<1.0>
Esperanto: En
libereco
per
egaleco
al
amikeco
<1.1>
Eksteruloj
ofte
mokas,
ke Esperanto ne estas
reala
lingvo,
almenaŭ
neniel
utila,
"ĉar ja neniu parolas ĝin".
Almenaŭ oni ne povas
imagi
al si, kiel la Esperantistoj
kapablas,
praktiki
sian lingvon.
Fakte
nuntempe
ankoraŭ ne
eblas,
per Esperanto
komerci
kaj
profiti,
aŭ
iel
elstari
en la
socio.
Tial
sole
iuj
libervoluloj
instruas Esperanton, kutime en
privataj
rondoj,
tro
malofte
en la
publika
vivo.
Sekve
la
publiko
ne havas
proprajn
spertojn
pri Esperanto, do ne
vere
konas
ĝin kaj tial ne
postulas
ĝian
instruadon
en lernejoj kaj universitatoj.
Ĝis nun
publike
haveblaj
informoj
pri Esperanto
apenaŭ
trafas,
kaj tial
ekestas
gravaj
antaŭjuĝoj.
Multaj
kontraŭuloj
de Esperanto havas
interalie
la
eraran
opinion,
ke la Esperantistoj nur
atendas
la tempon,
kiam ilia lingvo havas
relativan
sukceson
en la
politiko
kaj
iĝos
iam
granda
mondolingvo.
Sed malantaŭ Esperanto staras ja neniu granda
politika
forto,
kiu povus
movi
multon.
Tial estas
deca
agado,
ke la Esperantistoj kun
fervoro
movas sin mem.
Ili en
absoluta
libereco
lernas kaj
praktikas
Esperanton kiel fremdan lingvon.
Aldoniĝas
la
"natura"
metodo, nome kiel infano en
dulingva
Esperanto-familio.
Esperantisto, kiu lernis la lingvon
kvazaŭ
ekde
sia
naskiĝo,
estas
t.n.
"denaskulo".
<1.2>
Kontraŭ
la
erara
ĝenerala
supozo
la
Esperanto-movado
daŭre
kapablas,
varbi
novajn
interesatojn,
des
pli, se
freŝaj
komencantoj
trovas la lernadon
plaĉa.
Nu,
por tio oni povas
specifi
plurajn
diversajn
kialojn:
Pro tiu unika etoso Esperantistoj facile interamikiĝas.
<1.3>
Por uzi sian lingvon, la Esperantistoj ne povas
fidi
je
la
hazarda
okazo,
iam
ie
konatiĝi
kun
samideano.
Loke
oni
realigas
la
ŝancon,
praktiki
Esperanton, nur,
se oni
regule
vizitas
lokan
Esperanto-grupon por
ekzerci
sin en la lingvo kun iuj el la
membraro.
Plie
oni povas
aliĝi
al
regiona
Esperanto-societo,
kies
membroj
pli ol
unu fojon
jare
kunvenadas.
Kontaktojn
al aliaj landoj
peras
pli granda
Esperanto-asocio,
ekzemple la
Germana Esperanto-Asocio
(GEA,
prononcu:
go-e-a)
aŭ la
organizo
de
ties
junularo,
la
Germana Esperanto-Junularo
(GEJ,
elparolu:
go-e-jo).
Por la
vasta
mondo
estas
Universala Esperanto-Asocio
(UEA, prononcu: u-e-a).
"Universala",
ĉar en ĝi
membras
la plej multaj
landaj asocioj
de la
unuopaj
ŝtatoj.
Rilate
tion UEA estas
kvazaŭ
unio.
Kromaj
membroj estas
fakaj asocioj
kun
specifaj
temoj kiel profesio,
religio,
hobio,
ktp.
En ĉiu jaro aperas la
jarlibro
de Universala Esperanto-Asocio kun la nomoj kaj adresoj de Esperantistoj en pli ol
cent
landoj.
Oni povas
korespondi,
sed ankaŭ
renkonti
siajn
leter-amikojn
en
Esperanto-aranĝoj.
Do, por
resumi:
Indas,
membriĝi
en la
Esperanto-movado.
<1.4>
Pli
efektivajn
rezultojn
ol la
tradiciaj
kontakt-ebloj
nuntempe
havigas
la Interreto, se oni uzas por la
serĉo
ties
"serĉ-maŝinojn".
Tiel oni
trovas
ankaŭ
rondojn
kaj
forumojn,
en kiuj oni povas skribi
pri
"Dio
kaj la mondo",
interŝanĝo
de
opinioj
laŭ
ĉies
gusto.
En la Interreto oni povas fine ankaŭ
buŝe
interkomuniki,
eĉ
plur-ope,
vidante sur la
ekrano
tiujn, kiuj
partoprenas
en la
societema
diskuto.
Malgraŭ
ĉiuj
avantaĝoj
diras la Esperantistoj, ke tio ne povas
vere
anstataŭi
personan
renkonton.
Tial oni ne povas
rezigni
Esperanto-aranĝojn, por
sperti
la
internan ideon,
la
spiriton
de Esperanto.
Ĉu vi nun komprenas, kial
ĉiam
denove
ekzistas homoj, kiuj komencas lerni Esperanton,
kaj kiel ili praktikas poste tiun lingvon?
2.
Respondu jenajn demandojn:
<2.1>
Ĉu la
publiko
per
trafaj
argumentoj
juĝas
pri la ebloj de Esperanto?
<2.2>
Kiel oni nomas
juĝon,
kiu ne havas
realan
bazon?
<2.3>
Kial homoj ofte opinias, ke Esperanto ne donas
profiton?
<2.4>
Kiun celon de la Esperantistoj tiuj homoj
imagas?
<2.5>
Kial Esperanto estas
malforta
en la
socio?
<2.6>
Kia estas la situacio de Esperanto en la lernejoj?
<2.7>
Kiel
statas
la
Esperanto-informado?
<2.8>
Ĉu
entute
neniu
lernas Esperanton?
<2.9>
Ĉu por
gajni
monon per
komercoj,
aŭ kiuj estas la kaŭzoj por homoj,
eklerni
Esperanton?
<2.10>
Ĉu la praktikado de Esperanto okazas nur skribe?
<2.11>
Kie oni povas
aŭskulti
Esperanton?
<2.12>
Kion oni povas fari loke por ekzerci Esperanton?
<2.13>
Kiu helpas, trovi amikojn en la tuta mondo?
<2.14>
Kiu
asocio
elstaras
inter la Esperanto-organizoj?
<2.15>
Kiel oni povas ekhavi adresojn?
<2.16>
En kiom da landoj ekzistas Esperantistoj?
<2.17>
Kiel leter-amikoj povas
persone
renkontiĝi
kaj eble interamikiĝi?
<2.18>
Kiu estas nuntempe la
kulmino
de moderna
komunikilo
por ricevi
ajnajn
informojn kaj
kontakti
fremdulojn?
<2.19>
Kiu
universala
helpilo
por
serĉoj
de informoj havas
maksimuman
utilon?
<2.20>
Ĉu ankaŭ vi foje
sencele
vagadas
tra la
paĝoj
de la Interreto?
<2.21>
Ĉu vi scias, kiel trovi la
retpaĝaron
de Germana Esperanto-Asocio?
<3.0>
<-us>
Ripeto: La verbformoj kun –us
Uzu verbformon kun –us
Ekzemploj:
Ĝentileco:
Mi ŝatus havi plian tason da kafo! (anstataŭ: Mi ŝatas ... aŭ eĉ: Mi volas ...)
Necerteco:
Mi dirus, ke tio ne havas
sencon.
Nerealeco:
Ĉe
tiu
komerco
la
profito
neniam
kovrus
la
kostojn!
Kondiĉo:
Se ne
pluvus
nun, mi irus por
promeni.
Kompletigu nun la sekvantajn frazojn, uzante la us-formon, se eble.
Aldonu la
klarigon
(ĝentileco, necerteco, nerealeco, kondiĉo) en
la
krampoj
post la frazo.
Se -us tute ne eblas, klarigu tion per
strekoj
tiel: (---).
<3.1>
Se pli multe da homoj (= pli multaj homoj)
malkovr…,
kiel
sprita
est… la lingva
sistemo
de Esperanto,
tiu est… multe pli
populara.
({?})
<3.2>
Por
ero
de pluvo oni dir…
"pluvero".
({?})
<3.3>
Ĉu vi est… tiel
afabla,
doni al mi la gazeton? ({?})
<3.4>
(Ĉu vi demandas pri) La
distanco
al A.? Hm, mi dir… : dek du
kilometrojn,
sed mi ne povas
garantii
tion!
({?})
<3.5>
Se
silentinta
vi est… ,
filozofo
vi rest… . ({?})
<3.6>
- Ĉu vi sen
garantio
prunt…
kapitalon
al fremdulo?
- Neniam! Mi eĉ ne don… kelkajn
monerojn.
({?})
<3.7>
Mi lern… Esperanton ankaŭ, se neniu parol… ĝin,
ĉar min interesas nur la
lingva
strukturo.
({?})
<3.8>
Se la
viktimo
per la
rakonto
de sia
historio
konvink…
la
policon,
tiu
pli volonte
help… lin. ({?})
<3.9>
La
vundita
biciklanto
raportis,
ke ŝi
romp…
fingron
kaj
tranĉ-vund…
sin. ({?})
<3.10>
Se oni pov… praktiki Esperanton en
komerco
kaj
scienco,
multe pli da homoj
utilig…
ĝin. ({?})
Formu nun mem kompletajn frazojn el jenaj vortoj:
<3.11>
(Kiel, sol,
social,
movad,
Kristanism,
ne,
religi)
({?})
<3.12>
(Se, mi, avin, hav,
rad,
ŝi,
bus)
(Germana
proverbo)
({?})
<3.13>
(Iuj,
fanatik,
hom, malŝat, Esperant,
kvankam,
ne, kon) ({?})
<3.14>
(Ĉu, vi, pov, montr, mi,
voj,
stacidom?)
({?})
<3.15>
(Se, oni,
devig,
hom, lern, Esperant, ti, est,
maldec,
lingvo-politiko,
nome, kontraŭ,
etos, de, Esperant)
({?})
<3.16>
(Esperanto, iĝ, grand, mondlingv, iuj,
politika,
nesciul,
cert,
postul,
ŝanĝ) ({?})
<3.17>
(Mi, dir, ke Esperant, oni, pov, lerni, dum, unu jar) ({?})
<3.18>
(Sen, special,
etos,
Esperant, ne, viv, jam, tiom, long) ({?})
<3.19>
(Informil,
komunik, ke, oni,
turn,
paĝ,
por, leg, pli) ({?})
<3.20>
(Okaz, pli, Esperanto-aranĝ, se, ekzist, inteligent, hom, kiu,
organiz)
({?})
<3.21>
(Kiel, oni,
vok,
al,
arbar,
tiel,
eĥ,
son,
reen)
(laŭ
Germana
proverbo)
({?})
<4.0>
Dialogo kun
dubemulo
(ekzerco
kiel
preparo)
En Esperanto oni povas formi multajn novajn vortojn el jam
konataj.
Traduku
la duan
kolumnon
de la sekvanta
tabelo:
<4.1a>
<et->
Dialogo kun dubemulo (unua
versio)
Kompletigu la frazojn uzante
precipe
la
preparitajn vortojn.
Ek!
<4.2a>
Kie vi estis hieraŭ vespere? Mi {versuchte},
telefone
kontakti
vin, sed ne sukcesis.
<4.3a>
Mi ne
estimas
{solche}
fanatikulojn.
Ili vere estas parolistoj, ĉar ili paralodas la tutan tempon,
promesas
multon
kaj,
foje
tro-igas,
foje
sen
honti
mensogas.
<4.4a>
Sed kion vi
efektive
faras? Ĉiam nur la sama temo: Esperanto. Lingvo,
en kiu ne eblas {auszudrücken} ion
krom
bazaj aferoj. Tute ne
simpati-veka.
Sole
blinda
fanatikulo
povas
malatenti
tian.
<4.5a>
Tio estas {fast} ne
kredinda.
Ĉu vi ankaŭ havas vortojn kiel "Philosoph" kaj "Idiot"?
<4.1b>
Dialogo kun dubemulo (dua versio)
Kompletigu la frazojn uzante precipe la preparitajn vortojn. Ek!
<4.2b>
Kie vi estis hieraŭ vespere? Mi provis,
{telefonisch} kontakti vin, sed ne {hatte Erfolg}.
<4.3b>
Mi ne estimas
tiajn
{Fanatiker}.
Ili vere estas {Sprecher},
ĉar ili {sprechen und sprechen} la tutan tempon,
promesas
{vieles}
kaj foje tro-igas, foje sen
{sich schämen}
mensogas.
<4.4b>
Sed kion vi {wirklich} faras? Ĉiam nur la sama temo: Esperanto.
Lingvo, en kiu ne {möglich ist} esprimi ion krom {grundlegende} aferoj.
Tute ne simpati-veka. Sole {blinder} fanatikulo povas
{ignorieren}
tian.
<4.5b>
Preskaŭ
ne {glaubwürdig}. Ĉu vi ankaŭ havas vortojn kiel "Philosoph" kaj "Idiot"?
<5.0>
Ekzameno sur baza nivelo (B1)
Temo 6:
Rilato
kun aliaj homoj:
privata
kaj
publika
vivo
<5.1>
Ekzamenanto:
Bonan tagon.
Kiel vi fartas?
Dankon,
{ebenso}
bone. -
{Heute}
estas nia temo:
Rilato
kun aliaj homoj.
Ni komencu per la
manieroj
kiel
saluti
kaj
adiaŭi.
Ĉu vi
regule
partoprenas
Esperanto-renkontiĝojn?
Kiel vi tiam salutas aliajn {Teilnehmer} post via alveno?
Tion mi povas bone
imagi. -
Kaj se vi estas
organizanto,
kiel vi salutas
alvenintojn?
<5.2>
<retro>
Se estas bonaj amikoj, ĉu vi
{nehmen}
ilin en viajn
brakojn
aŭ eĉ
kisas
ilin?
Sed en kelkaj
popoloj
oni sin salutas nur per
ia
simbolo
de
kiso:
Ili ne vere
tuŝas
la
vangon
de la kisato per la
lipoj,
sed iom
enspiras
kun
rondaj
lipoj.
Tion ankaŭ mi konas.
Tiu
minimuma
{Abstand}
cetere
dependas de la
kulturo.
Oni devas tre
{beachten}
tion. -
Kiel vi salutas
nekonatojn?
Do, mi konkludas, ke mi aspektas kiel iu, kiun oni respektu, ĉar vi uzis por mi la alparolon "Bonan tagon".
Pardonu, mi ne volis konfuzi vin. Mi permesis al mi malgrandan ŝercon.
<5.3>
Ni venu nun al la
maniero
adiaŭi.
Ĉu vi fine de
Esperanto-{Veranstaltung}
uzadas la
kutiman
"Ĝis
iam
ie
ajn
en
Esperantujo"?
Ĉu vi dum adiaŭo {pflegen Sie zu geben} vian manon?
Kiel vi traktas viajn kolegojn dum saluto kaj {Abschied}?
<5.4>
Kaj kion vi faras, se vi estas ne en
{Esperantoland}
kaj ne povas
lingve
{kommunizieren}?
{Entschuldigen Sie}, ke mi estas
inklina
ekridi,
ĉar via
rakonto
estas tiom
vigla,
ke mi vidas la
scenon
antaŭ miaj
{Augen}.
Nun mi
{doch}
devis ridi.
Sed el via
mieno
oni komprenis, ke tio ne estas tio, kion vi bezonas, ĉu ne?
<5.5>
Mi
revenu
al pli
seriozaj
demandoj.
Kiel funkcias viaj nepersonaj kontaktoj?
Eble baldaŭ
{nicht mehr},
ĉar mi legis pri
planoj,
malaltigi
la
kotizojn,
por telefoni
trans
la
limojn,
almenaŭ
ene de
Eŭropo. -
Ĉu vi ankaŭ sendadas
{kurze}
mesaĝojn,
tiel nomatajn
"et-mesaĝojn"
per via
poŝtelefono?
Kaj ĉu vi foje estas en ret-forumo aŭ babilejo de la Interreto?
Ĉu vi ankaŭ {korrespondieren}?
En ordo. Mi sentas min nun bone
{informiert}
pri nia temo.
Estis
{Vergnügen}, tiom
vigle
babili
kun vi. Ĝis revido!
(Ambaŭ ridas.)
<6.1>
Iun tagon ni estis ĉe
Di-servo,
preĝis
kaj aŭskultis nian
pastron
en nia
preĝejo
Sankta
Ana.
Nia pastro estis ankoraŭ juna kaj ne tre
sperta,
zorgi
pri niaj
animoj.
Tiun tagon li kiel kutime ankaŭ
prezentis
tekston el la
biblio
kaj
laŭtlegis
jene:
<6.2>
"... kaj la sesan tagon
Dio
kreis
ankaŭ Evan, nome el la
flanko
de Adamo, kaj ŝi ..."
(nun li devis
turni
la
paĝon
kaj ne
rimarkis,
ke li
kaptis
plurajn paĝojn
samtempe.
Tial li
daŭrigis
subite
legante
jenon:)
<6.3>
"... iĝis kvindek
metrojn
longa, dudek metrojn
larĝa
kaj dek metrojn alta ..."
<6.4>
Tiam li
interrompis
sin
konfuzite,
pripensis
momenton,
movante
la
kapon
tien kaj reen,
kaj
rimarkis
fine al la
aŭskultantoj
en la
preĝejo:
"Kiaj
dimensioj!
Nu, karaj
Kristanoj,
tion oni ne povas kompreni, tion oni devas simple
kredi."
<7.0>
Ripeto: Indikoj de
mezuro
kaj tempo
Pluraj
frazopartoj
en la
supra
teksto havas la
markon
–n,
kvankam
ili ne estas
rekta
objekto.
Nome, la marko –n
indikas
ankaŭ
frazo-atributon,
kiu estas
foje
indiko de mezuro
(respondo al demando per "Kiel"),
foje
indiko de tempo
(daŭro
aŭ
punkto)
(respondo al demando per "Kiam").
Kolektu el la supra teksto ĉiujn frazopartojn kun la marko -n,
indiku ties
specon
(objekto,
mezur-indiko, tempo-indiko) kaj
formu pri la frazo demandon, al kiu la
trovita
frazoparto estas la
respondo.
Ekzemplo:
Kaj nun: Ek!
<7.12>
Rimarko:
- "Tien kaj reen"
estas
alispeca
fraz-atributo kun marko -n, nome
"indiko de direkto".
- La
lastan
frazon kun la
gramatika
objekto
"tion" ni
malatentas.
<8.0>
Ripeto: Indikoj de mezuro kaj tempo
(Daŭrigo)
Ni vidis en la
antaŭa
ĉapitro,
ke oni demandas
- per "kiam" pri indiko de tempo, kaj
- per "kiel" aŭ "kiom" pri indiko de mezuro:
"kiel (alt- / long- / larĝ- / aĝ- / ...)" aŭ
"kiom (ofte /
kostas /
for / ...)".
Se oni volas
esprimi
sian
miron
pri la
eksterordinara
grado
de iu
eco,
oni povas uzi "kiom"
anstataŭ
"kiel":
"Kiel aĝa vi estas?" - "Mi
aĝas
80 jarojn."
"Ho, kiom aĝa vi estas!" / "Ho, kiom vi aĝas!"
Formu nun demandojn kaj respondu ilin.
Ekzemple:
(strato,
longa) (kvincent dudek, metro)
Demando: Kiel longa estas la strato?
Respondo: La strato estas kvincent dudek metrojn longa.
<8.1>
(ŝipo,
resti, en la
haveno)
(du kaj duona, tago)
<8.2>
(Komercisto,
vin,
rimarkigi,
ne, pagi, lia,
fakturo)
(tri, fojo)
<8.3>
(kosti, vojaĝo,
al
Brazilo)
(minimume,
du
mil,
eŭro)
<8.4>
(alta, tiu
monto)
(mil naŭcent, metro)
<8.5>
(Bruno Majer, alta) (183,
centimetro)
<8.6>
(Birgit, loĝi, for de la universitato) (nur, 1, kilometro)
<8.7>
(fakaj
libroj, kutime, kosti) (multa, mono)
<8.8>
(vi, esti, aĝa) (22, jaro)
<8.9>
(sportisto,
salti, longa) (6, metro)
<8.10>
(En Germanujo, infanoj, en la lernejo, longa) (pli ol, 10, jaro)
<8.11>
(daŭri,
ĝis kiam,
rericevi, via mono) (1, semajno)
<8.12>
(1, horo, daŭri, minuto) (60)
<8.13>
(vi,
atendi,
antaŭ, la
teatrejo,
por ricevi,
bileto)
(2, horo)
<8.14>
(tabulo,
longa,
larĝa,
dika)
(2, metro, 30, centimetro, 4, centimetro)
<8.15>
(vi, reveni, al la domo)
(ĵaŭdo)
<8.16>
(Birgit, veturi, al Esperanto-aranĝo, jam) (multaj fojoj)
<8.17>
(boranta,
kapdoloro,
malaperi) (tria horo)
<8.18>
(neniu,
diri, iu vorto)
(postaj
sekundoj)
<8.19>
(Ni, rekoni, unu la alian) (la sama
momento)
<8.20>
(tuta familio,
ree,
kunestos)
(venonta fojo)
<8.21>
(plej
densa
akvo, varma)
(plus
4
gradoj)
<8.22>
Rimarkigo:
Atentu, ke vi foje povas uzi ankaŭ la
adverban
formon por la frazo-atributo,
precipe,
kiam
temas
pri indiko de tempopunkto.
Plie ofte ankaŭ atributo kun
prepozicio
taŭgas:
8.15a Ĵaŭde / Je ĵaŭdo mi revenos al la domo.
8.16a Birgit veturis jam multfoje al Esperanto-aranĝo.
8.17a Je la tria horo miaj kapdoloroj malaperis.
8.18a Dum la postaj sekundoj neniu diris iun vorton.
8.19a Sammomente / En la sama momento ni rekonis unu la alian.
8.20a Venontfoje / Je la venonta fojo la tuta familio kunestis.
<9.0>
El la
historio
de la
Esperanto-movado
<9.1>
La unua
periodo
de la historio de Esperanto estis la 18 jaroj post la
apero
de la
Unua Libro
en 1887 (mil okcent okdek sep).
Tiam la unuaj Esperantistoj
preskaŭ
nur skribis Esperanton, precipe
korespondante.
Do, por la
parolantaro
loĝante
dise
en la tuta mondo
mankis
eblo
elprovi,
ĉu la komunikado en Esperanto
funkcias
ankaŭ per la
buŝo.
Por
efektiva
interparolado
- kaj ne nur korespondado - grandaj
internaciaj
kunvenoj
kaj
fakaj
kongresoj
estas la ĝusta
kadro.
<9.2>
Fine en 1905 (mil naŭcent kvin) la
Francaj
Esperantistoj
invitis
al la unua
mondkongreso
de Esperanto en la
vidinda
Franca urbeto Boulogne-sur-Mer.
Tie renkontiĝis
688 (sescent okdek ok) Esperantistojn el 20 landoj,
ĉefe
el
Francujo
kaj
Britujo.
La plej
bonvena
partoprenanto
kompreneble estis Ludwig Zamenhof
mem.
Li
prelegis
antaŭ la
kongresanoj,
kaj ĉiuj
esperis,
ke tio estas la unua
paŝo
al pli granda
progreso
por
paco,
ĝis kiam
ĉiaj
militoj
definitive
ĉesos.
Ĉiuj tre
ĝojis,
ke ili
efektive
povis kompreni
unu la alian,
ke do la komunikado ankaŭ
buŝe
kaj ne nur skribe
sukcesis.
<9.3>
Oni
kreis
ankaŭ
verdan
flagon
kiel la
insignon
de Esperanto,
difinante
la
aspekton
jene:
La flago estas verda, sed havas
maldekstre
supre
blankan
kvadraton,
en kiu estas verda
stelo.
Tiuj
detaloj
estas
simboloj:
Stelo estas
lumo
en
malhela
nokto,
kaj ĝiaj kvin
pintoj
simbolas
la kvin
kontinentojn.
La verda
koloro
simbolas la
esperon
kaj la blanka
malantaŭo
pacon
kaj
neŭtralecon.
<9.4>
Ekde 1905
ĉiu-jare
okazis
mondkongreso
de Esperanto, kun
interrompo
sole dum la grandaj
mondmilitoj.
Oni nomas tiun aranĝon
Universala Kongreso
(mallongigo:
UK,
prononco:
u-ko).
Multegaj
homoj jam kunvenis por
praktiki
sian
komunan
lingvon en
etoso
de
amikeco.
Sed – kiel estas
normale
inter homoj – ili foje ankaŭ
malpacas
inter si. Komuna lingvo ne povas
garantii
seninterrompan
pacon.
Zamenhof bone sciis tion
verkante
projekton
pri
reciproka
respekto
inter la popoloj kaj
religioj,
kiun li nomis
"homaranismo".
Li
malakceptis,
ke la homoj
honoris
lin kiel la
"majstron",
kaj
donacis
Esperanton al la
homaro.
<9.5>
Kvankam
la unua mondmilito
disbatis
ĉiujn
noblajn
fantaziojn
pri
mondvasta
paco, la lingvo Esperanto
postvivis
tiun
periodon
kaj postajn
malfacilajn
tempojn.
En la jaro 2005 okazis
denove
granda kongreso en Boulogne-sur-Mer,
memore
al la 100jara
jubileo.
Intertempe
okazis la
politikaj
ŝanĝoj,
tiel ke
fine Esperantistoj el la
oriento
kaj el la
okcidento
povis
libere
kunveni.
10.
Respondu jenajn demandojn:
<10.1>
Kio estas la Unua Libro, kiu verkis ĝin kaj kiu estas la jaro de ĝia
apero?
<10.2>
Kiel longe daŭris la unua
historia
periodo
de preskaŭ
nura
korespondado?
<10.3>
Kio estas Universala Kongreso?
<10.4>
Kial
disa
parolantaro
bezonas kunvenojn?
<10.5>
Kiam kaj kie okazis la unua Universala Kongreso?
<10.6>
Kio estis la
ĉefa
nova sperto dum tiu kongreso?
<10.7>
Kiun
kongresanon
oni
honoris
kiel plej
bonvenan
kaj kial?
<10.8>
Ĉu Zamenhof havis ankoraŭ
alispecan
mesaĝon ol nur "parolu Esperanton"?
<10.10>
Sed ĉu komuna lingvo estas
garantio
por
mondvasta
paco?
<10.11>
Kio post 1905
disbatis
ĉiujn noblajn fantaziojn pri senfina paco?
<10.12>
Kiam okazis denove granda internacia Esperanto-kongreso en Boulogne-sur-Mer?
<10.13>
Ĉu Universalaj Kongresoj ekde 1905 okazis sen
interrompo?
<10.14>
Kia etoso regas dum Esperantistaj kongresoj?
<10.15>
Ĉu vi scias, kie okazis la lasta Universala Kongreso?
(Se ne, serĉu tiun scion en la Interreto.)
<10.16>
Kion oni uzas kiel simbolon por Esperanto?
<10.17>
Kiujn kolorojn havas la Esperanto-flago?
<10.18>
Por kio stelo estas simbolo?
<10.19>
Kion simbolas la kvin stelopintoj?
<10.20>
Kial la flago estas ĉefe verda?
<11.0>
Ekzameno sur baza nivelo (B1)
Temo 7:
Libertempo,
amuziĝo,
kulturo
Kiel vi
zorge
povas
prepari
la
supran
temon:
Unue lernu el la
bluaj
vortoj la ne al vi
konatajn.
Poste kompletigu la ekzemplan dialogon,
tradukante
la German-lingvajn
vortojn inter
krampoj
al Esperanto.
Fine
transformu
la ekzemplan dalogon,
ŝanĝante
ĝin
laŭvole
per viaj personaj
cirkonstancoj.
Kaj nun:
Ek!
<11.1>
Ekzamenanto:
Paŭla Hajne. Mi
salutas
vin kaj esperas, ke vi
bonfartas.
Dum tiu ĉi
parto
de la
buŝa
ekzameno ni parolas pri
libertempo,
amuziĝo
kaj kulturo.
Do, bonvolu
permesi
kelkajn demandojn pri via privata {Leben}.
Mi tamen
memorigas,
ke
{gemäß}
la ekzamena
regularo
ne
nepras,
diri la
veron,
ĉar
{natürlich}
ankaŭ la
{Daten}
de ekzamenatoj estu
ŝirmataj.
Do,
sentu vin libera,
rakonti
troigojn
kaj
fantaziajn
aferojn.
({Beide} ridas)
Restu trankvila. Sufiĉos, funkciigi vian fantazion. Kiel vi pasigas vian libertempon?
Ĉu vi faras tion por amuzi vin aŭ por subteni la ideon de Esperanto?
<11.2>
Vi
menciis
aliajn
{Interessen}.
Ĉu vi por via restado en la naturo preferas certan sezonon?
<11.3>
Kaj ĉu vi en la
vintro
televidas
kaj aŭskultas
radiostaciojn? (ridetas)
Kaj
{als}
natur-amanto vi estus ankaŭ en la
embaraso,
ke
avioj
tre
malutilas
al la
medio.
Kio estas do via
okupo
en
{Winter}?
<11.4>
Ĉu vi povas
kombini
tion kun via
ŝat-okupo
Esperanto?
Ĉu tiam la programo estas publika? Ĉu vi {laden Sie ein} ankaŭ eksterulojn?
Mi tute konsentas. Ĉu via klubo vendas biletojn?
<11.5>
Do, mi aŭdas, ke vi estas sufiĉe
multflanka
kaj bona Esperantisto.
Klare,
neniu
povas esti
ĉiel
perfekta.
Havu bonan tagon, kaj multan
sukceson
en la
cetera
ekzameno.
{Auf Wiedersehen}, sinjoro Aktivema.
<12.0>
Ripeto: Kiel uzi la
apostrofon?
(Vidu ankaŭ en la gramatiko de leciono 4)
<12.1>
Per
apostrofo
oni povas
anstataŭigi
unu
literon.
Estas
vokalo
je la fino de la vorto, nome
- la "a" de la artikolo: la => l'
- la "o" de substantivo: (vidu malsupre) peco => pec’, folio => foli’
Ĝuste akcentu: La apostrofo ne ŝanĝas la pozicion de la (vort)akcento!
Apostrofo estas
utila
por doni al la
parolo
certan
ritmon,
precipe en
poemoj.
Sed
atentu,
ke sole la supraj du ebloj estas permesataj.
<12.2>
La vortoj por la
koloroj
(lern-poemeto de Rudolf Fischer)
Nigra estas pec' de
karbo,
verda
la foli' de
arbo,
blua supre la
ĉielo,
blanka
neĝ'
en
vintra
helo;
bruna
en
printemp'
la
tero,
flava
suno en
somero,
griza
en
aŭtun'
nebulo,
ruĝa
sango
de
vivulo.
Se vi preferas
ritmon
kun akcento je la fino de la linioj,
vi povas en ĉiu linio de la supra poemo anstataŭigi la finon "-o" per apostrofo:
"Nigra estas pec' de karb'
verda la foli' de arb',
... " ktp.
<12.3>
Ekzerco
Demando-rondo:
Ĉu vi povas diri al mi, kio estas blua?
(La alia respondas per ekzemplo: "La maro estas blua."
kaj poste pludemandas alian pri alia koloro.)
Alternativa
versio:
Mi vidas ion, kion vi ĉiuj ne vidas, kaj tio estas verda.
(La aliaj devas
diveni.)
<13.0>
Ŝerca
dialogo:
Tute
malnova
amiko
(Se vi ludas la dialogon, ŝanĝu la tekston, se necese, laŭ la sekso de la ludantoj.)
<13.1>
Unua persono:
Ho, amiko, mi longan tempon ne plu vidis vin. Ni
iĝis
maljunaj
intertempe,
ĉu ne?
<13.2>
Unua persono:
Jes, kompreneble.
Apenaŭ
vi venis
ĉirkaŭ
la
Vi nur
iomete
plialtiĝis, iom, eble nur kelkajn
centimetrojn.
<13.3>
Unua persono:
Ne povas esti. Kiam mi vidis vin la lastan fojon antaŭ
ĉirkaŭ
dudek jaroj,
vi estis iom
malalta,
jes, sufiĉe malalta ...
Hm, krome viaj haroj
nigriĝis
intertempe.
<13.4>
Unua persono:
Vi
ŝercas,
amiko mia. Sed tio estas
vana,
mi ja ne estas
blinda.
Mi tute bone
memoras,
ke vi antaŭ multaj jaroj havis
blondajn
harojn.
Kaj - se vi permesas la
rimarkon -
via
vizaĝo
iĝis iom
malbela.
Multaj homoj certe ne rekonus vin, {Hugo/Monika}, sed mi
jes ja.
<13.5>
Unua persono:
Ĉu vi intertempe ankaŭ havas alian nomon?
Kia
bonŝanco,
ke mi tamen rekonis vin,
kvankam
vi estas
preskaŭ
ĉiel
alia persono ...
<14.0>
Por pli
precizigi:
La
konstru-radiko
-ec-
-ec- havas
ĉefe
du
signifojn:
- indiki
econ
- indiki
kvazaŭecon,
t.e.,
ke io estas
simila
(ne:
identa)
al tio, kion
esprimas
la
kerno
de la vorto.
Pri la diferenco inter "longo" kaj "longeco" kaj simile por aliaj vortoj de dimensio (mezurebla eco) legu en la gramatiko de leciono 8.
Vortoj kun la sufikso -ec- indikas
abstraktan
kvaliton
(kaj ne iun
konkretan
tempon,
lokon
aŭ ion alian).
Ekzemploj:
amiko =>
amikeco
(kvalito
de
interhoma
rilato:
amika)
bunta
=>
bunteco
(eco esti bunta)
k.a.
Tamen multaj homoj uzadas ec-formojn ankaŭ por
konkretaj
aĵoj,
kiam aĵ- aŭ ej-formoj estas
ĝustaj.
Tio estas kontraŭ la
logiko.
Ekzemploj:
Mia amiko bonŝance loĝas en mia
proksimejo.
(aŭ: ... proksimo/proksimaĵo, sed ne: ...
proksimeco)
Sed: Pro la proksimeco de lia loĝejo ni ofte povas vidi nin.
Ni iradis
supren
kaj supren, ĝis kiam ni estis sur la
altejo.
(aŭ: ... altaĵo, sed ne: ...
alteco/alto)
Sed: La alteco de la monto tamen ne estis granda.
Mi ĝojas, ke multaj infanoj vivas en nia
ĉirkaŭejo.
(aŭ: ... ĉirkaŭo/ĉirkaŭaĵo, sed ne: ...
ĉirkaŭeco)
Sed: Pri la ĉirkaŭeco de multaj infanoj mi ĝojas.
Mi vidas
nenian
eblon
fari tion. (ne: ...
eblecon)
Sed: Kion ajn ni faros, tio ne havos eblecon.
Dubemuloj
asertas,
ke Esperanto ne havas
estonton,
sed
kuraĝuloj
opinias,
ke Esperanto havas
estontecon.
<14.2>
Indiki
kvazaŭecon
Ekzemploj:
S-ro Majer
traktas
sian
nevon
en
patreca
maniero,
t.e.
kvazaŭ
ties patro.
Tiu
vilaĝo
estas
urbeca
(kvazaŭ ĝi estas urbo, sed ĝi ne estas).
La
vortkerno
de "telefonado" estas "telefon-", do
substantiveca
radiko.
("Substantiveca", ĉar la radiko "telefon-" ne estas substantivo,
dum "telefono"
jes
estas.)
<15.0>
Ekzerco
Enmetu -ec-, -aĵ- aŭ nenion en la sekvantajn frazojn:
<15.1>
Por kompletigi kelkajn frazojn en tiu ĉi ekzerco,
ekzistas pli ol unu
ebl{?}o.
<15.2>
La
ebl{?}o /
Ke eblas,
solvi
la problemon per pluraj
ebl{?}oj,
ne estas
kontraŭ
la logiko.
<15.3>
Ne
fluanta
akvo ofte havas
profund{?}on.
<15.4>
Fruktoj
falas ĉiam en la ĉirkaŭ{?}o de sia
arbo.
<15.5>
La
proksim{?}o
de lernejoj estas
grava
kialo
por
gepatroj,
aĉeti
domon
en la
proksim{?}o.
<15.6>
En la
profund{?}o
de la
valo
fluis
malprofunda
rivero
kun
maksimuma
profund{?}o
de okdek kvin
centimetroj.
<15.7>
Maljam
dum la
realigado
de nia
projekto
aperis
neatenditaj
komplik{?}oj.
Ni fakte
subtaksis
la
komplik{?}on
de la afero.
<15.8>
Tiu ĉi
modo
ankoraŭ ne estas
aktuala;
ĝi eble havas
estont{?}on,
sed ja nur en
estont{?}o.
<15.9>
Tiu
plano
estas
absoluta
idiot{?}o.
Ĉiu devas tuj vidi ĝian
idiot{?}on.
<15.10>
Estont{?}e
mi
regos
ĉiujn
komplik{?}ojn
en la uzado de la sufikso -ec-.
<15.11> Matene la hel{?}o decidas, kiam la birdoj komencas kanti.
<16.0>
Por pli
precizigi:
La
konstru-radiko
-ad-
<16.1>
La unua
funkcio
de -ad- estas, formi el verbo substantivon por la
ago.
Ekzemplo:
telefoni => la telefonado 'das Telefonieren'
Sed sen -ad-: la telefono = la telefonilo = la telefon-aparato (ne ago!)
<16.2>
La dua funkcio de -ad- estas, indiki
daŭran
(ankaŭ
ĉiaman,
precipe
regulan)
aŭ
ripetan
agon, do,
agadon,
se la
vortformo
sen -ad- jam
signifas
(unufojan)
agon.
Ekzemploj:
bati
=> la
bato
(unufoja ago), la batado (agado = daŭra aŭ ripeta ago)
varbi
=> la
varbo
(unufoja ago),
la
varbado
(agado = daŭra aŭ ripeta ago)
Verbformoj kun -ad- kompreneble ĉiam signifas daŭron aŭ ripeton:
telefoni => telefonadi =
ade
telefoni
Se oni volas esprimi per "telefonado" nur unufojan agon, tiam oni devas diri "unufoja telefonado". (Eblus ankaŭ "telefon-ago", sed tio ĝis nun ne estas
kutima.)
Do, se oni
rezignas,
tiel precizigi, "telefonado" (kaj ĉiu tia substantivo kun
substantiveca
radiko) estas
neŭtra
rilate
daŭron
aŭ
ripeton.
<16.3>
Plie -ad- povas ankaŭ signifi
"laŭkutime"
(en
la Germana:
'pflegen zu').
Ekzemplo:
Mia patro diradas ... 'Mein Vater pflegt zu sagen'
= Mia patro laŭkutime diras ... = ... ĉiam diras ...
<16.4>
Zamenhof ofte uzis -ad-. En modernaj tekstoj -ad- aperas
malpli
ofte.
Ĉar la
uzo
aŭ
ne-uzo
de -ad-
dependas
de tio, kion la
aŭtoro
intencas
esprimi, oni ne povas
ekzerci, kiam tio estas ĝusta aŭ ne ĝusta.
<17.0>
Ekzameno sur baza nivelo (B1),
Temo 8:
Sano
kaj
sporto
Preparo
por la
baznivela
ekzameno per
plia
dialogo:
Lernu unue el la bluaj vortoj novajn, utilajn, kiuj ĝis nun ne estis konataj al vi.
Poste kontrolu, ĉu vi
intertempe
kapablas
traduki
al Esperanto ĉiujn vortojn, kiuj staras inter
krampoj.
Laste
verku dialogon similan al la ekzempla per viaj personaj
cirkonstancoj,
tamen ankaŭ
fantaziante
laŭvole.
<17.1>
Ekzamenanto:
Bonan tagon! Mia nomo estas Eliza Sporta.
Kiel vi fartas?
Ankaŭ {ausreichend} bone.
Mi
kredas,
ke mi estas
sana,
ĉar mi
regule
sportas.
Ĉu tio estas
valida
ankaŭ por vi?
{Vielleicht} Germana sportisto diris tion,
sed tio estas jam
Latina
proverbo ...
Kaj ĉu vi do
konsentas?
Per kiu sporto vi okupas vin?
{Sicher},
kaj tro
streĉa
sporto povas
apenaŭ
utili
al la sano.
Ĉu vi uzas
sportan
veston
el speciala
ŝtofo
aŭ aliajn
kromajn
{Sachen}?
<17.2>
Ĉu vi post la sporto {mal} iras por
bani
vin?
Gratulon!
Iuj {behaupten}, ke tro
oftaj
duŝoj
malutilas
al la sano,
precipe
minacas
la
haŭton.
Kion vi {meinen} pri tio?
Interesa
argumento!
Ĉu vi studis
medicinon,
aŭ ĉu vi
alimaniere
povas
pravigi
vian
supozon?
<17.3>
Mi admiras
vian
fidon
al tiu
apotekistino!
Ĉu ŝi ankaŭ
rekomendas
{etwas} por la
dentoj?
Ĉu vi {überhaupt} foje iras al kuracisto?
Ĉu vi asekuris vin kontraŭ malsano kaj, se jes, ĉu vi trovas la asekuron {bezahlbar}?
Bone, tiel vi ne tro multe
elspezas.
Tute sen asekuro {geht es nicht}, oni bezonas ĝin:
Vi foje eble
grave
malsaniĝas
aŭ havas
akcidenton,
tiel ke
vi devas eniri
malsanulejon.
Tiam
{Versicherung}
havas grandan
valoron.
<17.4>
Ho, interese. Bonvolu
rakonti
la
tiaman
{Geschehen}.
Danko al Dio! Kia
dramo!
Sed ni
resumu:
Ĉu vi {meinen}, ke
sporta
{Leben} helpas, vivi sana?
Jes, mi {habe erfahren} la samon. Do, fartu bone, ĝis revido, sinjoro Malgrandulo!
<18.0>
Konstruu tekston el la
sekvaj
frazoskemoj:
El la historio de la internacia
planlingvo
Esperanto
<18.1>
(Zamenhof, elpens, Esperanto, jam, dek-naŭ,
jarcent)
<18.2>
(1887, aper, Unua Libro)
<18.3>
(Sed, Esperantist, loĝ, dis, en, mult, land, kaj, ne, pov, interparol)
<18.4>
(Tial, oni, uz, Esperant, komenc, nur, skrib, nome, korespond)
<18.5>
(Komprenebl, oni, vol, ankaŭ,
elprov,
ĉu, Esperant, funkci, ankaŭ, buŝ)
<18.6>
(Fin, 1905, Franc, Esperantist, invit, al, grand, kongres, en, Boulogne-sur-Mer)
<18.7>
(Ven, tien, pli, sescent, hom, precip, el, Franc, kaj Brit)
<18.8>
(Ili, aŭskult, preleg, ekzempl, de, Zamenhof, kaj, rimark, ke, kompren, unu la alian)
<18.9>
(Tial, ili, pens, ke, ili, nun, ekhav, fort,
helpil,
por, pac)
<18.10>
(Sed, ankaŭ, hom, kun, komun, komunikil, pov,
malpac,
inter si)
<18.11>
(Tio, montr, ankaŭ, mult, diskut, en, Esperanto-gazet)
<18.12>
(Ven, unua mondmilito, kaj,
malaper,
esper, pri, mondvast, pac)
<18.13>
(Zamenhof, pens, ke, lia, grand, verko, ne, sukces)
<18.14>
(Bedaŭrind, li, ne vid, ke, Esperanto,
postviv,
unua mondmilito, kaj, ke,
okaz, ĉiu, jar, grand, Universala Kongreso, ĝis, hodiaŭ)
<19.0>
Dialogo pri la
Esperanto-flago
Bv. kompletigi la sekvajn frazojn.
<20.0>
Kanto pri la nomoj de la monatoj
(En la Germana lingvo: Und wer im Januar geboren ist ...
Die in dem betreffenden Monat Geborenen stehen auf nicken den anderen der Reihe nach zu, den Stehenden besonders freundlich.)
Melodio
(Klaku!)
Fonto
de la
melodio:
"Die Liederkiste"
(kun
afabla
permeso)
<20.1>
Nun, kiu
naskiĝis
en
ja-a-nuar',
prezentu sin al ni!
Klinante
la
kapon
salu-u-tu nin
laŭvice
en la
rond';
./. Ho, saluton, jen estas mi! ./.
<20.2>
Kaj kiu naskiĝis en
fe-e-bruar', ...
<20.3>
Kaj kiu naskiĝis en
ma-arto,
nun ...
<20.4>
Kaj kiu naskiĝis
apri-i-le,
nun ...
<20.5>
Kaj kiu naskiĝis en
ma-a-jo,
nun ...
<20.6>
Kaj kiu naskiĝis
juni-i-e,
nun ...
<20.7>
Kaj kiu naskiĝis
juli-i-e,
nun ...
<20.8>
Kaj kiu naskiĝis
aŭgu-uste,
nun ...
<20.9>
Kaj kiu naskiĝis
septe-embre,
nun ...
<20.10>
Kaj kiu naskiĝis
okto-obre,
nun ...
<20.11>
Kaj kiu naskiĝis
nove-embre,
nun ...
<20.12>
Kaj kiu naskiĝis
dece-embre,
nun ...