Esperanto-Kurs, Esperanto en dialogo, Lektion 7
Titelillustration: Dirk Wieczorek

Aussprache Grammatik Lektion 6 Lektion 7 Übersetzungen zu Lektion 7 Grammatik zu Lektion 7 Lektion 8

Lektion 7 / leciono sep


Inhaltlich stehen in dieser Lektion Esperantotreffen im Mittelpunkt.
An Sprachlichem übt bzw. lernt lernt man:

An Grammatik kommt damit praktisch nichts Neues mehr. Es wird nur noch auf eine Besonderheit von Satzkonstruktionen mit Partizipien auf -e hingewiesen. Außerdem lese man jetzt zunächst die Empfehlungen für einen guten Stil des Satzbaus.


<1.0>
Titolo:
En internacia renkontiĝo de junaj Esperantistoj.


<1.1>
Kiam Esperanto-parolanta junularo renkontiĝas internacie,
la nombro de la gejunuloj foje superas 300 (tricent).
Estas ofte kunveno el ĉirkaŭ 20 (dudek) landoj de la tuta mondo.
La plej granda estas la Internacia Junulara Kongreso (mallonge: IJK, elparolu: i-jo-ko),
kiun aranĝas ĉiu-jare Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (mallonge: TEJO, elparolu: te-jo).


<1.2>
La organizantoj de Esperanto-aranĝo kutime invitas per informilo kaj aliĝilo.
Se oni volas partopreni tian kunvenon, oni reagu per laŭ-eble frua aliĝo,
ĉar foje la nombro de la lokoj ne sufiĉas.


<1.3>
Por la junularo, kiu ne havas multan monon por aŭto aŭ alia veturilo,
vojaĝo per trajno estas rekomendinda.
Al spertaj preparoj hejme tiam apartenas ankaŭ, antaŭe eltrovi,
kie estas la plej proksima stacio de la fer-vojo.

Ĝustatempe, antaŭ ol vojaĝi for, oni paku siajn havaĵojn, kaj tiam oni baldaŭ sidas en la trajno.
Foje oni dum la veturo per hazardo renkontas jam aliajn Esperantistojn en iu vagono.


<1.4>
Alveninte al la celo de la vojaĝo, la partoprenantoj do iras kun sia pakaĵo piede aŭ per buso de la stacidomo al la kunvenejo.
Kutime oni kunvenas en malmultekosta domo, anstataŭ en luksa hotelo.
La kunvenejo ofte estas junular-gastejo.


<1.5>
Post kiam oni atingis la domon, kie okazas la aranĝo, tie ĉiam atendas longa vico antaŭ la giĉeto de la akceptejo.
Atendante en la vico oni havas jam la unuajn kontaktojn kun siaj antaŭ- kaj malantaŭ-uloj.


<1.6>
Por kunvenoj multaj libervolaj helpantoj estas bezonataj, ĉar profesiulojn junaj organizantoj ne povas pagi.

Unu el la kunlaborantaj libervoluloj servas kiel akceptanto.
Li salutas la alvenintojn, informas ĝenerale pri la aranĝo kaj atentigas pri la doma regularo en la tranoktejo.

Tiam li kontrolas, ĉu oni jam pagis al la kaso, ĝirante ĉion al la ĝusta konto.
Se jes, li kvitancas la pagon, eldonas la necesajn dokumentojn, ekzemple kajeron kun la programo, kaj informas, en kiu ĉambro la alveninto dormas.


<1.7>
Fine la gasto iras al sia dormejo, elektas liton kaj elpakas siajn valizondorsosakon.

Post tio oni sentas ankaŭ la bezonon de duŝo por for-igi la ŝviton kaj la polvon de la vojaĝo.


<1.8>
En junular-gastejo oni ne povas atendi komforton.
La duŝejo estas kutime en la koridoro aŭ en la kelo,
kaj apartaj ĉambroj por unu aŭ du personoj apenaŭ ekzistas.
En la komuna dormejo kelkaj homoj ŝatas liton ĉe la fenestro, aliaj preferas lokon antaŭ hejtilo.
Dependas de la propraj kutimoj, kio subtenas profundan dormon.

La litoj havas ne tro molajn matracojn kaj staras kutime en paro, unu super la alia.
Tiam vi devas decidi, ĉu dormi supremalsupre.
Atentu ankaŭ la neceson de dormosako aŭ de tukoj por la lito.
Escepte iu ankaŭ rajtas dormi surplanke sur matraco nur sur provizora blovmatraco en iu malplena angulo.


<1.9>
Post kiam oni duŝis sin, oni unue legu la atentigojn en la dokumentoj, kiujn oni ricevis de la akceptanto.
Plej interesas certe tamen la enhavo de la programkajero.
Kutime specialistoj kun spertoj pri iuj temoj prelegas
prezidas la kunlaboron en grupoj kaj seminarioj, al kiuj ĉiu povas kontribui ion.
Sed la organizantoj aranĝas ankaŭ serion da programeroj, kiuj estas amuzajalie distras la partoprenantojn.


<1.10>
Pluraj programeroj povas okazi samtempe en diversaj salonoj,
tiel ke necesas elekto de la plej preferata temo.
Helpas tabulo en la centra halo, kiu matene indikas eventualajn ŝanĝojn en la programo.

Ja la tago de la alveno t.n. interkona vespero estas la tradicia malfermo de kunveno.
Tiam oni revidas malnovajn geamikojn kaj renkontas novajn.


<1.11>
Dum la ceteraj vesperoj oni babilas kun siaj najbaroj de la sama tablo kaj trinkas bieron, vinon aŭ sen-alkoholaĵojn.
Ofte ankaŭ muzikogrupo (en la nuntempo oni diras 'bando') ludas modernan muzikon, ekzemple rokmuzikon,
kaj oni dancas ĝis post la noktomezo, jen kaj jen freŝigante sin per paŭzeto.

Ĝentila dancinto diradas al la alia: "Dankon pro la danco."
Tiam "Ne dankinde." estas nepra respondo.
Kaj estas ĝentile aldoni: "Mi trovis tion tre plaĉa, danci kun vi."


<1.12>
Kiam la aranĝo finiĝas, la Esperantistoj je la fermo adiaŭas siajn amikojn, dirante tradicie:
"Ĝis revido! Ĝis iam ie ajn en Esperantujo!"


2.
Bonvolu respondi jenajn demandojn:


<2.1> (demandoj pri la sekcioj 1.1 kaj 1.2)
Kia Esperanto-renkontiĝo por gejunuloj estas rekomendinda?
Kiom da gejunuloj venas al tia aranĝo?
El kiom da landoj ili kutime estas?
Kiu estas la plej granda kunveno de la Esperanto-junularo?
Kiu estas la nomo de la organizaĵo por junaj Esperantistoj el la tuta mondo?
Per kio oni povas aliĝi al Esperanto-aranĝo?
Ĉu estas sufiĉe, malfrue aliĝi?


<2.2> (demandoj pri la sekcioj 1.3 kaj 1.4)
Ĉu la kunveno estas en malmultekosta hotelo?
Kiujn Esperanto-vortojn por veturiloj vi konas?
Ĉu estas rekomendinde, veturi per propra aŭto?
Se oni iras per trajno, kion oni devas antaŭe hejme eltrovi?
Kiel oni povas de la stacidomo atingi la kunvenejon?


<2.3> (demandoj pri la sekcioj 1.5 kaj 1.6)
Ĉu por Esperanto-aranĝo laboras pagataj profesiuloj?
Kie oni akceptas la homojn en la tranoktejo?
Kion oni atendu antaŭ la giĉeto?
Kion oni povas fari starante en la vico?
Kion kontrolas la akceptanto?
Kion oni ricevas ĉe la akceptejo?


<2.4> (demandoj pri la sekcio 1.7)
Ĉu eblas ricevi unu- aŭ du-litan ĉambron?
Kiel oni ekscias, kie oni dormas?
En kiu ujo oni havas siajn aĵojn por la vojaĝo?
Kiu estas la Esperanto-vorto por ĉambro, en kiu oni dormas?
Kion oni diras por ĉambro, en kiu oni kuiras?
Kion oni do diras por ĉambro, en kiu oni lavas sin?


<2.5> (demandoj pri la sekcio 1.8)
Ĉu vi preferas, kuŝi ĉe fenestro aŭ for de fenestro?
Ĉu vi bezonas hejtilon en via dormejo?
Ĉu al vi plaĉas dormi en paro de litoj supre?
Sur kio oni escept-okaze rajtas kuŝi, almenaŭ provizore?
Kiel oni povas for-igi la ŝviton kaj la polvon de la vojaĝo?


<2.6> (demandoj pri la sekcioj 1.9 kaj 1.10)
Kio kutime malfermas la renkontiĝon?
Kiujn oni revidas aŭ renkontas dum interkona vespero?
Kiuj programeroj estas en la cetera programo?
Al kio ĉiu rajtas kontribui?
Kiam oni ankaŭ distras sin?


<2.7> (demandoj pri la sekcioj 1.11 kaj 1.12)
Ĉu vi ŝatas trinki sen-alkoholan bieron?
Kian muzikon la Esperanto-bandoj ludas?
Ĝis kiam junuloj kutime dancas?
Kion oni diras ĝentile post danco?
Kion la Esperantistoj iom ŝerce diras por ĉiu loko, kie oni parolas Esperanton?
Kion Esperantistoj tial diras ĉiam, kiam oni dis-iras?


<3.0>
Formu kompletajn frazojn el jenaj vortoj:


<3.1>
(Antaŭ, unu, jar, mi, leg, en, Esperant, gazet, okazos, Esperant, aranĝ, en, malproksim, vizitind, urb)
(En, gazet, ankaŭ, aliĝil)
(Ĉar, vol, vetur, al, tiu, aranĝ, mi, aliĝ, per, aliĝil)
(Est, ĝustatemp, ĉar, baldaŭ, ne, plu, loko)


<3.2>
(Je, unu, tag, antaŭ, vetur, mi, pak, grand, valizon, kun, mi, aĵ)
(Mi, vetur, per, trajn, al, urb, kie, kunven)
(Alvenint, urb, en, stacidom, mi, demand, pri, kunvenej)
(Ne, est, en multekost, hotel, sed, malmultekost, junulargastej)


<3.3>
(Jam, antaŭ, dom, mi, revid, mult, malnov, amik)
(Ni, star, en, long, vic, antaŭ, akceptej)
(La, Esperantist, kiu, akcept, min, demand, ĉu, mi, ĉio, pag)
(Mi, dir, laŭ, mi, sci, jes)
(Li, respond, „bon“, kontrol, pag, kaj, don, al, mi, kajer, kun, program)
(Mi, demand, en, kiu, dormej, mi, dorm)
(Li, respond, ke, en, dua, dormej, maldekstr)


<3.4>
(Mi, pren, valiz, ir, al, dormej)
(En, dormej, mult, lit)
(Mi, prefer, dorm, ĉe, fenestr, kaj, supr)
(Mi, elpak, valiz, kaj, ir, al, lavej)
(Revenint, poste, mi, ir, el, dormej, por, salut, ali, Esperantist)


<3.5>
(Ĉiam, oni, revid, hom, el, tut, mond)
(Sed, renkont, ankaŭ, nov)
(Est, tre, bon, povi, parol, kun, ĉiu, sen, problem)


<3.6>
(Vesper, ni, sid, kune, kaj, aŭd, modern, muzik)
(Multaj, danc, special, Esperanto-danc, La Bamba)
(Tiam, oni, danc, en, rond, kaj, foje, kis, unu la alian)
(Mi, danc, La Bamba, dum, tiu, aranĝ, ĝis, noktomez, kaj, kis, ĉiu, aliseksul)
(Tio, distr, program-punkt)


<4.0> <Partizipien>
Titolo: La sufiksoj -ant-, -int- kaj -ont-

La sufiksoj -ant-, -int- kaj -ont- formas participon de la aktivo.

Kiel -as, -is, -os ankaŭ la participoj kun -ant-, -int-, -ont- indikas la respektivan tempo-formon, nome prezencon, preteriton kaj futuron.

Man nimmt -ant-, -int- bzw. -ont- je nachdem, ob die im Partizip genannte Handlung im zeitlichen Vergleich zur Handlung des Prädikats gleichzeitig abläuft, zurückliegt bzw. bevorsteht
(siehe die gleiche Relativität des Tempus im Nebensatz bei indirekter Rede):

Hugo ridis pri la krianta bopatrino / pri la kriinta bopatrino / pri la krionta bopatrino.
Das Schreien war gleichzeitig mit Hugos Lachen / geschah vorher / stand noch bevor.


Ŝtopu en la sekvantaj tekstoj la truojn { ... } per la ĝusta participo!

Superrigardo pri la funkcio de participoj:

Es empfiehlt sich, noch einmal Näheres über Partizipien in der Grammatik von Lektion 5 nachzulesen.


La participoj de la aktivo kiel adjektivoj:

<4.1a> La gepatroj rigardis al la kritikanta infano.
<4.2a> La fia Hugo ridis pri la kriante {springende} bopatrino.
<4.3a> La {tanzende} Bruno instruas al aliaj danci.
<4.4a> La viro rigardas al la hundino {liegende} en la angulo kun sep hundidoj.
<4.5a> Ĝustatempe mi venis al la ankoraŭ {wartenden} trajno.
<4.6a> Oni akceptis la ĵus {angekommenen} gastojn en la akceptejo.
<4.7a> La lekciisto lekcias al studentoj {"arbeiten werdenden"} laborontaj kiel instruistoj.
<4.8a> Hugo malĝojas pri sia edzino {verlassen habende} la domon kun la patrino.
<4.9a> La patro kritikas la filon {habenden} tro longajn harojn.
<4.10a> Al Esperanto-aranĝo venas ĉiam ankaŭ homoj {sprechende} Esperanton ankoraŭ ne flue.


El adjektiva participo apud substantivo oni ĉiam povas formi dependan frazon kun "kiu" (Relativsatz):
<4.1b> La gepatroj rigardis al la infano, kiu kritikis (ilin).
(Tempuswechsel im Nebensatz beachten!)

Transformu ankaŭ la sekvantajn frazojn:
<4.2b> La fia Hugo ridis pri la bopatrino, kiu {??}.
<4.3b> Bruno, kiu {?}, instruas al aliaj danci.
<4.4b> La viro rigardas al la hundino, {??}.
<4.5b> Ĝustatempe mi venis al la trajno, {??}.
<4.6b> Oni akceptis la gastojn, {??}, en la akceptejo.
<4.7b> La lekciisto lekcias al studentoj, {??}.
<4.8b> Hugo malĝojas pri sia edzino, {??}.
<4.9b> La patro kritikas la filon, {??}.
<4.10b> Al Esperanto-aranĝo venas ĉiam ankaŭ homoj, {??}.


Transformu nun sube la kiu-frazojn al participo:
(Obige Empfehlung zum Satzbau und evtl. Tempuswechsel beachten!)

<4.11> La viro, kiu sidas dekstre de mi, estas Hugo.
<4.12> La junulo, kiu havas longajn harojn, estas Bruno.
<4.13> La maŝino, kiu boris truon en la rokon, subite ne plu funkciis.
<4.14> La patrino, kiu aspektis inteligenta, tenis libron en la mano.
<4.15> La polico punas homojn, kiuj stiris aŭton, dum ili telefonis.
<4.16> La patrino havas botelon kun suĉilo, kiu kvietigos la bruantan bebon.
<4.17> La knabo kritikas la gepatrojn, kiuj havis monon por bebo, sed ne por poŝ-telefono.
<4.18> Homoj, kiuj havas ses gefratojn, vivas en granda familio.
<4.19> Viro, kiu edziĝos, ricevos bofamilion.

Foje, sed ne ofte, adjektiva participo de la aktivo ne akompanas substantivon,
sed kompletigas predikaton "est...s":
<4.20> Bruno ĝuste dancas; do, li estas dancanta.

En normala okazo participo en predikato nur celas, precizigi la sinsekvon de la nomataj agoj:
<4.21> Kiam mi atingis la domon, mia patro jam alvenis.
(pli precize:) ... jam estis alveninta. (Do, la patro venis antaŭe.)

Tamen pli simple estas, diri ankaŭ tiam:
... mia patro jam antaŭe venis.


<5.0> Aliaj formoj de aktiva participo

A) Adverba formo de aktiva participo <Adverbformen der Partizipien>

Adverba formo de participo havas la samajn funkciojn kiel adverbo.
Plej interesa estas la funkcio kiel frazo-atributo,
nome, pliklarigi la predikaton per aldono de informo pri la agostato de la subjekto.

Ekzemploj de participoj kiel frazo-atributoj:
<5.1a> Rigardante al sia filo la patro ne rekonis lin.
<5.2a> Instruante oni plej multe lernas.
<5.3a> La knabo iras kun Mariŝa en la kameron, dononte al ŝi serion da kisoj sur ŝiajn ruĝajn lipojn.
<5.4a> Tranĉinte en mian manon, mi havas vundon.
<5.5a> Skribante novajn vortojn oni pli facile lernos ilin.
<5.6a> Mi kore salutis la gaston memorante lin bone.
<5.7a> En-irinte la dormejon mi salutis la homojn tie.
<5.8a> La edzino pludonis la telefonon dirante „Por vi“.
<5.9a> Veturante en trajno mi kutime legas libron.
<5.10a> Tuŝinte varmegan hejtilon la bopatrino kriis.

Atentu:
Per la finaĵo -e de frazo-atributo oni povas vidi, ke ĝi rilatas al la subjekto,
se ambaŭ frazo-partoj estas en la frazo sufiĉe malproksimaj unu de la alia.
Pri kroma gramatika kondiĉo tamen legu ĉe <Adverbiale Satzergänzung mit Partizip>


En kontraŭo al adjektivaj participoj, frazo-atributon kun adverba participo povas anstataŭi dependa frazo kun konjunkcio anstataŭ kun "kiu".

<5.1b> Kiam la patro rigardis al sia filo, li ne rekonis lin.
<5.2b> Dum / Se oni instruas, oni plej multe lernas.
<5.3b> La knabo iras kun Mariŝa en la kameron, antaŭ ol doni al ŝi serion da kisoj sur ŝiajn ruĝajn lipojn.
<5.4b> Ĉar / Post kiam mi tranĉis en mian manon, mi havas vundon.
<5.5b> Se / Per tio, ke oni skribas novajn vortojn, oni pli facile lernos ilin.

Enmetu nun mem taŭgan konjunkcion:
<5.6b> Mi kore salutis la gaston, {?} mi bone memoris lin.
<5.7b> {?} mi en-iris la dormejon, mi salutis la homojn tie.
<5.8b> La edzino pludonis la telefonon, {?} ŝi diris „Por vi“.
= La edzino pludonis la telefonon kaj diris „Por vi“.
<5.9b> {?} mi veturas en trajno, mi kutime legas libron.
<5.10b> {?} ŝi tuŝis varmegan hejtilon, la bopatrino kriis.


Ripeto <Partizipkonstruktion>
Atentu bone, kiel diferencas la sekvantaj frazoj:

<5.11> Mi vidis la hundon transirantan la mallarĝan straton.
Regulo: adverba participo => dependa kiu-frazo:
= Mi vidis la hundon, {?}.
<5.12> Mi vidis la hundon transirante la mallarĝan straton.
Regulo: adverba participo kiel frazo-atributo, rilatanta al la subjekto => dependa frazo kun konjunkcio:
= Mi vidis la hundon, kiam mi {?}.

B) Substantiva formo de aktiva participo <Substantivische Partizipien>

Substantivoj kun -ant-/-int-/-ont- kutime indikas personon. -anto estas do la mallonga formo de -antulo ktp.

La person-indikoj per participo estas seksneŭtraj.
Se vi volas indiki la sekson, aldonu la sufikson -in- por virinoj, sed por viroj la adjektivon vira:

la legantino 'der weibliche Leser',
la vira leganto 'der männliche Leser'


<5.13> Bruno ne estas profesia danc-instruisto, li estas nur danc-instruanto dum Esperanto-aranĝo.
<5.14> Ankaŭ la dancantoj de lia klaso ne estas dancistoj, ĉar ili dancas nur por amuziĝi.
<5.15> Nur petanto ricevas helpon.
<5.16> Leganto estas persono, kiu (en la nuna momento aŭ kutime) legas.

Ekzerco
Daŭrigu nun mem:
<5.17> Personoj, kiuj (ĝuste aŭ kutime) legas la gazeton, estas leg{?}.
<5.18> La virino, kiu akceptas la Esperantistojn en la akceptejo, estas la akcept{?}.
<5.19> Virinoj, kiuj fumas, estas fum{?}.
<5.20> Iu, kiu esperas, estas esper{?}.
<5.21> Viroj kaj virinoj, kiuj helpas, estas gehelp{?}.
<5.22> Persono, kiu jam komencis, lerni Esperanton, estas komenc{?}.
<5.23> Iu, kiu (baldaŭ) lernos, estas (baldaŭa) lern{?}.
<5.24> Viro, kiu (estonte) loĝos en iu lando aŭ urbo, estas vira loĝ{?}.
<5.25> Iu, kiu (neprofesie) muzikas, estas muzik{?}.
<5.26> Homoj, kiuj iras piede, estas pied-ir{?}.
<5.27> Aliaj, kiuj biciklas, estas bicikl{?}.
<5.28> Eksa studento estas profesia stud{?}.


<6.0>
Ekzameno sur baza nivelo (B1)
Temo 3: Laboro, ĉiutagaj farendaĵoj

Lernu la necesajn novajn vortojn.
Poste kompletigu kaj lernu la ekzemplan dialogon.
Komparu ĉiun datumon de tiu dialogo kun via propra,
kaj fine skribu similan dialogon per viaj personaj datumoj.

(Wo geschweifte Klammern sind, müssen Sie was ergänzen.)


<6.1>

Ekzamenanto:
Bonan tagon! Mi nomiĝas Anjo Boremulino.
Ĉu vi estas la kandidato por la buŝa ekzameno sur {Grund-} nivelo en Esperanto?

Ekzamenato:
Jes, mi kandidatas pri la ekzameno.
Mi {heiße} Bruno Ĉiosciulo. Pardonu, mi ne estas kulpa pri mia nomo.

(la {Prüferin} ridas)
Bone, {auch nicht} kulpas mi pri mia nomo.
En la kadro de mia funkcio, ekzameni vin, mi ŝatus demandi kelkajn aferojn pri via {Beruf}.
Ĉu vi konsentas?

Kompreneble. - Mi estas {Lehrer}.
Kion vi volas scii pri mia profesio?

Kiujn fakojn vi {unterrichten} kaj al kiuj klasoj?

Nu, mi estas en unuagrada lernejo.
Ni provas, konduki la infanojn per la instruado al partaj temoj de {verschiedenen} fakoj, ekzemple biologio kaj historio.

Ege {interessant}!
Ĉu vi peras tiujn konojn pli per praktiko aŭ pli per teorio?

Parte per pli praktika instruado, {nämlich} projektoj en biologio, parte per pli teoria, nome en historio.

<6.2>

Ĉu vi povas rakonti kelkajn ekzemplojn el la fako {Biologie}?

Jes, sen {Problem}. La plano por nia {Praxis} en biologio dependas de la sezono.
En la printempo ni rigardas la naturon, ekzemple paserojn,
kiel ili konstruas siajn nestojn, {indem sie ... benutzen} plumojn kaj alian materialon, kiel la birdoj, demetinte ovojn, fine zorgas pri sia idaro.
La lernejanoj helpas al ili, {indem sie ... bauen} antaŭe kestojn por la nestoj.
En la {Sommer} ni havas ekskurson al la maro kaj observas la naturan {Leben} de la fiŝoj.
En la aŭtuno foje estas malbona vetero kun ŝtormo kaj hajlo.
Tiam falas multaj folioj de arboj kaj arbustoj.
Ni {sammeln} la foliojn kaj miras, ke ili estas {so überaus} buntaj,
pripensante ankaŭ, kio kaŭzis tiun buntecon.

Kaj kion vi faras dum la vintra sezono?

En la {Winter} ni ja rimarkas, ke la suno dumtage ne plu longe brilas, kaj lernas,
{warum} tio pruvas, ke nia Tero estas globo.

Ĉu ne en la vintra {Jahreszeit} la distanco inter la Tero kaj la Suno tiam havas sian maksimumon?

Pardonu, tio ne estas ĝusta.
Ĉe ni estas vintro, kiam nur nia {Teil} de la ter-globo estas pli malproksima de la Suno.
En Aŭstralio ja {gleichzeitig} estas somero.

Vi pravas s-ro Ĉiosciulo. Mi estas stultulo.
Eble mi devos partopreni en la instruado de unuagrada klaso nuntempa.
(Ili {lachen}.)


<6.3>

Ĉu vi povas rakonti ion el via instruado pri la historio?

Volonte. En {Geschichte} ni ekzemple ludas scenojn por nature {klarmachen},
kiel politiko de malpaco povas konduki al tio, ke {ganze} popoloj inter si militas.
Komence oni ne fidas fremdulojn nek toleras {ihre} kutimojn,
{danach} oni avertas la najbarojn trans la {nahen} limo per malpermesoj kaj minacas ilin.
Sekvas reciprokaj protestoj kaj la unuaj fiaj faroj, ĝis kiam milito komenciĝas.
Fine multegaj soldatoj batalas, laŭ-dire ĉiu por sia patrujo, kiel en la {letzten} mondmilito.

Hm, ĉu tio ne estas tro {schwierig} por infanoj?

Laŭ la observo de fakuloj ne. La {Kinder} scias el sia {eigenem} ĉiutago,
ke homoj facile kverelas inter si, kaj tial mem estas kvazaŭ spertuloj pri malpaco.
Ili {hören}, ke en la {Weltkriegen} multaj nacioj de Eŭropo opiniis la {Nachbarn} malamikoj,
ke brigadoj de soldatoj marŝis en fremdajn landojn kaj ke fine {ungeheuer viele} homoj mortis.

Kaj ĉu la infanoj tiam {sich freuen}, ke ni Eŭropanoj {leben} nun en paco kune?

Jes, ree ni {spielen} serion da scenoj,
kiel homoj {zuerst} estas malamikoj, ke ili tiam iom post iom iĝas pli kuraĝaj
kaj riskas, alparoli la aliajn, por fini la ĉiamajn kverelojn;
kiel ili tiam klopodas, interparoli kaj kompreni unu la alian,
kaj fine spertas, ke ankaŭ la aliaj estas tiaj homoj, kiaj ili mem.
La ludo instruas, ke tolero de unuopaj homoj kondukas al ĝenerala akcepto de fremduloj
kaj do estas reala kontribuo al paco. Nia patrolando estas la mondo.

Tio estas ankaŭ mia vidpunkto. Per tia eduko al politiko de paco vi havigas al vi altan meriton, mi aplaŭdas.
Laŭ mia impreso toleremo estas ankaŭ konforma al la idealo de Esperanto, ĉu vi opinias same?

Jes, klare, kaj la infanoj komprenas,
ke la {beste} vojo al paco estas unio de ŝtatoj kun la {denselben} rajtoj,
kaj por tio ni {benötigen} komunan neŭtralan lingvon, kiu estas nenies gepatra lingvo.

<6.4>

Ni venu nun al via {Alltag}.
Kiu estas via horaro, kaj kiuj estas viaj farendaĵoj?

Bone, mi ellitiĝas {um sieben}.
{Zum Glück} la situo de la lernejo, en kiu mi laboras, estas tre favora.
Ĝi situas tre proksime, tiel ke mi jam ĉirkaŭ kvarona horo antaŭ {acht [Uhr]} estas tie.
tiam mi {gebe Unterricht, lehre} dum kvar horoj ĝis la {Mittag}.

Ĉu vi ankaŭ posttagmeze havas oficojn?

Du tagojn semajne mi ankaŭ posttagmeze oficas.
Sed tiam mi devas nur {beobachten}, ke ĉiuj lernejanoj faru siajn taskojn.
Aliflanke mi tiam poste devas veturi hejmen tra densa trafiko.

Sed ĉu vi espereble {am Abend} povas ripozi?

Kiam vesperas, kutime jes. Tiam mi povas malstreĉi min.
Entute mia {Beruf} sufiĉe streĉas min.

Ĉu ekzistas ankaŭ gajaj momentoj?

Jes, la sento de ripozo, kiam mi komencas ferii, tio estas gaja momento de feliĉo.
(Ambaŭ ridas)

Sinjoro Ĉiosciulo, mi dankas al vi pro via interesa kaj detala raporto.

{Keine Ursache}
Ĝis revido, sinjorino Boremulino.

7. <Länder- und Einwohnernamen>
Ripetu: La nomoj de la landoj en la mondo


<7.1>
La du reguloj

Ĉu vi ankoraŭ scias, laŭ kiuj du reguloj oni formas la landnomojn?
Jen ili estas:

Unua regulo:
El la nomo de la loĝanto oni formas la nomon de la lando.

Dua regulo:
El la nomo de lando oni formas la vorton por la loĝanto per la sufikso "-an-".
La dua regulo estas valida ankaŭ por la kontinentoj, ekzemple:
Sur la kontinento de Ameriko loĝas la Amerikanoj.

Jenaj ekzemploj montras, kiel la apliko de la du reguloj diferencas:

lando:  loĝanto:
Regulo 1: Alban/ujo, Alban/io<== Alban/o
  Hindujo, Hindio <== Hindo
Regulo 2: Siri/o ==> Siri/ano
  Brazil/o ==> Brazil/ano
  Island/o ==> Island/ano
  Azio ==> Aziano

Ekzercoj
7.1.1 Kiun landon vi konas? (Diru unue la Germanan nomon)
7.1.2 Kiu estas ĝia nomo en Esperanto, kaj kiel oni nomas la loĝantojn?
(Se vi ne scias la nomon, demandu la kursestron aŭ rigardu en vortaron.)
7.1.3 Ĉu oni do formas la nomon laŭ regulo 1 aŭ laŭ regulo 2?

<7.2> <Groß- versus Kleinschreibung>
Ĉu skribi per minusklomajusklo?

Kiel reguli tion por vortoj, kiuj devenas de nomoj?
Nuntempe la plej multaj homoj skribas ĉiujn nomojn de lando per majusklo, sed la nomojn de ties loĝantoj per minusklo.
Ekzemple: "Germanujo/-io", sed "germano", "germana" k.a.

Eĉ la vorton "Esperanto" mem kaj vortformojn, kiuj devenas de ĝi, multaj skribas per minusklo:
"esperanto", "esperantisto", "esperantujo", "esperanta", ...
Oni povas longe diskuti, kiu metodo pli komplikas la uzon de Esperanto ...

Tiu ĉi lern-materialo tamen uzas ĉiam majusklojn,
por klare indiki, ke temas pri nomo aŭ vortformoj devenantaj de nomoj.
Nur tiam oni bone komprenas ekzemple jenon:
7.2.1 La vorto Esperanto signifas "esperanto".
7.2.2 Kun Esperantaj/esperantaj salutoj
k.a.


<8.0> <Komparativ> <Superlativ>
Ripeto: Kompari per "(mal)pli" kaj "plej":


<8.1>
Aŭskulti kanton estas amuze, danci estas pli amuze,
sed danci la dancon "La Bamba" estas plej amuze.

<8.2>
Partopreni en Esperanto-aranĝo estas interese,
partopreni en seminario eĉ pli interese,
sed partopreni en laborgrupo interesas min plej(e).

<8.3>
Diskuti interesas min malpli.

<8.4>
Mi havas du fratinojn, Lena kaj Birgit;
Birgit estas pli juna ol mi,
sed Lena estas la plej aĝa el ni.

Demandu nun la aliajn pri iliaj gefratoj aŭ gekuzoj:

<8.5>
Kiom da...?

<8.6>
Kiel ili nomiĝas?

<8.7>
Kiu estas pli aĝa ol ...?

<8.8>
Kiu estas la plej aĝa (el ...)?


Nun demandu aliajn, kio al ili (mal)pli aŭ eĉ plej plaĉas:

<8.9>
lerni, legi, televidi

<8.10>
danci, bicikli, kisi

<8.11>
veturi, pied-iri, bicikli

<8.12>
manĝi kukon, trinki bieron, manĝi freŝan panon

<8.13>
labori, paŭzi, dormi

<8.14>
interparoli, babili, diskuti

<8.15>
rigardi filmon, distri sin, amuzi sin

ktp.
<9.0>
Ekzameno sur baza nivelo (B1)
Temo 4: Lernado

{Am Anfang} lernu la necesajn novajn vortojn.
Paŝante plu kompletigu kaj lernu la ekzemplan dialogon.
{Am Ende} skribu similan dialogon per viaj propraj datumoj.


<9.1>
Bonan matenon! Ĉu mi rajtas prezenti min?
Mi estas Karolo Scivolema, kaj tia ne nur laŭnome, kiel mi ĉiam {witzele}.
Tial oni komisiis min, esti via ekzamenanto.
Mi intencas, intervjui vin pri lernado, ĉu en ordo?

Bonan matenon, konsentite!
Mi estas Ina Rakontema, ankaŭ ne nur laŭnome, se mi same rajtas ŝerci.
Ĝuste ĉe nia temo, ĉar mi {mag es} lerni, plej volonte {während} la tuta vivo.

Mi aŭdis, ke vi ekzemple lernis Esperanton. Kiel vi faris tion?

Nu, {als} mi decidis, lerni Esperanton, mi konstatis, ke ne ekzistas kurso en nia regiono.
Tial mi aĉetis lernolibron kaj, pro manko de instruisto, komencis lerni Esperanton mem-instrue.

De kio dependis via elekto de ĝuste tiu lernolibro?
Ĉu tio rezultis el hazardo aŭ ĉu vi antaŭe trarigardis plurajn materialojn aŭ librojn,
ĝis kiam vi trovis la plej taŭgan?

Ne estis hazarda elekto.
{Zuerst} mi esploris la diversajn metodojn per sistema kolekto de {Informationen}.
Poste Esperantistoj pruntis al mi aktualajn materialojn, el kio {resultierte} mia decido por tiu libro.

<9.2>
Kiuj {verschiedenen} metodoj {gibt es}?

La tradicia metodo, lerni fremdan lingvon, estas, {lesen} tekstojn kaj traduki ilin.
Sed mi {denke}, ke transformi vortojn kaj {Sätze} de unu al alia lingvo,
laŭ mia sperto pli komplikas la lernadon, ol {sofort},
ekde la komenco esprimi siajn ideojn en la nova lingvo.

Prave, lingva originalo ĉiam sonas pli glate, tio estas ankaŭ mia opinio.
Do, tiu metodo estas malaktuala. Kiuj pli aktualaj metodoj do ekzistas?

Unue la tiel nomata "rekta" metodo.
T.e., ke la instruisto parolas sen-escepte en la {zu lernenden} lingvo
kaj penas, klarigi novajn vortojn per gestoj kaj mienoj.

Instruante fremdan lingvon, {gleichzeitig} ludi la klarigojn, {klingt} malfacile, mi ege ŝvitus.
Klare, ke por tio mankis kurso al vi.

Prave. Due oni povas aliĝi al per-letera kurso.
Tiam oni korespondas kun libervola helpanto kaj sendas al li taskojn kaj ekzercojn,
kiujn tiu korektas kaj resendas.

<9.3>
Iom komplika afero. Ĉu ne ekzistas pli {moderne} metodo?

{Sicher}.
La perfekta metodo klare estas, lerni en kurso {zusammen mit} aliaj lernantoj.
Imitante {alltägliche} dialogojn, kvazaŭ ili estas realaj,
oni ĝuas la plej rapidan kaj naturan lern-metodon.

Tion mi aŭdas kun plena aplaŭdo.
Sed ankaŭ tio ne funkciis en via okazo, ĉar ne ekzistis Esperanto-kurso en via ĉirkaŭa regiono.

Ĝuste! Mi provis, trovi aliajn lernemajn interesatojn por memstara kurso,
do, sen instruisto. Malgraŭ ĉiu klopodo tio estis vana!

Tio estas preskaŭ nekredebla.

Jes, la kialo estis, ke apenaŭ iu pretas, klopodi {genügend [viel]} pri io,
kio ial estas taksata stranga hobio.
Do, restis la eblo, serĉi kurson en la Interreto.
Fakte, mi trovis kurson, {mit = vermittels} kiu oni povas rekte lerni Esperanton en dialogo.

En dialogo kun kiu?

Se vi sola lernas, en dialogo kun vi mem.

<9.4>
Ankaŭ tio ne estas tute kontentiga.

Ne, bedaŭrinde ne. La solvo estas, trovi aliajn,
kun kiuj vi renkontiĝas en la reto, {sogar} samtempe vidante ĉiujn sur la ekrano.

Kaj ĉu krome ankaŭ la kurs-{Material}?

Jes, {klar}. Kelkajn konfuzas tio tamen.
Tiun problemon oni povas solvi per tio,
ke
vi antaŭe presas kopion de la tekstoj per via komputila presilo.
Tio havas la avantaĝon, ke vi povas meti notojn en la tekstojn.

Favora solvo.
Do, por resumi, mi nun eksciis pri diversaj metodoj, lerni fremdan lingvon.
Koran dankon!

{Nichts zu danken}. Estis plezuro por mi, kontentigi vian sci-volemon.
{Auf Wiedersehen}, sinjoro Scivolema.

{Auf Wiedersehen}, sinjorino Rakontema!


<10.0>
La tagoj de la semajno


(Das folgende Volkslied wurde als Ringelreihtanz gesungen, vor allem in der Lambertizeit im Münsterland. Alle haben sich an der Hand und gehen im Kreis; an den betonten Liedstellen - unterstrichene Silben - wird geknickst. Kann auch als Lockerungsübung im Kurs eingefügt werden, wenn genügend Platz ist. Wenn nicht, kann man auch statt knicksen einfach in der Runde aufstehen, was schon genügend Bewegung erzeugt. - Der Text hilft, die Wochentage zu lernen und zu behalten.)

<Melodie anhören>
Fonto por la melodio: "Die Liederkiste" (kun afabla permeso)


Germana popol-kanto kaj -danco:
Laŭrenjo, kara Laŭrenjo, vi (Laurentia, liebe Laurentia mein)
Esperanta versio: Rudolf Fischer


<10.1>
Laŭrenjo, kara Laŭrenjo, vi!
Ho, kiam refoje kunestos ni?
Dum lu-un-do! -
Deziras mi, ke estu lundo jam
kaj mi kun mia Laŭrenjo jam, Laŭrenjo jam.
<10.2>
Laŭrenjo, kara Laŭrenjo, vi!
Ho, kiam refoje kunestos ni?
Dum ma-ar-do! -
Deziras mi, ke estu lundo, mardo jam
kaj mi kun mia Laŭrenjo jam, Laŭrenjo jam.
<10.3>
Laŭrenjo, kara Laŭrenjo, vi!
Ho, kiam ree kunestos ni?
Mer-kre-e-don! -
Deziras mi, ke estu lundo, mardo, merkredo jam
kaj mi kun mia Laŭrenjo jam, Laŭrenjo jam.
<10.4>
Laŭrenjo, kara Laŭrenjo, vi!
Ho, kiam ree kunestos ni?
Dum ĵaŭ-aŭ-do! -
Deziras mi, ke estu lundo, mardo, merkredo, ĵaŭdo jam
kaj mi kun mia Laŭrenjo jam, Laŭrenjo jam.
<10.5>
Laŭrenjo, kara Laŭrenjo, vi!
Ho, kiam ree kunestos ni?
Ven-dre-e-don! -
Deziras mi, ke estu lundo, mardo, merkredo, ĵaŭdo, vendredo jam
kaj mi kun mia Laŭrenjo jam, Laŭrenjo jam.
<10.6>
Laŭrenjo, kara Laŭrenjo, vi!
Ho, kiam ree kunestos ni?
Sa-ba-a-ton! -
Deziras mi, ke estu lundo, mardo, merkredo, ĵaŭdo, vendredo, sabato jam
kaj mi kun mia Laŭrenjo jam, Laŭrenjo jam.
<10.7>
Laŭrenjo, kara Laŭrenjo, vi!
Ho, kiam ree kunestos ni?
Di-ma-an-ĉon! -
Deziras mi, ke estu lundo, mardo, merkredo, ĵaŭdo, vendredo, sabato, dimanĉo jam
kaj mi kun mia Laŭrenjo jam, Laŭrenjo jam.

<11.0> <-ot-> <Partizipien> <Adverbiales Satzattribut mit Partizip>
Titolo: La sufiksoj -at-, -it- kaj -ot-

La sufiksoj -at-, -it- kaj -ot- formas participon de la pasivo
kaj indikas respektive la tempojn prezenco, preterito kaj futuro.

Same kiel la aktivaj participoj ili aperas kiel

Tamen, kompare kun la aktivaj participoj, la pasivaj pli ofte kompletigas la predikaton "est...s".

Atenton! Participoj kun "-it-" ne ĉiam signifas pasintan agon aŭ pasintan okazon, sed iujn fojojn simple staton (post antaŭa ago aŭ eĉ sen ĝi):
Antaŭ sesdek jaroj mi estis {naski}.
La tasko estas {plenumi}.
La koridoro havis nur unu {fermi} fenestron (kaj malfermo kaj fermo ne eblas).


Kompletigu nun la sekvantajn frazojn per la ĝusta participo:
(Fahren Sie dazu mit der Maus auf die Vokabeln zwischen den geschweiften Klammern, um herauszufinden, welche Partizipform Sie bilden sollen!)

Ĉu estonte pli da energio estu {produkti} aŭ ĉu la medio estu pli bone protektata?


<11.1>
En nia moderna ekonomio multa energio estas {uzi}.

<11.2>
Estas {aserti} en cirkloj de la grand-industrio, ke la energio estu {produkti} el ĉiom da {bruli} nigra kaj eĉ bruna karbo.

<11.3>
Kiel plu {argumenti}, tiun naturan materialon oni povas anstataŭigi per nenia alia energi-{produkti} rimedo.

<11.4>
{kontraŭi} avertas kontraŭ la {minaci} risko de {ŝanĝiĝi} klimato,
{konduki} interalie al {kreski} alto de la maroj.

<11.5>
Ili estas {subteni} de projektoj por akvo-, vento- kaj suno-energioj,
ĉar nia medio devas resti nature {konservi} kaj tial {protekti}, kiel ili atentigas.

<11.6>
{dubi} tamen ne povas esti {konvinki}, ĉar ili malkredas, ke homoj povas influi la klimaton,
do, ne {kulpi} pri malbona vetero.

<11.7>
Kelkaj krome konfirmas, ke ajna minaco por la homaro
per klimato {werdend} ĉiam pli varma estas neniel {pruvi},
kaj multaj ĝenerale komentas, ke kuraĝo estas pli saĝa ol dubemo.

<11.8>
La {defendi} de la mondo kvazaŭ batalas, por solvo de la komplika problemo, kiel gajni energion sen uzi gason {postlasi} en la {spiri} aero venenon {sufoki} nin.

<11.9> Dum tio la ordinarulo, {kompreni} nenion, sed {fidi} la {regi}, {fumi} sian cigaredon, provizore simple ŝtopas plu la ŝtopilon en la ŝtopilingon.

<12.0>
Dialogo en la akceptejo

(legu kaj komprenu, poste traduku la Germanajn vortojn kaj fine ludu la dialogon mem)


<12.1>

({"Empfangender"}:) Saluton, mi estas Juljo. Nun estas via vico.

({Angekommener}:) Saluton, mi estas Johano el Munkeno.

Bone, bone. Johano el Munkeno do, hm. Ĉu vi sendis {Anmeldeformular}?

Jes, kompreneble. {Rechtzeitig}.

Ho jes, jen ĝi ja estas. Ĉu vi devas ankoraŭ pagi {etwas (an Menge)}?

Mi {meine}, ke ne. Laŭ mia scio mi ĉiom jam {habe ... vorausbezahlt}.

Jes, mi vidis {gerade} en la konto de nia kaso, ke tio estas ĝusta.
Do, mi kvitancu tion, kaj jen estas ankaŭ program{heft} por vi.

Dankon. Tio estas ĉiam la plej interesa {Material}.

<12.2>

Ĉu vi volas esti en {Schlafraum} kune kun {(irgendwelchen) bestimmten} aliaj?

Jes, kun mia amiko Harald el Hamburgo, laŭ mia {Bitte} en la aliĝilo.

Bone. Mi vidas, ke tiu jam {angekommen ist} kaj dormos en la ĉambro kun la numero ses.
Mi do donas al vi {Bett} tie.

En ordo. Kie estas la dormejo ses?

Se vi eliras el la {Empfang(sraum)}, iru {nach rechts}. Estas tiam la tria ĉambro {links}.

{Herzlichen} dankon.

{Nichts zu danken}. Multan {Vergnügen} dum la {Veranstaltung}.


<13.0>
Ĉu vi komprenas jenon?

Klarigu la Esperantajn vortformojn per aliaj vortoj aŭ formu frazon kun ili.
Ekzemplo: loĝejo = parto de domo: ĉambraro, en kiu oni loĝas
Aŭ: Domo povas havi plurajn loĝejojn.


<13.1>
hararo, amikaro, najbararo, domaro, vortaro (!), homaro, parencaro, ludilaro, ilaro, instruistaro, studentaro, lekciaro, manĝilaro, junularo, gazetaro, anaro.

<13.2>
reveni, reiri, rerespondi, rerigardi, rekoni, revidi, reflui, redoni, reteni, repeti (kontraŭe al: ripeti), reagi, rebati, reaperi, resaluti, repardoni, redemandi, repagi.

<13.3>
akvujo, sukerujo, teujo, kafujo, laktujo, bierujo, lavujo, hundujo, ilarujo.

<13.4>
disbati, disiri, disdoni, disfali, dise, disa.

<13.5>
konstruaĵo, specialaĵo, aktualaĵo, novaĵo, manĝaĵo, ĉirkaŭaĵo, ĉefaĵo, anstataŭaĵo, finaĵo (de vorto), legaĵo, trinkaĵo, skribaĵo.

<13.6>
dormejo, gastejo, trinkejo, lernejo, lekciejo, kuirejo, enirejo/elirejo, kunvenejo, sidejo, subtegmentejo.

<13.7>
gepatriĝi, geedziĝi, interamikiĝi, aktualiĝi, Esperantist-iĝi, aniĝi, aliĝi, aldoniĝi, kuniĝi, disiĝi, tagiĝi, someriĝi, nigriĝi, plilongiĝi, pliiĝi, senhariĝi, sen-esperiĝi.

<13.8>
Inda, indas, ridinda, salutinda, ĝojinda, farinda, aminda, dezirinda, dankinda.

<13.9>
bofilino, bofratino, bogefiloj.

(Gehen Sie die Vokabeln früherer Lektionen durch und versuchen Sie, weitere Wortformen abzuleiten.)


<14.0>
Ekzameno sur baza nivelo (B1)
Temo 5: Komunikado

Ekzercu vin, tralaborante la sekvantan tekston per tri paŝoj en jena sinsekvo:
Unua paŝo: Lernu la necesajn novajn vortojn.
Dua paŝo: Kompletigu kaj lernu la ekzemplan dialogon.
Tria paŝo: Skribu similan dialogon per viaj propraj datumoj.


<14.1>
Bonan tagon, ĉu vi estas sinjorino Hansen?

Bonan tagon, jes, Beate Hansen.

Mi estas Sonja Majer, la {Prüfer}.
En la buŝa parto de la ekzameno nia hodiaŭa temo estas "komunikado".

Jes, mi scias. Post mia zorga preparo mi atendas viajn demandojn kun fido al miaj konoj.

Nu, tio impresas min. Ni vidu fine la rezulton.
Unue mi {möchte} scii, kiom sperta vi estas en lingvolernado.

{Nun}, mi estas kvazaŭ jam de naskiĝo dulingva.
Mia patrino parolis nur la {deutsche}, mia patro nur la Hispanan lingvon al mi.

Ho, de naskiĝo dulingva, tio estis favora situacio,
kaj vi lernis {gleichzeitig} du lingvojn el du diversaj lingvofamilioj.

{Richtig}. Sekve mi poste en la lernejo rapide lernis la Anglan kaj la Francan lingvojn.

<14.2>
Kaj kion vi spertis {aus} la lernado de Esperanto?

Nu, unuflanke mi profitis la fakton, ke mi jam regis la Hispanan;
aliflanke la simileco {zwischen} Esperanto kaj {Spanisch} foje konfuzis min.

Tiam oni povas strange falsi la lingvon, ĉu ne?

Jes, se oni transprenas {irgendein} vorton el la {Muttersprache} al Esperanto,
en kiu ĝi havas tute alian signifon, oni povas {ganz schön} surprizi la alparolaton per tia traduko.
{Darum} oni parolas pri "falsaj amikoj".

Ĉu vi povas diri ekzemplon?

Ekzemple, en Esperanto "direkto" ne {bedeutet} "adreso" kiel "dirección" en la Hispana.
Do, mi demandis en renkontiĝo, ĉu nova Esperanto-amiko povas {geben} al mi sian "direkton".
Post la klarigo, {warum} ni miskomprenis nin, ni multe ridis.

<14.3>
Vi estas kapabla, paroli multajn lingvojn.
Ĉu vi bezonas tiun kapablon ankaŭ en via {Beruf}?

Ne tiom. Mi laboras en industria oficejo.
{Natürlich} mi foje telefonas kun iu Franco, BritoHispano.
Nia Eŭropa Unio estas nuntempe ja kvazaŭ kuna vilaĝo.
Tio estas simple regiona fenomeno de la "tutmondiĝo".
Multa literaturo en mia studofako estis en la Angla.
Do, mi pasive bone {beherrsche} ĝin, aktive tamen {mehr oder weniger} nur la fundamentojn.

Kaj kio pri Esperanto?

Esperanton mi {benutze} nur en mia privata ĉirkaŭo.
Mi miras, kiel rapide mia scio de Esperanto komencas superi miajn sciojn en la aliaj {fremden} lingvoj.

Ni nun laŭ ekzemploj specifu kulturajn problemojn de {Kommunikation}.
Kiam vi telefonas kun alilandano,
kiujn interkulturajn diferencojn vi povas konstati?

Ho jes, dum telefona kontakto Germano ofte tuj diras {seinen} nomon,
{wohingegen} Hispanoj {gewöhnlich} nur diras "jes", levinte la aŭdilon,
kaj tiam vi devas {zuerst} peni eltrovi, kun kiu vi parolas.

Sed {einige} Germanoj telefone ankaŭ anoncas sin simple per la voko "Hallo"!

Tiuj okazoj estas esceptoj.
Precipe tion faras virinoj, kiuj timas, esti ĝenataj de trudaj komunikoj de iuj fiaj viroj.

<14.4>
Similajn ĝenojn vi povas sperti en la Interreto, ĉu ne?

Prave, tiu daŭre kreskanta ondo de trudmesaĝoj!
Sed oni povas ja tuj forigi tion, kio malplaĉas.

Ĉu vi {alltäglich} laboras per komputilo?

Memkompreneble, mi havas konstantan al-iron al la Interreto.
Laborejo sen {Computer} ne plu estas imagebla {heutzutage},
kaj tio estas sendependa de la profesio.
Mi administras la datumojn de niaj klientoj, kaj tial konstante retumas kaj daŭre telefonas.

Mi komprenas. Ho, la tempo pasis.
Dankon {für} tiu intensa interparolo.

Dankon, same.
Mi estas kontenta, kiel bone mi povis esprimi miajn pensojn.

Vi {wissen}, ke mi ne rajtas diri jam nun rezulton de tiu ĉi ekzamena ŝtupo,
sed vi estas {sicherlich} kapabla, bone juĝi mem pri vi.

Mi esperas tion. Do, ĝis revido, sinjorino Majer.

Ĝis revido, sinjorino Hansen.


<15.0>
Ripeto de la tagonomoj


La partoprenantoj demandas unu la alian:

<15.1> Kiel nomiĝas / Kiu estas (la nomo de) la unua (dimanĉo!), dua, tria, ... tago de semajno?

<15.2> Kiu tago venas antaŭ / post … ?

<15.3> Kiu tago estos postmorgaŭ, se hodiaŭ estas … ?

<15.4> Kiu tago estis antaŭhieraŭ, se hodiaŭ estas … ?

<16.0>
Dialogo: Rehejme de Esperanto-kunveno

Bv. zorge legi la sekvantan tekston plurajn fojojn, sed ne jam rigardu la demandojn, kiuj sekvas la tekston.
Poste ne plu rigardu la tekston, sed respondu la demandojn pri ĝi.
Espereble vi memoros la enhavon!


Saluton, Beate! Mi ja longe ne plu vidis vin.
Saluton, Udo! – Klare, mi estis for kaj partoprenis en Esperanto-kunveno. Antaŭhieraŭ mi revenis.

Ho tial. Kaj ĉu ĉio estis en ordo?
Pli-malpli jes. Komence tamen mi havis problemon. Laŭ-dire mi ne ĝustatempe aliĝis.

Kaj kio okazis?
La akceptanto ne volis doni liton al mi.

Ne diru! Kaj kiel vi reagis?
Mi iĝis sufiĉe malĝentila kaj diris laŭte, ke tio estas eraro, ĉar mi jes ja aliĝis ĝustatempe, eĉ tre frue, kaj ke mi postulas, esti akceptata.

Kaj kion respondis la akceptanto?
Li konfesis, ke la aliĝilaro estas iom en malbona ordo.
Bonŝance ĝuste tiam venis mia amikino Birgit, kun kiu mi volis loĝi en la sama ĉambro.
Ŝi diris al la akceptanto, ke ni aliĝis kune.

Tio vere estis bonŝanco.
Jes. Nome, aŭdinte tion la akceptanto zorge ree trarigardis la aliĝilojn kaj vidis, ke mia aliĝilo kuŝas kune kun tiu de mia amikino. Tiam li cerbumis, kiom mi devus ankoraŭ pagi.

Nekredeble! Kiun stultulon la organizantoj komisiis por administri la partoprenantaron?
Ĝuste tion ankaŭ mi pensis, sed tiam li trovis mian pagon en alia kaso-listo.

Fino bona, ĉio bona, ĉu ne? – Ĉu la cetera aranĝo estis laŭ via vidpunkto sukcesa?
Jes, vere. Ni multe amuziĝis, sed ni ankaŭ partoprenis laborgrupojn kaj seminariojn.

Kaj pri kio temis?
Mi estis en seminario, en kiu la gvidanto komparis plurajn lingvojn kun Esperanto.

Interese, kaj en kiu laborgrupo vi estis?
Ni skribis artikolojn por gazeto, kaj poste ni kritikis ilin el la vidpunkto de leganto.
Krome mi lernis popolajn dancojn en speciala kurso.

Mi jam aŭdas, ke vi multon faris dum tiu aranĝo.
Mi pripensas, ĉu ne ankaŭ mi aliĝu la sekvantan fojon, pro viaj spertoj tamen tiam
zorge konservante kopion de la aliĝilo kaj la kvitancon de mia pago, ĉu vi komprenas?
Nun bv. respondi jenon:

<16.1> Kial Udo dum longa tempo ne plu vidis Beaten?

<16.2> Kiun problemon Beate havis komence en la Esperanto-aranĝo?

<16.3> Kial la akceptanto ne povis tuj trovi la aliĝilon de Beate?

<16.4> Kiun temon havis la seminario, en kiu Beate partoprenis?

<16.5> Kiu estis la tasko de laborgrupo pri la gazetaro?

<16.6> Kiu laborgrupo pli celis distraĵon?

<16.7>
Reludu nun la scenon de la dialogo kun alia lernanto el via grupo, sed ŝanĝu la okazon:
La akceptanto tamen ne trovis la aliĝilon. Elpensu, kio okazis tiam.

Hier einige (alternative!) Anregungen:
(Die Vokabeln sollten alle bekannt sein bzw. sich leicht von bekannten ableiten lassen.)


<17.0>
Proverboj de la Esperanto-kulturo

<17.1>
Esperanto - edz-peranto

<17.2>
Edzino - fino!

Ĉu vi komprenas, kion la proverboj signifas?


<18.0>
Sube estas skemo de aliĝilo.
Kiujn vortojn vi ankoraŭ ne konas? Ĉu vi malgraŭ tio komprenas ilin?


(Bv. uzi skribilon por dokumentoj, ekz. glob-skribilon, ne krajonon!)

Aliĝilo por la 2a Internacia Tradicia Esperanto-Kunveno (ITEK)
de la 20a de aŭgusto ĝis la 27a de aŭgusto
en Fantazi-urbo / Fikciujo

Jen mi aliĝas al la 2a ITEK. Mi atendas konfirmilon pri mia aliĝo.

familia nomo:
persona nomo:
naskiĝ-dato:
sekso: vira / virina
vegetarano: jes / ne

adreso: (poŝtkodo, urbo, strato, domonumero)
lando (kie mi loĝas):
hejmlando (de kie mi devenas):
telefon(numer)o:
poŝ-telefon(numer)o:
(Inter)ret-adreso:

Mi antaŭpagis ..... eŭrojn al jena konto: ................................. (nomo, loĝoloko)

kun la internacia kontonumero (IBAN) .......................................

kaj la internacia bankokodo (BIC) .......................... kaj jes / ne bezonas kvitancon.

Deziroj pri la ĉambro:
Mi deziras simplan ĉambron / luksan ĉambron.
Mi deziras unu-litan ĉambron. (Aldonajn dezirojn skribu sur la dorsflankon.)
Mi volas laŭ-eble esti en la sama ĉambro kun ...

Programkontribuo:
Mi kontribuos al la programo per ....................................
.........................................................................

dato: ......................
subskribo: .....................................................


Wörterbuch Esp.-Deutsch: a... al.. an.. ar.. b... bo.. c... ĉ... d... di.. do.. e... ek.. er.. f... fi.. fr.. g... ĝ... h... ĥ... i... in.. io.. j... ĵ... k... ki.. kl.. kon.. kr.. ku.. l... li.. m... me.. mo.. n... ni.. o... p... pe.. po.. pr.. r... ri.. s... se.. si.. so.. su.. ŝ... t... ti.. to.. u... v... vi.. vo.. z...
Wörterliste Deutsch-Esp.: Hinweise A.. B.. C.. D.. E.. F.. G.. H.. I.. J.. K.. L.. M.. N.. O.. P.. Q.. R.. S.. T.. U.. V.. W.. X Y Z..
Startseite Grammatik
Lektion 6 Lektion 7 Übersetzungen zu Lektion 7 Grammatik zu Lektion 7 Lektion 8