunikis al mi, ke (li, morgaŭ, veni, en, nia, urbo).

<13.11>
Lia edzino ne povis informi Hugon, ke (kuko, ne, plu, freŝa).

<13.12>
Zamenhof pensis, ke (per, neŭtrala, lingvo, povi, helpi, al, homaro).

<13.13>
La gepatroj deziris, ke (Bruno, havi, ne tro, longa, hararo).

<13.14>
Mia bopatro scias, ke (li, baldaŭ, havi, multa mono).

<13.15>
Hugo ŝercis, ke (unu, varmega, hejtilo, ne, kaŭzi, varma, somero).

<13.16>
Hugo kriis fine, ke (Toni, ĉiam, diri, nur, "Tio estas bona" kaj "Tio estas malbona").

<13.17>
Mi petas vin, ke (vi, veni, al, nia, sekvanta, Esperanto-kurso).


<14.0> <-ig-> <-iĝ-> <Gebrauch von -ig- und -iĝ->
La sufiksoj -ig- kaj -iĝ-

La signifo de la konstru-radiko -ig- estas 'machen', 'veranlassen' .
La signifo de la konstru-radiko -iĝ- estas 'werden', 'in einen Zustand übergehen’ .

La misa reago de Hugo igis lian bopatrinon, bati lin.
Per ĉiutaga apliko dum multaj jaroj Esperanto iĝis vera lingvo.


Facila estas la uzo de -ig- kaj -iĝ- malantaŭ radikoj, kiuj ne estas verboj:
doktoro: doktorigizum Doktor machen doktoriĝiDoktor werden
tago:tagigizum Tag machen tagiĝiTag werden
blanka:blankigiweißmachen blankiĝiweiß werden
bona:bonigigut machen boniĝigut werden
for:forigientfernen foriĝiverschwinden
tro:troigiübertreiben troiĝiÜberhand nehmen
unu:unuigivereinen unuiĝisich vereinen
al:aligihinzufügen; anschließen aliĝisich anmelden
kun:kunigizusammenfügen kuniĝisich zusammenfinden
ek-:ekigistarten ekesti = estiĝientstehen (nicht: *ekiĝi)


Malfacila estas la uzo de -ig- kaj -iĝ- malantaŭ radikoj, kiuj estas verboj.

Unue oni devas scii, ĉu la verbo povas havi objekton (tiam la verbo estas transitiva),
aŭ ĉu la verbo ne povas havi objekton (tiam la verbo estas netransitiva).
Bedaŭrinde estas malfacile, lerni por ĉiu nova verbo, ĉu ĝi estas transitiva aŭ netransitiva.


Regulo 1:
Se verbo estas transitiva, tiam ĝia netransitiva formo havas la sufikson -iĝ-:

"Kiam mia patrino naskis min, mi naskiĝis."

Regulo 2:
Se verbo estas netransitiva, tiam ĝia transitiva formo havas la sufikson -ig-:

"Mia onklo mortis, ĉar tro da alkoholo mortigis lin."


Pliaj ekzemploj:
komenci(etw.) beginnen(transitiva)  komenciĝi (selbst) beginnen(netransitiva)
finibeenden(transitiva)   finiĝienden(netransitiva)
nominennen(transitiva)   nomiĝiheißen(netransitiva)
rompikaputt machen(transitiva)   rompiĝikaputt gehen(netransitiva)
solvilösen(transitiva)   solviĝisich lösen(netransitiva)
falifallen(netransitiva)   faligifällen(transitiva)
sidisitzen(netransitiva)   sidigisetzen(transitiva)
staristehen(netransitiva)   starigistellen(transitiva)
daŭridauern(netransitiva)   daŭrigiandauern lassen, fortsetzen(transitiva)
kuŝiliegen(netransitiva)   kuŝigilegen(transitiva)


Bv. legi pli pri la sufiksoj -ig- kaj -iĝ-, unue en la vortaro kaj due en la gramatiko.

Trie enmetu la sufiksojn -ig--iĝ- - aŭ neniun konstru-radikon! - en la sekvantajn frazojn.
(Se temas pri verbo, apliku la suprajn regulojn.)


<14.1>
Profesoro povas doktor{?}i studinton, kiu do doktor{?}as.

<14.2>
Komplet{?}u la frazojn, por ke ili komplet{?}u!

<14.3>
{?}i patro premas ne, esti patro tamen tre.

<14.4>
La laboro daŭr{?}u kvar duoblajn horojn, do daŭr{?}u ĝin!

<14.5>
La instruisto komenc{?}as la instruhoron; ĝi komenc{?}as je la 9a.

<14.6>
Tiu ĉi afero, kostonta duoblan sumon, devas nun fin{?}i; mi dev{?}os iun, fin{?}i ĝin.

<14.7>
Se vi duobl{?}os niajn kostojn, vi duon{?}os nian monon.

<14.8>
Bv. skani la kurs-anoncon kaj pend{?}u ĝin al la muro!

<14.9>
Bonvolu sid{?}i vin! / Bonvolu eksid{?}i! / Sid{?}u!

<14.10>
Kiel vi nom{?}as vin? Kiel vi nom{?}as?

<14.11>
Bv. star{?}i la botelon sur la tablon!

<14.12>
Se ne sufiĉe frue multaj personoj al{?}os al la kurso, oni nul{?}os ĝin.

<14.13>
Kiu jam gast{?}is ĉe Esperantistoj, ankaŭ mem volonte gast{?}os aliajn.


<15.0>
Ŝercbildo:
La amato sub la lito

Diru, kion oni vidas sur la ŝercbildo, kio ĵus okazis kaj kio ĝuste nun okazas!

Sublitulo
"Por vi, via edzino!"

Oni vidas:
<15.1>
(lit, ĉe-est, vir, virin, verŝajn, geedz)

<15.2>
(ili, ne, dorm)

<15.3>
(edzin, bel, apenaŭ, vestit, mallong, noktovesto)


Ĵus okazis:
<15.4>
(subit, telefon, ekson)

<15.5>
(edzin, tuj, pren, telefon, aŭdil, demand, kiu, telefon)

<15.6>
(Post kiam, aŭskult, respond, dir, "Por vi, via edzino")

<15.7>
(edz, kompren, nenio)

Ĝuste okazas:
<15.8>
(jen, ven, mano, kun, part, de, noktovest, de sub, lit, pren, telefon, aŭdil)

<15.9>
(Do, klar, ke, sin kaŝ, amato, tie, kaj, ke, edzin, ties, amatin)

<15.10>
(edz, hav, grandeg, okul, ĉar, sent, fort, ŝok)


<16.0>
Problemoj, eldoni propran verkon de literaturo


<16.1>
Ĉu vi volas, ke libro, verkita de vi, havu sukceson?
Se jes, tiam vi devos solvi tri ĉefajn problemojn.

Verki la libron, estas nur la unua problemo, malfacila, klare:
unue vi devas elekti interesan temon.
Se la temo rilatas al iu scienco, vi devas esti sperta en tiu fako ktp.

<16.2>
Post kiam vi verkis la tekstojn, komenciĝas la dua problemo: produkti la libron.
Tre malfacila, klare: unue vi serĉas eldonejon.
Vi estas bonŝanca kaj trovas iun, al kiu vi do portas vian verkon.
Sed la eldonisto konsilas al vi, plian fojon redakti aŭ tute ŝanĝi partojn,
kaj vi povas perdi multan tempon, ĝis kiam vi ambaŭ konsentas.
Restas presi la libron por produkti ĝin, sed ne pensu, ke tio estas la fino.

<16.3>
La tria kaj plej granda problemo estas, vendi la libron, kaj kredu: tio estas ege malfacila.
Nome, komerci signifas militi. Ĉiuj aliaj eldonejoj kaj libroj estas la malamiko,
dum vi per ĉia maniero donas al sufiĉe multaj homoj la certecon,
ke nur via libro havas la plej altan valoron por legi ĝin.

<16.4>
Tamen komprenu bone:
Via celo fakte estas, ke la homoj aĉetu vian libron, ne, ke ili ankaŭ legu ĝin!
Ankaŭ mi havas tre multajn librojn en miaj ŝrankoj, kiujn mi neniam legis.
Kelkaj estas en Esperanto, kiun mi iam volis lerni ...


<17.0>
Respondu la sekvantajn demandojn pri la supra teksto:


<17.1>
Kiom da ĉefaj problemoj oni devas solvi, ĝis kiam mem verkita libro havos sukceson?

<17.2>
Kio estas la unua problemo?

<17.3>
Kia oni devas esti, se la libro havas temon el iu scienco?

<17.4>
Kio estas la dua problemo?

<17.5>
Kion oni devas unue serĉi?

<17.6>
Kiel povas reagi la eldonisto?

<17.7>
Kio estas la tria problemo?

<17.8>
Kiu problemo kaŭzas la plej malfacilan laboron?

<17.9>
Kion signifas komerci per mem verkita libro?

<17.10>
Kion oni diru al homoj, kiujn la libro ŝajne iom interesas?

<17.11>
Kion iuj, aĉetinte la libron, eble tamen ne faros per ĝi?


<18.0>
Ekzerca dialogo kun indikoj de daŭro kaj de tempopunktoj (dato kaj tagotempo),
kompletigu la sekvantajn frazojn!

Temo: La horaro de ĉiutaga Esperanto-kurso


<18.1>
Kiel longe vi jam lernas Esperanton?

Mi lernas Esperanton {seit 3 Jahren}, do dum sufiĉa tempo.
Unue mi ĉe-estis en intensa por-komencanta kurso, {vom 3.2. bis zum 9.2.}.
Mi memoras, ke mi jam aliĝis {4 Wochen} antaŭe, por esti certa, ke mi ricevos lokon.

Do, tiu kurso daŭris {eine ganze Woche}!
Tiam oni devas esti sufiĉe lernema.

Jes, nur se oni dum la komenca parto lernas {jeden Tag}, tiam oni sufiĉe rapide progresas.

Vi tute pravas. Se oni nur unufoje en la semajno lernas Esperanton,
tiam oni {die Woche danach} jam forgesis ĉion.


<18.2>
Ĉu la kurso daŭris ankaŭ {den ganzen Tag}?

Ne, tio fakte tro streĉus.
Jen la ĝenerala skemo de nia kursa ĉiutago:
Ni komencis ĝin la {8 Uhr} kaj finis ĝin la {12 Uhr}, apenaŭ kun paŭzoj.
{Nach dem Mittagessen} ni estis ĉiam tre lacaj kaj iris hejmen.
Sed hejme mi ripetis kaj re-studis tion, kion ni lernis.

Do, vi lernis ĉiutage {4 Stunden}, nome {von 8 bis 12 Uhr}.
Bona metodo!


<18.3>
Kaj ekde kiam vi bone parolas kiel nun?

Mi pensas, ke mi {nach 1 Jahr} parolis sufiĉe bone.

Ne diru! Ĉu nur {1 Jahr danach}? Tiam vi vere havas grandan sperton por lerni lingvojn.

Eble, mi ne scias.
Estas simple tiel, ke Esperanto estas lernebla kun pli alta rapideco ol aliaj fremdaj lingvoj.

Interese, mi komprenas. -
Kioma horo estas nun?

Estas nun {18:35 Uhr}.

Ĉu jam? Ho, pardonon, tiam mi devas iri. Ĝis la revido!

Ĝis revido!

<19.0>
Kompletigu la sekvantajn frazojn por ripeti la novajn vortojn!


<19.1a>
(La respondanto "Hugo" estu viro!)

Saluton, Hugo! {Wie} vi fartas?
Saluton, Toni! Mi fartas ne {allzu} bone.
{Warum} ne, amiko mia? Bonvolu diri al mi.
Mi estas tre {traurig}, ĉar mi ne certas pri unu {Sache}.
{Über} kiu afero vi parolas? Diru al mi.
Hieraŭ mi ricevis fortan {Schock}.
{Was} ŝokis vin?
Mi {lag} kun mia edzino en la lito.
Hm, tre {persönliche} afero, kiun vi komunikas al mi. Sed {mach weiter}!
Jen la telefono {ertönte}.
Kaj ĉu vi {deshalb} ricevis ŝokon? Kiu {rief an}?
Estis la edzino de Bruno. Ĉu vi eble {kennst} lin?
Ne, ĉu estas amiko {von dir}?
Ne, Bruno kaj lia edzino {wohnen} en la domo apud nia.
Mi komprenas. Kaj kial lia edzino {hat angerufen}?
Por paroli kun {ihrem} edzo.
Ĉu kun sia edzo? Vi {sicherlich} ridis, ĉu ne?
Mi ne {lachte}, ĉar ŝokis min, ke ŝia edzo kuŝis sub {unserem} lito.
Ne diru!! Kaj {wie} vi eksciis tion?
Per tio, ke mia edzino donis al li la {Apparat}, kio duobligis mian {Schock}.
Ĉu via edzino sciis, ke li kuŝas {unter} via lito?
Jes, kaj tial mi nun estas {unsicher}.
Pri kio vi tiam {noch} estas malcerta?
Ĉu Bruno estas la amato de mia edzino {oder nicht} ...

<19.1b>
(La respondanto "Hugo"estu viro!)

Saluton, Hugo! Kiel vi {geht es}?
Saluton, Toni! Mi fartas ne tro {gut}.
Kial ne, amiko mia? {Bitte} diri al mi.
Mi estas tre malĝoja, ĉar mi ne certas {über} unu afero.
Pri kiu {Sache} vi parolas? Diru al mi.
{Gestern} mi ricevis fortan ŝokon.
Kio {hat schockiert} vin?
Mi kuŝis kun mia edzino en la {Bett}.
Hm, tre persona afero, kiun vi {mitteilst} al mi. Sed daŭrigu!
{Da} la telefono eksonis.
Kaj ĉu vi tial {erhieltst} ŝokon? {Wer} telefonis?
Estis la {Ehefrau} de Bruno. Ĉu vi {vielleicht} konas lin ?
Ne, {ist es} amiko de vi?
Ne, Bruno kaj lia edzino {wohnen} en la domo apud nia.
Mi komprenas. Kaj {warum} lia edzino telefonis?
{Um ... zu} paroli kun sia edzo.
Ĉu kun {ihrem} edzo? Vi certe {hast gelacht}, ĉu ne?
Mi ne ridis, ĉar {[es] schockte} min, ke {ihr} edzo kuŝis sub nia lito.
{Sag bloß}! Kaj kiel vi {erfahren = zu wissen beginnen} tion?
{Dadurch}, ke mia edzino donis al li la aparaton, kio {hat verdoppelt} mian ŝokon.
Ĉu via edzino sciis, ke li {lag (Zeitform wie bei indirekter Rede)} sub via lito?
Jes, kaj tial mi nun estas {unsicher}.
{Worüber} vi tiam ankoraŭ estas malcerta?
Ĉu Bruno estas la {Liebhaber} de mia edzino aŭ ne ...

<19.2a>
Ĉu vi {kannst} diri al mi, de kie {kommt} Esperanto?
{Natürlich}! Ĝin {hat ausgedacht} unu homo, nome Ludwig Lazarus Zamenhof.
Ĉu {ein einziger} homo elpensis la tutan lingvon?
Ne la {ganze} lingvon, sed la {Anfang}. Lingvo ĉiam estas senfina.
En kiu {Jahrhundert} Zamenhof vivis?
Li vivis en la {neunzehnten} jarcento.
Kaj por kio tiu lingvo {sollte taugen}?
Li pensis, ke Esperanto taŭgu kiel {internationales} komunikilo.
Kial li ne {hat genommen} alian lingvon?
Ĉar la internacia komunikilo estu {neutral}.
Kial {nicht neutrale} lingvo estas malbona?
La homoj, kiuj povas paroli sian {Muttersprache}, estas tiam superuloj,
kaj la aliaj sentas sin subuloj. Tiam oni ofte estas {Feinde}.
Mi komprenas. Tiam neŭtrala lingvo {mehr} taŭgas.
Ĉu Zamenhof estis lingvisto?
Ne, li estis kuracisto, sed li kaj ankaŭ lia patro kaj lia {Großvater} sciis multe pri lingvoj.

<19.2b>
Ĉu vi povas diri al mi, {woher} venas Esperanto?
Kompreneble! {Es} elpensis unu homo, {nämlich} Ludwig Lazarus Zamenhof.
Ĉu unu homo {hat ausgedacht} la tutan lingvon?
Ne la tutan lingvon, {aber} la komencon. Lingvo ĉiam estas {ohne Ende}.
En kiu jarcento Zamenhof {hat gelebt}?
Li vivis en la dek-naŭa {Jahrhundert}.
Kaj por kio {diese} lingvo taŭgu?
Li pensis, ke Esperanto taŭgu kiel internacia {Verständigungsmittel}.
Kial li ne prenis {eine andere} lingvon?
Ĉar la internacia komunikilo {sollte sein} neŭtrala.
{Warum} neneŭtrala lingvo estas malbona?
La homoj, {die} povas paroli {ihre} gepatran lingvon, estas tiam {Überlegene},
kaj la aliaj sentas sin {Unterlegene}. Tiam oni ofte estas {Feinde}.
Mi komprenas. Tiam neŭtrala lingvo pli taŭgas.
Ĉu Zamenhof estis {Sprachwissenschaftler}?
Ne, li estis {Arzt}, sed li kaj ankaŭ lia patro kaj lia avo sciis multe {über} lingvoj.

<19.3a>
Saluton, Hugo! Ĉu {alles} en ordo {zu Hause}?
Jes, ĉio en ordo. Mi havas nur {etwas} da doloroj.
Kaj ĉu vi scias, kio {verursacht} la dolorojn?
Jes, mi manĝis grandan {Kuchen}, kaj ĝi ne plu estis {frisch}.
Stultulo! Ĉu via edzino ne diris, ke vi tion ne {machen sollst}?
Ŝi ne povis, ĉar ŝi {nicht mehr} estis en la domo.
Ŝi hieraŭ foriris kaj ne {ist zurückgekommen}.
Ne diru! Ĉu ŝi havis kaŭzon por {wegzugehen}?
Ne. Eble ŝi {fand} mian deziron ne agrabla, ke mia bopatrino {nicht mehr} loĝu kun ni.
Ekde kiam vi estas kontraŭ via bopatrino?
{Seit} tiam, kiam ŝi batis min tiom {stark}, ke mi falis sur la plankon.
Batoj inter {Verwandten}! Ĉu vi eble {vorher} tro akre kritikis ŝin?
Tute ne, mi nur ege {habe gelacht}.
Tion mi ne komprenas. Kio estis {so sehr} ridinda? {Weshalb} vi ege ridis?
Ĉar mia bopatrino, tuŝinte varmegan {Heizkörper}, faris {schreiend} grandajn saltojn {wegen} siaj dolorantaj {Finger}.
Malbonkorulo! Kaj vi diras, ke {alles} estas en ordo hejme!
Hejme {ja} ĉio estas en ordo, {nur} kun mi ne: Mi sentas iom {(an)} doloroj ...

<19.3b>
Saluton, Hugo! Ĉu ĉio {in Ordnung} hejme?
Jes, {alles} en ordo. Mi havas nur {ein wenig Schmerzen}.
Kaj ĉu vi scias, {was} kaŭzas la dolorojn?
Jes, mi manĝis {einen großen} kukon, kaj ĝi ne plu estis freŝa.
{Dummkopf}! Ĉu via edzino ne diris, ke vi {das} ne faru?
Ŝi ne {konnte}, ĉar ŝi {nicht mehr} estis en la domo.
Ŝi hieraŭ {ging weg} kaj ne revenis.
{Sag bloß}! Ĉu ŝi havis kaŭzon {um wegzugehen}?
Ne. Eble ŝi trovis mian {Wunsch} ne {angenehm}, ke mia bopatrino ne plu loĝu kun ni.
{Seit wann} vi estas {gegen} via bopatrino?
Ekde {damals, als} ŝi batis min {so überaus} forte, ke mi falis sur la {Fußboden}.
{Schläge} inter parencoj! Ĉu vi eble antaŭe tro {scharf} kritikis ŝin?
{Überhaupt nicht}, mi nur ege ridis.
{Das} mi ne komprenas. Kio estis tiom {lächerlich}? Kial vi {überaus (heftig)} ridis?
Ĉar mia bopatrino, {berührt habend} varmegan hejtilon, faris kriante grandajn {Sprünge} pro siaj {schmerzenden} fingroj.
{Herzloser Mensch}! Kaj vi diras, ke ĉio estas en ordo {zu Hause}!
Hejme ja {alles} estas en ordo, nur {mit mir} ne: Mi sentas iom da {Schmerzen} ...

<19.4a>
Bonan tagon, sinjorino! Mi vidas, ke vi vendas librojn {hier}.
Bonan tagon, sinjoro! Jes, mi havas multajn librojn.
Hm, ili {sehen aus} sufiĉe similaj.
Tio ĉi estas klara, estas ja nur ekzempleroj de {desselben} libro.
Kial vi ne havas {verschiedene} librojn por elekti?
Vi devas {wissen}, tio estas mia libro, mi mem produktis ĝin.
Ho, interese! Mi tamen serĉas specialan libron, por miaj {Mahlzeiten}.
Ĉu eble pri {Vegetarismus}? En mia libro temas pri vegetarismo.
Ne, la libro, kiun mi {suche}, havas por mi altan valoron.
Mia libro ja havas altan valoron. Estas tiom malfacile, {herausgeben} libron.
Ĉu vere? Oni skribas ĝin, iras al {Verlag}, tiu presas kaj {verkauft}.
Kie estas la problemo?
Ho, vi ne scias. Unue mi devis trovi {irgendeinen} eldoniston.
Kaj tiam komenciĝis la problemoj: {redigieren}, ŝanĝi, ktp. sen fino.
Kaj poste mi devis mem aĉeti ĉiujn {Exemplare} kaj vendi ilin.
En ordo, mi ja vidas, ke vi tre bone sukcesis. Via libro ne estas {dick}, ĉu ne?
Ĉu dika? La {Inhalt} estas grava, mi verkis la libron kun mia koro, pro amo al la {Menschheit}.
{Zehn} centimetrojn aŭ unu centimetron dika ... tio estas por mi tute egala.
Por mi ne, mi preferas libron, kiu estas nur unu {Zentimeter} dika.
Ho, vi volas tre atente legi paĝon post {Seite}, festi {direkten} renkonton kun la literaturo.
Kredu aŭ ne, tiam mia libro estas bonega por vi, kaj ĝuste unu centimetron dika.
Tre bone! Tiam mi {nehme} ĝin. Jen la mono!
Dankon, jen via ekzemplero! Kaj multan {Vergnügen}!
Tion mi certe havos. Ĝi faros miajn manĝojn multe pli {angenehm}.
Ĉu vi kutime {lesen}, dum vi manĝas?
Ne, {es geht um} la tablo en mia salono. Ĝi ne bone staras.
Mi ne komprenas. Kiel rilatas mia libro al via {Tisch}?
Vidu, la tablo havas kvar {Füße}, kaj unu el ili estas unu centimetron tro mallonga.
Mi ne komprenas plu ...
Se la tablo daŭre movas sin pro la tro {kurzen} piedo,
tiam la {Speise} eble falas sur la teron, kaj tion mi ne volas.
Tial mi metas vian libron ...
Vi {tun} mian libron ... !!!
... sub la tro mallongan piedon de la tablo. Via libro estas {stabil, wörtlich: stark} kaj povas porti la pezon de la tablo.
Tiel la libro fakte havas {höchsten} valoron por mi.
La verko, en kiu batas mia {Herz}! Uzata kiel {Abfall} el papero!
For vi fiulo de {Kultur}!!! Aŭ mi montros al vi, por kio mia forta libro taŭgas ankaŭ!

({Der Käufer (= gekauft Habende)} de la libro kuras for.)


<19.4b>
Bonan tagon, sinjorino! Mi vidas, ke vi {verkaufen} librojn tie ĉi.
Bonan tagon, sinjoro! Jes, mi havas multajn librojn.
Hm, ili aspektas sufiĉe {ähnlich}.
Tio estas klara, estas ja nur {Exemplare} de la sama libro.
Kial vi ne havas diversajn librojn por {auswählen}?
Vi devas scii, tio ĉi estas mia libro, mi mem {habe hergestellt} ĝin.
Ho, interese! Mi tamen {suche} specialan libron, por miaj manĝoj.
Ĉu eble pri vegetarismo? En mia libro {geht es um} vegetarismo.
Ne, la libro, kiun mi serĉas, havas por mi altan {Wert}.
Mia libro ja havas altan valoron. Estas tiom {schwierig}, eldoni libron.
Ĉu vere? Oni skribas ĝin, iras al eldonejo, tiu {druckt} kaj vendas.
Kie estas la problemo?
Ho, vi ne scias. Unue mi devis trovi iun {Herausgeber}.
Kaj tiam {begannen} la problemoj: redakti, {ändern}, ktp. sen fino.
Kaj poste mi devis mem {kaufen} ĉiujn ekzemplerojn kaj vendi ilin.
En ordo, mi ja vidas, ke vi tre bone {Erfolg hatten}. Via libro ne estas dika, {nicht wahr}?
Ĉu dika? La enhavo estas {wichtig}, mi verkis la libron kun mia {Herz}, pro {Liebe} al la homaro.
Dek centimetrojn aŭ unu centimetron dika ... tio estas por mi tute {gleichgültig}.
Por mi ne, mi {ziehe ... vor} libron, kiu estas nur unu centimetron dika.
Ho, vi volas tre {aufmerksam} legi paĝon post paĝo, festi rektan {Begegnung} kun la literaturo.
Kredu aŭ ne, tiam mia libro estas {ausgezeichnet} por vi, kaj {genau} unu centimetron dika.
Tre bone! Tiam mi prenas ĝin. Jen la {Geld}!
Dankon, {hier ist} via ekzemplero! Kaj multan plezuron!
Tion mi certe havos. Ĝi faros miajn {Mahlzeiten} multe pli agrablaj.
Ĉu vi {gewöhnlich} legas, dum vi manĝas?
Ne, temas pri la tablo en mia {Wohnzimmer}. Ĝi ne bone staras.
Mi ne komprenas. Kiel {hat einen Bezug} mia libro al via tablo?
Vidu, la tablo havas {vier} piedojn, kaj unu el ili estas unu centimetron tro mallonga.
Mi ne komprenas {weiterhin} ...
Se la tablo daŭre {bewegt} sin pro la tro mallonga piedo, tiam la manĝaĵo eble falas {auf den Boden}, kaj tion mi ne volas.
Tial mi {tue} vian libron ...
Vi metas mian libron ... !!!
... sub la tro mallongan piedon de la tablo. Via libro estas forta kaj povas {tragen} la {Gewicht} de la tablo.
Tiel la libro fakte havas plej altan {Wert} por mi.
La verko, en kiu {schlägt} mia koro! {Benutzt} kiel rubo el papero!
For vi {Strolch, wörtlich: (sittlich) übler Mensch} de kulturo!!! Aŭ mi montros al vi, por kio mia forta libro taŭgas ankaŭ!

(La aĉetinto de la libro {läuft weg}.)


Wörterbuch Esp.-Deutsch: a... al.. an.. ar.. b... bo.. c... ĉ... d... di.. do.. e... ek.. er.. f... fi.. fr.. g... ĝ... h... ĥ... i... in.. io.. j... ĵ... k... ki.. kl.. kon.. kr.. ku.. l... li.. m... me.. mo.. n... ni.. o... p... pe.. po.. pr.. r... ri.. s... se.. si.. so.. su.. ŝ... t... ti.. to.. u... v... vi.. vo.. z...
Wörterliste Deutsch-Esp.: Hinweise A.. B.. C.. D.. E.. F.. G.. H.. I.. J.. K.. L.. M.. N.. O.. P.. Q.. R.. S.. T.. U.. V.. W.. X Y Z..
Startseite Grammatik Lektion 4 Lektion 5 Übersetzungen zu Lektion 5 Grammatik zu Lektion 5 Lektion 6