Esperanto-Kurs, Esperanto en dialogo, Lektion 6
Titelillustration: Dirk Wieczorek

Aussprache Grammatik Lektion 5 Lektion 6 Übersetzungen zu Lektion 6 Grammatik zu Lektion 6 Lektion 7

Lektion 6 / leciono ses


Die allgemeine Grammatik haben Sie in den ersten fünf Lektionen gelernt. Jetzt fehlen noch eine Reihe von wichtigen weiteren Affixen (im Esperanto: Bildungswurzeln) und Funktionswörtern (Präpositionen, Konjunktionen, Tabellwörtern, usw.)

Da heutzutage besonders viele Studenten Esperanto lernen, ist es nicht verwunderlich, dass in dieser Lektion einiges aus dem Studentenalltag vorkommt.

Außerdem brauchen Sie Internet-Fachwörter, um im Netz mit anderen Esperanto-Lernenden und -Sprechenden zu plaudern. Ein Chat heißt z.B. "babilejo" (wörtlich: 'Plauderort').


<1.0>
El mia vivo kiel studento


<1.1>
Saluton! Permesu, ke mi prezentu min.
Mia nomo estas Birgit Lange. Hodiaŭ mi volas babili al vi pri mia vivo kiel studento.
Ĉar mia familio, kun unu frato kaj unu fratino, vivas en fora vilaĝo,
ni loĝas dise, ĉar mi studas en la universitato de la malproksima ĉef-urbo.


<1.2>
Miaj gepatroj pagadas mian studon, tial mi estas kvazaŭ memstara.
Mi havas sufiĉan monon por viv-teni min kaj ne devas samtempe labori.

"Labori" signifas tie ĉi: "labori per la manoj", "permane labori", "manlabori", ĉar mi jes ja laboras:
Mi estas studento, do, mi laboras ja per la kapo, aŭ, por esti pli preciza: per mia cerbo.


<1.3> <-end-> <-ik->
El la sciencoj min ĉiam jam plej interesis lingviko.
Tial mia ĉefa fako estas ĝenerala lingviko, ĉar mi volas iĝi lingvisto.
Krom lingviko mi studas la Germanan kaj la Francan lingvojn.
La duono de mia studo pasis rapide.
Mi estas nun jam en la sepa semestro, sed ĝis la ekzameno estas ankoraŭ multo farenda.
Mi supozas, ke mi bezonos unu kaj duonan jaron pli.
La antaŭ-ekzamenon tamen mi jam trapasis sukcese.


<1.4>
Ordinara labortago de mi pasas jene:
En la mateno, je la sepa horo, vekas min mia laŭta horloĝo, frue, tro frue, mi trovas ĉiam.
Poste mi lavas min per duŝo; la malvarma akvo viŝas la dormon el miaj okuloj.
Mi matenmanĝas nur malmulte, kutime nur iom da pano, sur kiun mi ŝmiras margarinon,
por ke la pano ne estu tro seka, kaj trinkas du plenajn tasojn da varmega kafo. Tiam mi estas jam sata.
Antaŭ ol for-lasi la domon, mi metas miajn krajonojn, kajerojn kaj librojn en mian tekon,
kaj ŝlosas la ĉambron.


<1.5>
Poste mi prenas mian biciklon el la koridoro de la kelo kaj biciklas al la universitato.
Se ne blovas tro forta vento kaj ne falas pluvegoneĝo, mi preferas iri per biciklo ol veturi en buso,
ĉar la busoj haltas tro for de mia loĝejo, kaj aŭton mi ne havas.
Alveninte en la universitato mi unue salutas studentajn kamaradojn kaj babilas kun ili iom.
Sed baldaŭ komenciĝas aro de lekcioj.


<1.6>
Pli ol duono de mia studo estas ege interesa, tiel ke kelkaj lekcioj povas esti eĉ foja plezuro.
Aliaj, tion mi devas konfesi, estas sufiĉe malfacilaj, kvankam mi en la lekciejo tre atentas.
Dum la paŭzo je la tagmezo mi kutime restas en la universitato kaj tagmanĝas en la studenta manĝejo.


<1.7> <-op->
Je la posttagmezo mi prenas la liston kun ĉio. kio la saman tagon ankoraŭ estas farenda.
Unue mi iras al la universitata biblioteko por kolekti la legendajn librojn kaj kopii kelkajn artikolojn.
Povas okazi kroma ekzerco, ekzemple kurso de fremda lingvo.

Poste mi restas ankoraŭ kun aliaj studentoj en la universitato,
sed ni lernas kutime ne unuope, sidante ofte duopetriope kune, diskutante laŭte, kaj
cerbumante pri iuj specialaĵoj el la lekcioj.


<1.8>
Fine mi iras hejmen por legi la paĝojn de la kopiitaj artikolojtajpi iom, ĝis kiam vesperiĝas.
Post kiam mi vespermanĝis, mi ne nepre havas libertempon,
ĉar mi devas ofte ankoraŭ tralabori la novan materialon, lerni kaj skribi, foje ĝis ĉirkaŭ noktomezo.

Tia estas mia ĉiutago.
Mi trovas entute: studi ne estas ĉiam nur agrable kiel suĉi mielon,
sed oni ne bezonas kompati min.
Ĝenerale mi estas kontenta malgraŭ foja malbonŝanco.
Mi simple esceptas tiajn malfacilaĵojn, ĉar ĉiu devas porti sian pakon en la vivo.


<2.0>
Demandu alian personon per la subaj demandoj:


<2.1>
Kio Birgit estas?

Ĉu la loĝloko de ŝia familio estas malproksima de ŝia loĝejo?

Kiom da gefratoj havas ŝi?

La kioma infano estas ŝi laŭ aĝo?

Ĉu ŝiaj gepatroj malpermesas al ŝi manlabori?


<2.2>
Kiun ĉefan fakon Birgit studas?

Kio ŝi nome volas iĝi?

En la kioma semestro estas ŝi?

Ĉu ŝi jam pasis tra la ekzameno?

Post kiom da jaroj Birgit povos fini sian studon?


<2.3>
Kiu aparato vekas la studentinon kutime en labortago?

Ĉu la laŭta horloĝo de Birgit vekas ŝin en la frua mateno, tagmezoposttagmezo,
kaj je la kioma horo precize?

Ĉu ŝi opinias, ke la vekhorloĝo bruas je ĝusta tempo?

Kiom manĝas Birgit matene?

Kiom da tasoj de kafo trinkas Birgit?

En kion ŝi post la matenmanĝo metas krajonojn, kajerojn kaj librojn, ĉu en sakon?


<2.4>
Per kio ŝi veturas al la lekcioj, se ne blovas ventego?

Kion Birgit faras, post kiam ŝi alvenis en la universitato?

Kiaj estas la lekcioj foje?

Kie ŝi manĝas dum la tagmeza paŭzo?

Kion faras Birgit posttagmeze en la universitata biblioteko?


<2.5>
Ĉu Birgit poste daŭrigas la laboron en la universitato?

Kiel ŝi lernas tiam, ĉu sola aŭ ĉu kune kun aliaj studentoj en rondo?

Ĉu Birgit fine de la tago ĉiam havas liberan vesperon?

Ĉu studi estas kiel suĉi mielon, aŭ ĉu Birgit deziras, ke oni kompatu ŝin?

Kion Birgit esceptas en la vivo por esti kontenta?


<3.0> Konstruu demandon el la vortoj en la subaj linioj, kaj alia persono respondu ĝin:


<3.1> (personoj, familio, Birgit)

<3.2> (havi, profesio)

<3.3> (fakoj, studi)

<3.4> (kial, ne, havi, bezono, kromlaboro)

<3.5> (kiam, horloĝo, veki, Birgit)

<3.6> (matenmanĝi, multa)

<3.7> (kio, kunpreni, universitato)

<3.8> (per kio, veturi, lekciejo, lingviko)

<3.9> (kia, kelka, lekcio)

<3.10> (Birgit, fari, tagmeze)

<3.11> (posttagmeze)

<3.12> (vespere)


<4.0>
Demandu nun alian personon pri ties vivo:
(Reagu al la respondo foje ŝerce per: "Domaĝe!")


<4.1> <-ĉj->
Kiom da jaroj vi havas?

Ĉu vi parolante kun via patro diras lian personan nomon aŭ simple "paĉjo" al li?

Ĉu vi jam flue parolas Esperanton?

Ĉu vi ofte eraras parolante Esperanton?

Ĉu vi konas Esperantiston, kiu ekde sia naskiĝo parolas Esperanton?


<4.2>
Je kioma horo vi vespere enlitiĝas?

Dum kiom da horoj vi dormas nokte?

Ĉu vi ŝatas legi en la lito?

Je kioma horo vi matene ellitiĝas?

Ĉu vi ĉiam veturas per biciklo anstataŭ per aŭto al via laborejo?

Kiun ujon vi portas kutime: ĉu tekon sub la brakosakon sur la dorso?

Ĉu vi pli ofte estas ĝustatempamalfrua?


<4.3> <Satzattribut>
Ĉu vi manĝas viandon aŭ ĉu vi estas vegetarano?

Ĉu vi opinias, ke vegetarismo estas nepra por la sano?

Kio sur via pano gustas al vi pli bone: ĉu margarinobutero?

Ĉu vi trinkadas vian kafon nigra
aŭ ĉu vi prenas laktonsukeron por via kafo?

Ĉu vi trinkadas vian teon dolĉasen dolĉaĵoj, do sen sukero, mielo, ktp.?

Ĉu vi preferas verdan teon al nigra teo?

Ĉu vi ŝatas vinon pli ol bieron,
aŭ ĉu vi estas ĝenerale kontraŭ alkoholaĵoj kaj trinkadas akvon aŭ aliajn senalkoholaĵojn?

<4.4>
Kion vi faras ekster via labortempo?

Ĉu vi ŝatas brui kaj festi, aŭ ĉu vi preferas pli mallaŭtan libertempon?

Ĉu al vi plaĉas, surhavi elegantajn vestojn kaj ringojn el oro ĉe fingro kaj ĉe la oreloj?

Ĉu vi somere emas, kun dorso-sako pied-iri tra la bela naturo?

Kiuj aliaj amuzoj interesas vin?

Ĉu vi resumante estas kontenta pri via ĉiutago?


<5.0> Kiel tekstu la malsupraj frazoj komplete?


<5.1> Hieraŭ mi kuŝ… agrable en mia lito kaj dorm… , kiam vekis mi… mia vekhorloĝo,
mult… tro fru…, mi pensis, ĉar ĝust… tagiĝis.

<5.2> Mi povus ankoraŭ long… pludormi, sed ankaŭ studento estu ĝustatemp… .

<5.3> Tial mi ellitiĝis, vestis mi… kaj komencis matenmanĝ… .

<5.4> Mia matenmanĝo estis tre malriĉ… :

<5.5> Mi trinkis nur unu tasoda kafo… kaj ŝtopis unu pano-tranĉaĵosen buter… en la buŝo… .

<5.6> Kelkaj… kajeroj…, sur kies paĝoj mi notis io… ,
kuŝis sur divers… seĝ… , aliaj… sur la tablo meze en la ĉambro:
iam mi devus nepr… ordigi la ĉambron.

<5.7> Mi pakis miaj… libro… , kvar kajero… kaj kelka… skribilo… en la teko…
kaj iris el la ĉambro… ekster la domo… al mia biciklo.

<5.8> Mi volis ekveturi, sed ve! Ŝajn… iu difektis radon de mia… biciklo… .

<5.9> Mi iĝis tre malĝoja kaj diris kun kolero mallaŭte:
"Kiu fi…o faris tio… ? Mi est… vera malbonŝanc…o."

<5.10> Do, mi iris pied… al la universitato.

<5.11> En ties ĉefa domo estas la lekci…oj, en kiu… mi sekvas mia… lekcio… .

<5.12> Unue mi salutis miaj… kunstudento… sidant… ĉirkaŭ mi… .

<5.13> Post… mi aŭskultis, kio… lekciis la lekciisto, kaj aŭdis, kio… ŝi fine dir… al ni… .

<5.14> Tiu ĉi havis por ni… la informo… , ke ŝi baldaŭ ekzamen… nin, por povi konfirmi nian sukceson.

<5.15> Tio emociis min kiel ŝoko… ! Mi preskaŭ ploris.

<5.16> Tial mi hodiaŭ komencis studad… multeg… hor… , ĝis kiam noktiĝos.

<5.17> Sed premas min la timo, ke malgraŭ tio… mia streĉ… jam pov… est… tro malfru… .

<5.18> Mi certe ne ricev… sufiĉe multajn poentojn!

<5.19> Ho, mi mem est… kulpa! Kial mi ne pli frue komenc… lerni?

<5.20> Ĉion mi ĉiam far… kun malfru… !


<6.0> Klarigu jenajn vortojn per uzo en kompleta frazo:


<6.1> proksimulo (homo, proksima)

<6.2> urbano (homo, loĝi, urbo)

<6.3> lekciejo (ejo, aŭdi, lekcio)

<6.4> noktomezo (horo, mezo, nokto)

<6.5> geedziĝi (iĝi, edzo, edzino)

<6.6> senŝuulo (homo, sen, ŝuo)

<6.7> dormejo (ĉambro, dormi)

<6.8> paŭzeto (mallonga, tempo, ne, fari)

<6.9> vegetarano (homo, manĝi, viando)

<6.10> tasotenilo (ilo, per, oni, teni, taso)

<6.11> poste-ulo (homo, veni, post, oni)

<6.12> Kiomas? (kioma, horo)

<6.13> longharulineto (malgranda, virino, kun, longa, haro)

<6.14> pensadi (longa, aŭ, intensa)

<6.15> manĝemulo (homo, kutimi, multege, manĝi)

<6.16> malĝustatempemulo (homo, kutimi, ne, ĝusta, tempo)

<6.17> homaro (ĉiuj, homo, mondo)

<6.18> scivolema (ema, voli, scii)

<6.19> duobligi (igi, duobla, nombro, kvanto)


<7.0> Temo:
Kion Birgit faras dum sia libertempo


<7.1>
Birgit havas ankaŭ plurajn hobiojn.
Unu el ili estas ofico, kiu ligas ŝin kun ŝia estonta profesio:
Ŝi helpas, per fakaj informoj produkti kaj redakti specialajn universitatajn paĝojn en la Interreto.
Temas pri scienca rubriko "lingviko" por studentoj.
En tiuj retaj paĝoj aperas artikoloj pri diversaj lingvoj, ne nur pri iliaj gramatikaj reguloj,
sed ankaŭ pri literaturo, speciale poezio.


<7.2> <-ec-> <Apposition>
Birgit estas ordinara membro en tuta rondo de kolegoj redaktistoj, kiuj redaktas aliajn ret-paĝojn.
Ili havas propran oficejon en la universitato, kun kopiiloj kaj skaniloj,
krom pluraj komputiloj kompreneble.

Pli altan rangon ol Birgit havas la ĉefredaktisto,
kiu estas ankaŭ la respondeca ĉefo por la tuta universitata ret-paĝaro.
Kiel estro de la redaktistaro li prezidas ties kunsidojn.


<7.3>
Birgit oficas ankaŭ, elektante kelkajn artikolojn kun lingvaj temoj el gazetoj
kaj raportante pri ili en tiu scienca rubriko "lingviko".

Al tiu ŝi krome ŝutas ekzemplerojn de poezio, kiujn ŝi kolektas el la Interreto kaj skanas,
kun permeso de la aŭtoroj, kompreneble.
Studento, kiu legis certan artikolon en iu numero de la rubriko kaj volas havi version sur papero,
povas mem elŝuti ĝin el la Interreto kaj presi ĝin.
Por tiu projekto ŝi ricevadas pozitivajn reagojn; kritikoindiko de eraro maloftas.

Fine ŝi jen kaj jen organizas intervjuon kun aliaj studentoj.


<7.4>
Dum sia cetera libertempo ŝi estas ofta aŭskultanto de muziko,
de sia poŝtelefonohejme de diskoj per diskilo.

Sed ŝi ŝatas ankaŭ aliajn farojn, ekzemple rigardi filmojn sur la ekrano de sia komputilo,
foje ĝis malfrue en la nokto.

Plie ŝin interesas teatro kaj kino,
kaj volonte ŝi jen kaj jen rigardas teatraĵon en teatrejo, iom pli ofte belegan filmon en kinejo.
Precipe plaĉas al ŝi modernaj Francaj filmoj.


<7.5>
Fine ŝi ŝatas fari fotojn, sed ne kiel veran arton, ĉar ŝi ne fotas kun la okuloj de artisto
nek havas ekster-ordinaran fotilon kiel profesia fotisto.

Nur sporti por ŝi ne estas plezuro; sporton ŝi trovas tute malinteresa.


<8.0>
Mariŝa, kisu min (Slovaka popolkanto)

Se en via lernorondo estas, kaj viroj, kaj virinoj, tiam kiel apartaj ĥoroj la virinoj kantu la strofojn,
dum la viroj kun laŭta voĉo kantu la rekantaĵon.
Tio plej amuzas, ankaŭ sen postuli realajn kisojn,
sed ne estu avaraj, aplaŭdante unu la aliajn.


<8.1>
1. ./. Ĉiuj knaboj kaj knabinoj amas sin,
nur neniu junuleto amas min. ./.


<8.2>
(rekantaĵo:)
./. Mariŝa, kisu min,
sen peto al patrin',
ŝi juna same faris,
pri kisoj ne avaris. ./.


<8.3> <-nj->
2. ./. Batas panjo, batas panjo, batas min,
ĉar mi amas, ĉar mi kisas, knabo, vin. ./.


<8.4>
3. ./. Sidas panjo, sidas panjo, sur kortet',
dum mi estas en kamero kun knabet'. ./.


<8.5>
fonto: Sten Johansson


<8.6>
Ludu la kanton nun kiel ŝercan teatraĵon.
(Se vi ne estas en lernorondo: Domaĝe! Tiam vi povas nur legi la tekston.)


<8.7>
Mariŝa: Ho, neniu amas min. Mi povus plori.
Ĉiuj miaj amikinoj havas amikon, kun kiu ili interkisas.
Nur mi konas neniun, kiu volas min kiel amikinon.
Sed ... ĉu tie ne venas beleta junulo?

Knabo (venas):
Saluton, Mariŝa. Ho, kia vido! Kiom bela vi estas! Plaĉas al mi via vizaĝo.
Tio tre emocias min. Mi pensas, ke mi amas vin.
Mi volas esti kun vi, mi volas resti kun vi, kaj kisi vin, kisi vian belegan vizaĝon,
jes, kisadi, kisegi vian varman ruĝan buŝon.

La aŭskultantoj kantas:
Mariŝa, kisu lin, / sen peto al patrin'.
Ŝi juna same faris, / pri kisoj ne avaris.


<8.8>
Mariŝa: (ne scias, kion fari)
(per mallaŭta voĉo al la aŭskultantaro): Kion? Ĉu mi tuj kisu tiun knabon? Mi dubas.
(al la knabo) Saluton, knabo mia. Dankon, ke vi diras, ke mi estas bela.
Sed tio estas tro, mi ne estas bela, eble beleta, jes, eble iomete beleta.
Kaj ĉu tuj kisi mian buŝon? Tio estus tro rapida. Jen prenu unue mian manon. Ĉu tio ne sufiĉas?

Knabo (prenas ŝian manon kaj komencas kisi ĝin):
Ho, mia kor'! Kia mano!
(Rigardas la manon pli proksime, mallaŭte al si)
Kia mano!!! Mi povas legi la monolinion. Ŝi ricevos multan monon. Tio duobligas mian amon!
(Laŭte al Mariŝa) Ne, la mono - mi volis diri: la mano ne sufiĉas al mi, mi volas vin tuta,
sed unue mi nepre volas kisi vin! Tio certe estos kiel suĉi mielon.

La aŭskultantoj ripetas: Mariŝa, kisu lin ...


<8.9>
Panjo (alvenas, rimarkas ilin kaj ekkrias): Ha! Kion mi vidas?
Knabo: Ve, ŝi venas tro frue!
Panjo (kolere): Li volas kisi Mariŝan. Tio ne eblas. Mi malpermesas tion!
(al la knabo) Prenu viajn manojn for de mia filino!
(al la aŭskultantaro) Ho, mi konas la junajn virojn. Unue oni interkisas kaj poste oni havas la problemojn:
Neniun monon, neniun domon, neniun poŝtelefonon, sed bebon!

Knabo (kun timo): Ĉu tia estas ebla? Kia eventuala bopatrino!
Panjo (al Mariŝa):
Unu aferon mi diras al vi: Vi ne ĉi tie kisos tiun knabon, aŭ mi batos vin, ĉu vi komprenas?
(Ŝi for-iras dekstren kaj restas tie, kie ŝi laboras en la korto)


<8.10>
Mariŝa (al la knabo):
Mi ne komprenas panjon. Kiam ŝi estis juna, ŝi tute ne estis avara pri kisoj kaj multe kisadis la knabojn.
Mi scias tion de mia paĉjo.
Sed kion fari? Se ŝi diras, ke ŝi batos min, ŝi ankaŭ certe faros tion, sen kompati min.

La aŭskultantoj kantas: Mariŝa, kisu lin ...,
dum la knabo kantas: Mariŝa, kisu min ...


<8.11>
Knabo:
Sed ŝi malpermesis, ke mi kisas vin ĉi tie. Ĉu ni ne povas iri en la domon por interkisi?
Mariŝa:
Bonege! Tio ĉi estas la solvo. Venu kun mi en mian kameron.
(Mariŝa kaj la knabo iras maldekstren)
Mariŝa (ridas):
Panjo estas nun en la korto, dum la knabo kaj mi estas en mia kamero kaj interkisas.
(Ŝi kaj la knabo ridas kaj ili forte interkisas.)

La aŭskultantoj kantas: Mariŝa, kisu lin ...

(Fino)


<9.0> Demandu aliajn pri la temo:
Kion vi faras en via libertempo?

Se vi ne scias vorton por certa faro, rigardu en vortaron.
En la Interreto estas ekzemple la Reta Vortaro. Ĉu vi mem eltrovos ties ret-adreson?


<9.1> Kiujn hobiojn vi havas?

<9.2> Kies muzikon vi ŝatas aŭskulti?

<9.3> Ĉu vi fotas per ekster-ordinare malgranda fotilo?

<9.4> Kiom da sportejoj estas en via urbo?

<9.5> Ĉu vin interesas la arto, fari fotojn?

<9.6> Kiom ofte en la jaro vi iras al teatro?

<9.7> Kiaj filmoj plaĉas al vi?

<9.8> Kiam vi uzas poŝdiskilon anstataŭ diskilo?

<9.9> Kiun sporton vi ŝatas dum via libertempo?

<9.10> Kiel ofte vi sportas, ĉu ĉiutage?

<9.11> Ĉu vi emus kunludi en popola teatro?

<9.12> Kiun popolan arton vi konas?

<9.13> Kiom da muzik-diskoj vi havas?

<9.14> Ĉu vi havas ankoraŭ ion sur kasedoj?

<9.15> Ĉu vin logus, ankaŭ mem skribi libron?

<9.16> Kiun muzikiston vi ŝatas?

<9.17> Ĉu vi scias ludi iun muzik-instrumenton?

<9.18> Kiel ofte vi aliras la Interreton?

<9.19> Kiuj paĝoj en la Interreto vin plej interesas?

<9.20> Ĉu vi iam jam skribis artikolon por iu rubriko de gazeto aŭ de la Interreto?

<9.21> Kiam vi skribas ankoraŭ permane?

<9.22> Kial vi lernas Esperanton?


<10.0>
Temo: Mallongaj formuloj por saluti, deziri, ktp.


<10.1> Kiel oni salutas kiam dum la tago. Legu jenan tekston. Ĉu vi komprenas la tuton?

Kiel oni salutas matene? Kion oni diras?
Oni diras "Bonan matenon!"
Tio ĉi estas mallonga formo de "Mi deziras al vi bonan matenon!"

Kaj ĝis kiu horo oni diras "Bonan matenon!" kutime?
"Bonan matenon!" oni kutime diras ĝis la dek-dua horo, do, ĝis la tagmezo.

Kaj kion oni diras kutime post la tagmezo?
Post la tagmezo oni kutime diras "Bonan tagon!"

Kaj ĝis kiam oni diras "Bonan tagon!"?
"Bonan tagon!" oni kutime diras ĝis la dek-oka horo.

Kaj kion oni kutime diras poste?
Post la dek-oka horo oni kutime diras "Bonan vesperon!"

Kaj ĉu oni diras "Bonan vesperon!" ĝis la dudek-kvara horo, do, ĝis la noktomezo?
Jes, se oni ne iras en la liton ĝis tiam.
Nome, kiam oni volas dormi, oni diras "Bonan nokton!"

Kaj kion oni diras ekde la dudek-kvara horo? Ĉu "Bonan matenon?"
Tion mi ne scias, mi ĉiam dormas tiam. (ridas)

<10.2>
Demandu kaj alia persono respondu:

Estas nun la 10a horo.
Kion vi tiam kutime deziras renkontante alian personon?

Estas nun la 14a horo.
Kion vi tiam kutime deziras renkontante alian personon?

Estas nun la 19a horo.
Kion vi tiam kutime deziras renkontante alian personon?

Estas nun la 22a horo.
Kion vi tiam kutime deziras renkontante alian personon?

Estas nun la 8a horo.
Kion vi tiam kutime deziras renkontante alian personon?

Estas nun la 23a horo kaj vi iras dormi.
Kion vi deziras?


<10.3>
Aliaj mallongaj formuloj

Kiu estas la kompleta formo de la deziro
"Bonan matenon!" / "Bonan tagon!" / "Bonan vesperon!" / "Bonan nokton!" ?

Kiu estas la detala formo de la diro
"Saluton!" / "Dankon!" ?

Kiu estas la detala formo de la voko
"Gratulon!" / "Sanon!" / "For!" / "Ĝis (la)!" ?

Ĉu vi konas pliajn formulojn?
Demandu pri ilia detala formo per similaj demandoj kiel supre!


<11.0>
Birgit korespondas en la Interreto

<11.1>
Birgit eksidas antaŭ la ekrano de sia komputilo kaj klakas sur kelkajn klavojn.
Ŝi ekigas programon por korespondado per la reta poŝto, tiel nomata retpoŝto.

Ĉiun tagon ŝi ricevas multajn retajn poŝtaĵojn.
Kelkaj homoj trudas mesaĝojn al aliaj, t.n. trudmesaĝojn.
Ekzistas speciala programo por filtri tiujn el la amaso de la alvenintaj mesaĝoj kaj por konsili, ilin forviŝi. Tiun programon oni nomas "trudmesaĝa filtrilo".


<11.2>
Birgit tajpas per la komputila klavaro retmesaĝon al sia kuzino Anjo.

La programo mem aldonas la kurantan daton.

La retmesaĝo tekstas jene:


<11.3>
Saluton, kara Anjo!
Mi esperas, ke vi bonfartas.
Jen konfirmo, ke mi bone ricevis vian lastan retmesaĝon.
Mi dankas pro ĝi kaj petas pardonon, ke mi respondas kun tioma malfruo.
Pri tio mi mem estas kulpa, ĉar mi forgesis vian retpoŝtan adreson kaj trovis ĝin nenie.
<11.4>
Krome mia reta poŝtfako antaŭe havis paneon.
Mi pensis, ke ĝi estas difekta, sed ĝi estis plena, eĉ plen-plena,
je mia bedaŭro barita ĉefe de truditaj mesaĝoj, kiel mi rimarkis tre malfrue.
<11.5>
Cetere mi havas ankaŭ la daŭran problemon, en-iri la babilejon de umo,
ho, nun mi eĉ ne plu scias la nomon, estas iu virina nomo, kompreneble.
Retumante mi malofte venas tien kaj tial mistajpas tiam mian pasvorton,
kiun mi iam elektis dum aliĝo, aŭ simple ne memoras ĝin.
Daŭre mi forgesas tiajn informojn.
<11.6>
Fine mi nun ĝisdatigis miajn retpaĝojn, precipe la ĉefpaĝon, ekzemple per aldono de la nova butono "ret-indikoj".
Klaku al ĝi kaj vi vidos informojn pri mi kiel aŭtoro de la retpaĝaro.
<11.7>
Tie vi vidas ankaŭ bildon de mi, sed la kvalito de la koloroj ne estas kontentiga, almenaŭ ne per mia retumilo.
Tial mi skanis pli bonan koloran version de la bildo kaj kiel petite jen volonte sendas ĝin, nome kiel aldonaĵon de mia retmesaĝo.
Vi povas ŝuti ĝin el via reta poŝtfako al via komputilo.


<11.8>
Kiam vi respondos, atentu, ke via temlinio ne estu malplena, ĉar mia trudmesaĝa filtrilo malpermesas tion.
Eble ankaŭ via programo jam protestas, antaŭ ol vi sendas vian mesaĝon.
Ali-okaze mia retpoŝta programo verŝajne forviŝos vian tutan retpoŝtaĵon.
<11.9>
Mi devas nun ankoraŭ verki skizon de manuskripto por studenta forumo en la reto.
Tial mi jen ĉesas skribi.
Korajn salutojn,
Birgit

<12.0> <pra->
Vortoj por pli foraj parencoj

La plej multaj vortoj por parencoj, kiuj estas du generaciojn aŭ pli for de mi, komenciĝas per la antaŭsilabo pra-.


<12.1>
Same kiel en la Germana, pra- ne nur montras al la antaŭaj generacioj, sed ankaŭ al la postaj:

Patro de unu el miaj ge-avoj estas pra-avo,
dum filo de unu el miaj genepoj estas pranepo.
Per pra- oni nomas ankaŭ kelkajn forajn parencojn ekster la rekta linio:

Frato de miaj avoj aŭ avinoj estas pra-onklo,
filo de nevonevino estas pranevo de mi.


<12.2>
Kiel bo- ankaŭ pra- staras antaŭ eventuala antaŭsilabo ge-:

La gepatroj de miaj geavoj estas miaj prageavoj.
La gefiloj de miaj genepoj estas miaj pragenepoj.


<12.3>
Principe oni povas uzi pluroblan pra-, tiel ke pra-pra-avo estas avo de mia avo,
sed kutime oni nomas parencon, kiu vivis pli ol tri generaciojn antaŭ mi,
ĝenerale per la seks-neŭtra vorto pra-ulo.
Tamen parenco, kiu vivos pli ol tri generaciojn post mi, estas poste-ulo.


<12.4> <Schema "Mia parencaro" herunterladen>
Ripetu nun la vortojn por parencoj laŭ la skemo "Mia parencaro" kaj kompletigu ĝin per pliaj vortoj kun pra-.
Poste kontrolu vian sukceson en la parto kun la solvoj por tiu ĉi leciono.

Cetere pra- aperas ne nur en vortoj por parencoj, ĝi servas ankaŭ por nomi aliajn "praajn" aferojn.


<13.0>
Interparolo: Parencaj profesioj
(Du Esperantistoj renkontiĝas en gastejo.)
<13.1>
Bonan tagon! Mi estas Leo.
Bonan tagon, mia nomo estas Anjo.
Ĉu vi jam bone parolas Esperanton?
Ne bone, sed mi jam sukcese trapasis porkomencantan kurson.
Kunvenis hodiaŭ ja multaj Esperantistoj tie ĉi.
Mi eĉ ne konas ĉiujn. Ĉu tio plaĉas al vi?
Jes, mi ĉiam ĝojas, povi apliki nian lingvon kaj renkonti pliajn samideanojn.
Ho, vi tamen jam flue parolas! Kaj kiu estas via profesio?
Mi estas studento.

<13.2>
Mi estas raportisto de gazeto. Do, niaj profesioj estas parencaj.
Ĉu vere? Ĉu vi povas klarigi tion al mi?
Aŭskultu: Matene mi veturas al la redaktejo.
Tie estas kunsido de la redaktistaro, kaj mi devas aŭskulti la farendaĵojn de la kuranta tago.
Same vi matene iras al lekciejo de la universitato kaj aŭskultas lekciojn.
Hm, nu bone, tio jes ja estas simila.
Multaj homoj pensas, ke studentoj estas bonŝanculoj,
ĉar ili ne devas tiom frue ellitiĝi kiel multaj laboristoj.
Ankaŭ mi ne devas frue ellitiĝi, sed aŭskultu plu:
Eble la homoj pensas tion ankaŭ, ĉar ili vidas studentojn nur legi,
ekzemple posttagmeze sur sia vojo hejmen:
Tiam ili pasas preter multaj studentoj, kiuj - se ne pluvas -
sidas proksime al la universitato sur benkoj en parko kaj
ŝajne ne havas ion alian por fari ol legi.
Sed ankaŭ en mia profesio oni devas multe legi.
Mi scias, ke tio ne estas kvazaŭ suĉi mielon, kiel la homoj opinias.
Ba, lasu la homojn babili! Nome, kion ili ne vidas, estas,
ke studentoj kutime vespere ankoraŭ devas studi, ofte ĝis la noktomezo.

<13.3>
Vi certe pravas, kaj ankaŭ tio estas simila al mia profesio:
Mi devas ofte vespere tralabori tion, kion mi dum la tago notis kaj fotis, kaj prepari la raportojn.
Ni tamen estas pli-malpli bonŝanculoj, ĉar vi kaj mi mem elektis nian profesion, ĉu ne?
Jes, tiel oni povas vidi tion.
Fakte mi apenaŭ havis alian ĉiutagon,
kiam mi post la ekzameno ne plu estis studento,
sed komencis labori en la profesio.
Do, se ni estas almenaŭ parencoj laŭ profesio,
tiam mi nun invitas mian parencon al glaso da biero.
Koran dankon! Mi akceptas. Ja ne devas resti la sola hodiaŭ vespere.
(Ili ridas)

Kaj nun ludu la interparolon mem!


Für das Sprachexamen auf dem Niveau B1 müssen Sie 14 Themen aus dem Alltag beherrschen und darüber reden bzw. einen kleinen Aufsatz schreiben können. Da die benötigten Wörter (Berufe, usw.) sehr individuell ausfallen, kann ein Lehrbuch nicht sämtliche Situationen berücksichtigen. Die in den folgenden Lektionen behandelten 15 Themen sind daher als Beispiele anzusehen. Überlegen Sie im Einzelfall, was bei Ihnen anders ist. Suchen Sie sich die von Ihnen benötigten speziellen Vokabeln aus einem Wörterbuch zusammen und verfassen Sie daraus Ihren Prüfungsdialog bzw. Ihren Aufsatz. Beachten Sie, dass Sie in einer Prüfung keine allzu persönlichen Dinge beantworten müssen; Sie können also auch beliebig von der Wahrheit abweichen. Es geht ja darum, Ihre Redegewandtheit zu überprüfen, nicht darum, Sie auszuhorchen.


<14.0>
Ekzameno sur baza nivelo (B1),
Temo 1: Prezento de personaj kaj familiaj indikoj

Preparu vin per jenaj ŝtupoj:
- Lernu la necesajn novajn vortojn.
- Poste kompletigu kaj lernu la ekzemplan dialogon.
- Fine skribu similan dialogon per viaj personaj indikoj.

(Wo geschweifte Klammern sind, müssen Sie etwas einfügen.
Schrägstriche geben mögliche Alternativen an.)


<14.1>

Bonan tagon, mi estas Maria Majer, la ekzamenanto.
Ĉu vi povas prezenti vin?

Volonte. Mia nomo estas ... .
{Name, Wohnort, Alter}

Bonvolu literumi vian familian nomon!

{...}

Dankon, mi notis ĝin. Kaj ĉu vi havas familion?

Jes, ...
{Eltern, Geschwister, Großeltern}

Ĉu vi loĝas kun via familio?

Jes / Ne. {Familie in einer anderen Stadt, weit/nicht weit}

Ĉu vi estas edz{in}o?

Jes / Ne, sed mi havas kor-amik{in}on (= feste Beziehung). {Wohnen aber nicht zusammen} /
Ne, mi vivas sola.

<14.2>

Kiun profesion vi havas?

Mi estas bibliotekisto en la universitato / {Ihr Beruf}.
(Schlagen Sie evtl. Ihren Beruf in einem Wörterbuch nach.).

Bone. Ĉu vi volonte laboras?

Plej ofte mia laboro estas tute interesa, foje ankaŭ {schwierig}.
Sed {generell} mia laboro {gibt} vivoĝojon al mi,
mi ŝatas librojn.

Kaj kion faras viaj gepatroj?

Mi patro estas {Lehrer}, mia patrino estas {Arzt}.
Antaŭ kelkaj jaroj ŝi havis profesi-paŭzon kaj {erzog} miajn pli junajn {Geschwister}.
Sed intertempe ĉiuj vivas for de la gepatroj.
(Überlegen Sie, was Sie antworten könnten!)
<14.3>

Ĉu vi foje havas feston en la familio?

Nu, jes.
Lastan jaron ni festis la geedziĝon de miaj {Onkel und Tante}.
Cetere la familianoj, t.e. (legu: tio estas): {Großeltern}, gepatroj kaj gefiloj,
renkontiĝas okaze de Krist-nasko, kiu estas ja ĉiu-jara festo ne nur por Kristanoj.
Kiu ne povas veni, almenaŭ sendas leteron en bela koverto.

Ĉu festoj pro certaj tradicioj estas kroma aldono?

Jes, sed ne multo. Tioman komunon ni ne havas.
En julio estas {immer} somera festo por la tuta familio.
Dum la Tago de la Patrino kunvenas ĉiuj {Töchter und Söhne} ĉe {Mama}.
Kiam estas ies naskiĝtago, oni laŭ la eblo {besucht} tiun aŭ almenaŭ {ruft an} al li.

Via raporto estis tre interesa. Koran dankon!

Ne dankinde! Mi tion {gern} faris.

<15.0> <eks-> <-ing->
La konstru-radikoj de Esperanto

Lernu la lastajn mankantajn konstru-radikojn de Esperanto.

1 antaŭsilabo: eks-

Ekzempla frazo:
Mia eks-edzo loĝas en la sama urbo, cetere kune kun eksa amikino de mi.

1 sufikso: -ing-

Ekzempla frazo:
Fingringo ne estas ringo, sed ingo por fingro kun formo de ujeto,
por eviti, ke la fingro estas pikata.

Do, Esperanto havas kvardek du konstru-radikojn.

Ripetu la konstru-radikojn de Esperanto.
Kontrolu unue, ĉu vi memoras kaj komprenas ĉiujn:
11 antaŭsilaboj:
bo-, ĉef-, dis-, ek-, eks-, fi-, ge-, mal-, mis-, pra-, re-
31 sufiksoj:
-aĉ-, -ad-, -aĵ-, -an-, -ar-, -ĉj-, -ebl-, -ec-, -eg-, -ej-, -em-, -end-, -er-, -estr-, -et-, -id-, -ig-, -iĝ-, -il-, -in-, -ind-, -ing-, -ism-, -ist-, -nj-, -obl-, -on-, -op-, -uj-, -ul-, -um-

Vi konas pli da vortoj ol vi scias. Enmetu konstruradikojn en jenajn frazojn kaj ripetu la frazojn en la Germana.


<15.1>
Esperanto-parolantoj estas Esperant{?}oj, kaj oni diras:
Tie, kie ili loĝas, estas Esperant{?}.

<15.2>
Kiam iu membras en Esperanto-grupo, tiu estas grup{?}o kaj nomata "samide{?}o".

<15.3>
La ŝtup{?}o, sur kiu mi iras supren al mia loĝ{?}o, havas altajn ŝtupojn el fero.

<15.4>
Plenkresk{?}oj nur {?}facile akceptas, ke iliaj {?}filoj daŭre ret{?}as.

<15.5>
Post al{?}o oni ricevas tujan konfirm{?}on.

<15.6>
Zamenhof kurac{?}is multajn homojn. Komence li estis ĝenerala kurac{?}o, poste, pli speciale, okul{?}o.

<15.7>
- Kia muso ne estas {?}o de muso?
- Nu, tio estas {?}e facila: komputila muso.

<15.8>
Tiu ĉi misa vorto en mia teksto ne estas eraro, mi simple {?}tajpis ĝin.

<15.9>
Io legata estas leg{?}o, io skribita estas skrib{?}o, kaj io aldonataaldonita estas aldon{?}o.

<15.10>
{?}donita feliĉo estas plur{?}a feliĉo.

<15.11>
La gepatroj de Ana nomas ŝin ĉiam nur A{?}o, dum Ana diras al ili "pa{?}o kaj pa{?}o".

<15.12>
Kiu ĉiam volas {?}scii ĉiujn nov{?}ojn, estas tre scivol{?}a.

<15.13>
La akcidenton kaŭzis la troa rapid{?}o de la difekta aŭto.

<15.14>
La {?}uloj de mia {?}familio ne estas inter miaj antaŭ{?}oj.

<15.15>
Bonan tagon, {?}sinjoroj Majer! Pardonon, ke mi ne tuj {?}konis vin.

<15.16>
Mi ne dirus, ke tiu libro estas nepre leg{?}a, sed ĝi certe estas leg{?}a.

<15.17>
{?}o estas speciala instruo, ofte kun {?}oj, kiuj kredas je ĝi kaj vivas laŭ ĝi, ankaŭ profesie.

<15.18>
"Kamarado" signifas "kamer-kun{?}o" aŭ "sam-kamer{?}o".

<15.19>
Infano (protestanta per laŭta voĉo):
"Mi ne volas manĝi tiun ĉi supon, ĝi gustas {?}e."
Panjo: "{?}knaboj en {?}riĉaj landoj ĝojus, se ili havus nur iun {?}on de la supo."
Infano: "Mi ja same."

<15.20>
Mi demandis Katarinon, ĉu ŝi volas {?}i mia edz{?}o,
sed tiu {?}ulino rid{?}ante nur mokis min per la voko: "Tion la dioj malhelpu!"

<15.21>
Tiu ĉapitro ne estas kompren{?}a, ĉu vi povas klar{?}i la enhavon al mi?

<15.22>
Sufikso estas vort{?}o, sed libro kun listoj de vortoj, ordigitaj laŭ la alfabeto, estas vort{?}o.

<15.23>
Por kelkaj okazoj ekzistis nek kaŭzo nek plano, ili ŝajne de si mem {?}estis.

<15.24>
Diri la liternomojn de vorto laŭvice, estas liter{?}i.

<15.25>
Oni indikas malbonan edukon, kiam oni manĝ{?}as per la fingroj kaj ne per la manĝ{?}aro.

<15.26>
Kie oni en-iras, tie estas la en-ir{?}o; kie oni el-iras, la el-ir{?}o.

<15.27>
Anstataŭ "Pollando" oni povas diri ankaŭ "Pol{?}o".

<15.28>
Per komputilo oni povas ankaŭ kalkuli, sed kutime sufiĉas poŝkalkul{?}o.

<15.29>
"Plulegi" signifas "daŭr{?}i la leg{?}on".

<15.30>
Instru{?}o de lern{?}o estas samtempe ankaŭ eduk{?}o.

<15.31>
Por paŭzi mi volonte trinkas kafon en kaf{?}o aŭ manĝas picon en pic{?}o.

<15.32>
Nia aŭto estas granda, ni sidis iam dek{?}e en ĝi.
Tio ne estas kred{?}a. Neniu dubo, ke vi tro{?}as.

<15.33>
Redakt{?}o estas ankaŭ oficisto, ĉar la redakt{?}o estas speciala ofic{?}o.

<15.34>
Ĝenerale oni ne plu uzas ordinaran tajp{?}on, sed komputilan pres{?}on por produkti tekston sur papero.

<15.35>
Se vi ne scias la nomon de objekto, diru "{?}o",
kaj se mankas al vi la ĝusta verbo, uzu simple "umi".

<15.36>
Neĝis tiel intense, ke ankaŭ meze en la urbo la centra {?}strato {?}is glata.

<15.37>
Kiam oni for-lasas iun, oni diras "Ĝis {?}vido!".

<15.38>
Post kiam oni studis mult{?}e da jaroj, oni trapasas ekzamenon kaj {?}as scienc{?}o.

<15.39>
Avar{?}o ne prunte donas monon eĉ al sia proksim{?}o.

<15.40>
La laŭtparol{?}o en la teatr{?}o komunikis, ke pro paneo oni interrompas la teatr{?}on dum kvar{?}a horo.

Nun diru unu vorton kun konstruradiko al alia kursano, kaj tiu formu kompletan frazon, en kiu aperu via vorto.


<16.0> Nu, kio? (Stranga intervjuo)
Ve! Iu, kiun ĝenis la multaj gramatikaj finaĵoj de Esperanto, volis fari nian lingvon "pli bona"
kaj elpensis la novan lingvon ESoFo, t.e. "Esperant sen finaĵ".
Legu la sekvantan tekston "Nu, kio?" en ESoFo. Ĉu vi tamen komprenas ĉion?
Se jes, kompletigu la vortojn al versio en ordinara Esperanto.

<16.1>
(La telefon de s-r Bajer ekson. Li ir tie, lev la telefon aŭdil kaj dir) Bajer!

(Fremdul, telefonant) Bon maten, sinjor Majer!
Ĉu tie est la telefon numer Stult-urbo 123 465?
Mi nom est Karlo Trorapidulo. Mi vol intervju vi, ĉu en ord?
(S-r Bajer) Bon maten, sinjor Trorapidulo. Intervju, jes, tio est en ord.
Mi tamen nomiĝ Bajer kaj ...

<16.2>
(S-ro Trorapidulo interrompas) Kiel? Ĉu Bajer?
Bon, tio ne est grav, malgrand erar en mi inform.
Sinjor Bajer, laŭ tio, kio vi komunik al ni, interes vi ...
hm, kie mi hav tio? Vi cert jam sci, pri kio ...
Nu, kio?
Ĝust! NuKio! Ni nov retumil. Ne plu projekt, sed real, kun tut nov struktur.
Ĉu vi ricev ni mesaĝ? Ĉu vi est apud vi komputil?
Strang intervju! Jes, jen est komputil, sed ...

<16.3>
Bon, ni ne perd temp!
Ekig la komputil kaj vi program por ret-poŝt. Ĉu vi far tio?
La komputil iras, sed kiel ekig la program?
Ĉu ebl per tiu buton kun bild de leter? Mi ne est cert, ĉar ...
(S-r Trorapidulo al si mallaŭt) Tio oni ne kred!
Mi kiel komputil sciencist dev vivten mi per intervju sur tia nivel!
(laŭt al s-r Bajer) Klak, klak! La temp pas, kaj mi hav ankoraŭ tiom mult por far!
Do, nun, ĉu vi vid poŝtaĵ, en kies temlini est la vort NuKio?
Ne, tio mi ne vid. - Sed jen, nu, kio est tio?
Ĉu Nukio, sinjor, ĉu est ni mesaĝ pri NuKio?
Ne, iu virin serĉ kontakt al bel vir!

<16.4>
Ho, ne! Rest ĉe ni tem, sinjor Bajer! Ĉu vi kontrol la tut poŝtfak?
Ne, nur la mesaĝ de la last tri semajn.
Tro mult! Mi send la mesaĝ hieraŭ, person.
Ĝi enhav detal inform pri ni program NuKio,
kaj mi vol interjvu vi, ĉu tio ĉio plaĉ al vi.
Mi tut ne pov leg tio, ĉar ...

<16.5>
Halt! Halt! Nun mi sci: Vi trudmesaĝ filtril kapt mi mesaĝ.
Rigard la retpoŝtaĵ, kiu la filtril kaŝ.
Mi ne sci, kiel far tio, ĉar ...
Ĉu mi ver dev instru ĉio al vi ekde la komenc? Kio est la problem?
... ĉar ne est mi komputil, est tiu de mi fil. Mi nur maloft uz tiu, mi mem tut ne hav komputil.

<16.6>
Tio ne ebl! Mi ja send la mesaĝ al vi ret-adres,
post kiam vi per ret-poŝt pet pli inform pri NoKio.
Las mi kontrol! Ho, tie: Sinjor Majer, Stult-urbo, ĉu ne?
Ne! Sinjor Bajer! Kun Bo! Tio est ja mi dir dum la tut temp.
Kaj ĉu vi telefon numer ankaŭ ne est Stult-urbo 123 465?
Ne, mi hav la numer 123 456!

Kia malbonŝanc! Nun mi sci, kial vi loĝ en Stult-urbo.
Se vi ne est sinjor Majer kaj se krom vi telefon numer est malĝust,
kial do, ĉe ĉiu di, vi entut ir al la telefon?

(fin koler la telefon interparol)


<17.0>
Ekzameno sur baza nivelo (B1),
Temo 2: Hejmo kaj ĉirkaŭo

Lernu la necesajn novajn vortojn.
Poste kompletigu kaj lernu la ekzemplan dialogon,
kaj fine skribu similan dialogon per viaj personaj indikoj.

(Wo geschweifte Klammern sind, müssen Sie etwas einfügen, Schrägstriche geben mögliche Alternativen an.)


<17.1>

Bonan vesperon, mia nomo estas Karlo Koro.

{Begrüßung als Antwort, seinen Namen sagen}
Mi estas {studento / ...}.

Unue mi ŝatus scii, ĉu vi loĝas ankoraŭ ĉe via familio.

Ne, mi estas pli-malpli memstara.

Ĉu vi loĝas en domo aŭ en loĝejo?

Certe ne en tuta domo, mi loĝas en
{propra malgranda loĝejo / gemietete Wohnung / gemietetes Zimmer}.

Kie en la domo estas ĝi: sub la tegmento, en la kelo, aŭ en kiu etaĝo?

En la {ter-etaĝo / ...} de plur-etaĝa domo.

Kiel hela aŭ kiel malhela estas via loĝejo?
Nome, helo estas grava eco de loĝejo.

{(sufiĉa/relativa) helo, grandaj fenestroj / (sufiĉe/relative) malhela, malgrandaj fenestroj}

<17.2>

Bone, kaj kia estas la ĉirkaŭejo?

Mia loĝodomo estas en {Viertel} de kvieta vilaĝo sen tro multa bruo de aŭtoj.
Laŭ la randoj de la {Straßen} estas belaj plantoj, jen kaj jen benko, vico de arboj,
kaj {allgemein} multaj verdaĵoj ĉirkaŭe, kiel decas por kampara komunumo.
Tial parko kun grandaj verdaĵejoj ne estas {notwendig}, por povi promeni.
Kiam mi devas {fahren} al la {Haupt}-urbo, mi povas uzi {nahe} bus-haltejon.
La {Dorf} havas ankaŭ {relativ} multajn magazenojn.
Por manĝi kaj trinki vi povas en-iri hejmecajn gastejojn kaj trinkejojn.

<17.3>

Ĉu vi vespere ofte renkontiĝas kun amikoj?

Ne ofte. Por tio mi ne havas tempon.
Sed {zuweilen} mi estas kun ili en
{gastejo / trinkejo de la vilaĝo} aŭ en
{kinejo / teatrejo / diskoteko de la ĉef-urbo}.

<17.4>

Se vi ne povas loĝi hejme, estas du kontraŭaj ebloj:
Vivi en luata loĝejo aŭ en studenta hejmo: Kion vi preferas?

Miaj amikoj el la urbo raportas pri laŭ-diraj avantaĝoj, loĝi en {Studentenheim}.
Tio ne estas tiel multekosta, ili {argumentieren},
kaj ankaŭ luo de studenta ĉambro estas pli simpla afero ol luo de {Wohnung}.
Krome en studenta hejmo oni laŭ-dire havas multan komunon kaj tial {niemals} estas sola aŭ eĉ soleca.
Oni povas kunsidi kun aliaj studentoj de la sama {Fach} kaj komune cerbumi pri {spezielle} problemoj,
kuiri kaj manĝi kun la aliaj en la komuna {Küche}.

Kvankam tiuj argumentoj povas esti {wahr},
mi tamen pli {gern} loĝas ekster bruanta urbo.
Mi tiam havas pli grandan {gemietete} loĝejon kun iom da lukso:
proprajn necesejon kaj lavejon, kaj eĉ foje gasto povas tranokti ĉe mi.
En studenta ĉambro tio ne eblas.

Nur loĝokomunumo eble povus esti alternativo por mi,
malgraŭ la laŭ-dira malfacilaĵo pro malpli simpla luo.


<17.5>

Bone, koran dankon pro viaj informoj.
Mi nun bone povas imagi vian loĝejon kaj ĝian ĉirkaŭon.

Ne dankinde. Estis por mi {Vergnügen}.

Ĝis revido, {nomo de la ekzamenito}!

Ĝis revido, sinjoro Koro!

<18.0>
Interparoloj
Post kiam vi legis la tekston, ludu la interparolon mem.
<18.1a>
Bonan tagon, Beate. {Wie} vi fartas?
Bonan tagon, Hugo. Mi fartas {ziemlich = genügend} bone, kaj kiel vi?

Dankon, ankaŭ mi sufiĉe bonfartas. Sed mi {muss} konfesi, ke mi estas tro {dick}.
Ĉu vere? Kaj {was} vi faras kontraŭ tio?
Ĉu vi {treibst Sport} aŭ ĉu vi manĝas malpli?

Kaj, kaj. Mi multe {fahre Rad} kaj nur {wenig} manĝas.
Ne diru! {Vielleicht} sufiĉas, se vi nur {abends} ne manĝas ion.

Ne, mi ankaŭ malmulte {frühstücke}.
Nur panon, kaj {außerdem} mi trinkas kafon kun sukero.
Kun sukero! Tio ne {ist möglich}.

Ĉu mi evitu {Zucker}? Ĉu mi prenu mielon?
Nek sukeron nek {Honig}, plej bone entute ne kafon.

Ĉu vi pensas, ke mi pli bone {trinken soll} teon?
{Keineswegs = gar nicht}! Ankaŭ teon vi ne trinku.

{Also}, mi ne trinku ion kaj manĝu nur panon.
Panon! Ho, {gerade = ausgerechnet, genau} pano estas malbona, se vi ne volas resti dika.

Kio? Ĉu ne trinki, ne manĝi? Ĉu vi povas {erklären} al mi, kiel mi vivu tiel?
Vi ja ne diris, ke vi volas vivi. Vi diris, ke la {Haupt-}afero estas esti {dünn}.

<18.1b>
Bonan tagon, Hugo. Kiel vi {geht es}?
Bonan tagon, Beate. Mi fartas sufiĉe {gut}, kaj kiel vi?
Dankon, ankaŭ mi {genügend} bonfartas. Sed mi devas {gestehen}, ke mi estas tro dika.
{Wirklich}? Kaj kion vi faras {dagegen}?
Ĉu vi sportas aŭ ĉu vi manĝas {weniger}?
{Sowohl als auch}. Mi multe biciklas kaj nur {wenig} manĝas.
{Sag bloß! = Sage [das] nicht}! Eble sufiĉas, {wenn} vi nur vespere ne manĝas ion.
Ne, mi ankaŭ malmulte {frühstücke}.
Nur panon, kaj krome mi trinkas {Kaffee} kun sukero.
Kun {sukero}! Tio ne eblas.

Ĉu mi {soll vermeiden} sukeron? Ĉu mi {soll nehmen} mielon?
{Weder} sukeron {noch} mielon, plej bone {überhaupt} ne kafon.

Ĉu vi {denkst}, ke mi pli bone trinku teon?
Tute ne! Ankaŭ teon vi ne {sollst trinken}.

Do, mi ne trinku {irgendwas} kaj manĝu nur {Brot}.
Panon! Ho, ĝuste pano estas {schlecht}, se vi ne volas {bleiben} dika.

{Was}? Ĉu ne trinki, ne manĝi? Ĉu vi povas {erklären} al mi, {wie} mi vivu tiel?
Vi ja ne diris, ke vi volas {leben}. Vi diris, ke la {Hauptsache} estas esti {dünn}.

<18.2a>
Bonan tagon!
Bonan tagon ankaŭ al vi!
{Anscheinend} ni ankoraŭ ne konas nin. Mi estas Otto.
Bone, Otto, kaj mi estas Pascal.
De kie vi venas?
{Heute}?
Ne, mi {wollte} demandi, kie vi loĝas.
Ho, mi komprenas. Mi venas de Strasburgo, kaj de kie vi?
Mi venas de Essen.
Tiam vi estas {Deutscher}, ĉu ne?
Jes, kaj vi {Franzose}.
{Natürlich}. - Kion vi laboras? {Was = welcher} estas via profesio?
Mi estas studento de la {Universität} de Essen.
Studento, mi komprenas. Mi estas {Redakteur}.
{Entschuldigen Sie} la ŝercon: Redaktisto {beruflich} redaktas tekstojn, kiujn li ne komprenas, ĉu ne?
Mi {gern} ŝercas same: Kaj studentoj profesie studas aferojn, {die} ili ne komprenas.
(Ili ridas)
<18.2b>
Bonan tagon!
Bonan tagon ankaŭ {Ihnen}!
Ŝajne ni ankoraŭ ne {kennen} nin. Mi estas Lara.
Bone, Lara, kaj mi estas Jacqueline.
{Woher} vi venas?
Ĉu hodiaŭ?
Ne, mi volis demandi, kie vi {wohnst}.
Ho, mi komprenas. Mi venas de Strasburgo, kaj de kie vi?
Mi venas de Essen.
Tiam vi estas {Deutsche}, ĉu ne?
Jes, kaj vi {Französin}.
Kompreneble. - {Was} vi laboras? Kiu estas via profesio?
Mi estas studento de la universitato de Essen.
Studento, mi komprenas. Mi estas {Redakteur}.
Pardonu la ŝercon: Redaktisto profesie {redigiert} tekstojn, kiujn li ne komprenas, ĉu ne?
Mi volonte ŝercas {genauso}: Kaj studentoj profesie studas {Sachen}, kiujn ili ne komprenas.
(Ili ridas)
<19.>
Kantante diri: Adiaŭ!

(Melodio: Auf Wiedersehen! Auf Wiedersehen!)
Esperanta versio: © Rudolf Fischer

Nun diru "Ĝis / revido!" ni!
Ne restu longe for!
Sen ĝojo vivos mi sen vi,
doloros mia kor'.

Ni diru "Ĝis / revido" nur!
Al vi konfesas mi:
Sen vi ne estos plu plezur'
ĝis la revid' kun vi!


Wörterbuch Esp.-Deutsch: a... al.. an.. ar.. b... bo.. c... ĉ... d... di.. do.. e... ek.. er.. f... fi.. fr.. g... ĝ... h... ĥ... i... in.. io.. j... ĵ... k... ki.. kl.. kon.. kr.. ku.. l... li.. m... me.. mo.. n... ni.. o... p... pe.. po.. pr.. r... ri.. s... se.. si.. so.. su.. ŝ... t... ti.. to.. u... v... vi.. vo.. z...
Wörterliste Deutsch-Esp.: Hinweise A.. B.. C.. D.. E.. F.. G.. H.. I.. J.. K.. L.. M.. N.. O.. P.. Q.. R.. S.. T.. U.. V.. W.. X Y Z..
Startseite Grammatik Lektion 5 Lektion 6 Übersetzungen zu Lektion 6 Grammatik zu Lektion 6 Lektion 7